20 oct. 2008

Ĉu feminista aŭ ne feminista?

Mi estas jam kelkloke (ekzemple tie kaj ĉi-tie) skribinta pri monbiletoj. Jen debato pri nova monbileto en Turkio. Temas pri la unua monbileto en tiu lando sur kiu estas bildo de iu virino. Komitato kiu havis kiel taskon dizajni novajn monbiletojn por Turkio decidis meti bildon de s-ino Fatma Alje (serĉebla sur la reto kiel Fatma Alyie) sur novaj 50-liraj monbiletoj. Kvankam la bildo montras s-inon Alje sen kovritaj haroj tamen kelkaj sekularaj turkoj opinias, ke la komitato estas elektinta tiun sinjorinon por plaĉi al islamaj preferoj de la reganta partio (la partio AK kiu havas religiajn tendencojn).

Fatma Alje naskiĝis en 1862 (la otamana erao) kaj oni ne sendis ŝin al lernejo. Ŝi edukis sin mem kaj lernis la francan lingvon. Por komenci sian literaturan karieron ŝi devis atendi 10 jarojn por ricevi permeson de sia edzo al kiu ŝi edziniĝis en la aĝo 17. Ŝi skribis la pseŭdonomon "A lady" [eo. iu sinjorino] sub sia unua traduko el la franca. Post 1891 ŝi verkis romanojn en kiuj ŝi protestis opreson de virinoj. Oni konsideras ŝin kiel la unua romanverkistino en Turkio/Otomana imperio. Kaj kvankam ŝi protestis opreson de virinoj sed ŝi ankaŭ admonis tradiciajn rolojn de la virinoj en familio kiel patrinoj kaj edzinoj.

Bildo de kiom da virinoj estas sur monbiletoj de viaj landoj? Mi pensas, ke bildo de neniu virino estas sur usonaj dolaroj. Sur kanadaj dolaroj estas bildo de la reĝino Elizabeto. Sur la svedaj kronoj mi trovis bildon de unu virino (50 kronoj). Eble iam germanaj monbiletoj havis la plej grandan nombron da virinoj sur si (mi trovis 4 - 500, 100, 20 kaj 5 DM).

P.S: Mi ne trovis bildojn de la japanaj monbiletoj sur la interreto. Kie ili estas?

5 commentaires:

Quark a dit...

Estas almenaux du virinoj sur usona dolaro: Susan B Anthony sur la dolara monero fabrikite de 1979 gxis 1981 kaj denove en 1999 (kaj ankoraux akirebla de banko) kaj Sacagawea, sur la unua novepoka or-kolora dolara monero (2000 gxis 2001). Bedauxrinde, usonanoj ne emas suficxe ofte uzi dolarajn monerojn. Kaj nun oni fabrikas tiujn kun bildoj de la prezidentoj.

verdateo a dit...

En Litovio estis uzata 1 litas monbileto kun bildo de verkistino Žemaitė (pron.:Ĵemajte). Estas interese, ke kontraŭe de la islamanino Fatma Aliye, ŝiaj haroj estas kovritaj. La monbileto estis presita en la 1994 jaro, nuntempe ĝi ne estas uzata.

Vastalto a dit...

Sur la japana 5000-ena bileto aperas bildo de HIGUĈI Iĉijoo (1872-1896), virina verkisto. La specimeno videblas ĉe:
http://www.mof.go.jp/qa/seimu/seimu016.htm
(atentu, meze de la longa paĝo)

Tonyo a dit...

Kiam ankoraù ekzistis la peseto (eksa hispania monunuo), ekzistis bileto de 100 pesetoj kun la portreto de la galeglingva verkistino Rosalía de Castro, du kies poemojn vi povas legi en loko de mia retejo

becxjo a dit...

Kara Tonyo mi trovis sxian bildon sur monbiletoj de 500 pesetoj kaj ne 100. Cxu mi eraras?