16 oct. 2008

Ĵurnalistoj kaj la scienco

Nia amiko Toño en du blogeroj (tie kaj ĉi-tie) estas skribinta pri percepto de la publiko rilate la sciencon kaj rilatoj inter ĵurnalistoj kaj sciencaj esploroj. En pasinta numero de la revuo "fiziko en Kanado", la revua redaktoro skribas "kion la ĵurnalismo povas instrui al ni pri popularigo de la scienco". En tiu skribaĵo i.a. li citas Peter Calamai, scienca ĵurnalisto por la revuo Toronto Star kaj laŭreato de premio el la kanada asocio de fizikistoj:
Mi ne deziras konsideriĝi kiel servanto. Multaj diras 'vi ludas tre gravan rolon. vi helpas nin por montri niajn laborojn al la publiko'. Povas esti, ke mi parenteze ankaŭ helpas videbligi viajn laborojn por la publiko, sed tio ne estas mia celo. Mi faras tion ĉar rakontoj rilate vin estas interesaj. Mia laboro estas profiti sciencistojn, fari ilin tiel ke la publiko interesiĝu legi niajn revuojn kaj tiel ni kapablos vendi reklamspacojn.
Ĉu sciencistoj same lernos profiti ĵurnalistojn por videbligi siajn laborojn por la publiko?

2 commentaires:

Tonyo a dit...

Temas pri bona citaĵo. Mi bone komprenas ke la tasko de ĵurnalisto estas vendi gazetojn, aŭ aŭskultigi la radion aŭ televidon. Krom en tre apartaj publikaj stacioj, ili ne havas devon instrui siajn klientojn. Ne estas necese esti cinika por konscii ke la temoj estas nur la ilo por atingi tion.

Sed kvalita ĵurnalo (resp. gazeto, radio, televido) atingas tiun celon per kvalitaj rimedoj, per la kreado de prestiĝo kaj la servado al siaj klientoj, inter kiuj ankaŭ troviĝas homoj interesiĝantaj pri scienco.

Mia hipotezo estas ke legantoj interesiĝas pli pri scienco kaj teĥniko ol ĵurnalistoj mem supozas, kaj ke krome ili estas pli postulemaj rilate kvaliton. Tamen, ĵurnalistoj ĝenerale (t.e., ne enkalkulante la specialiĝintajn pri tiuj aferoj), ne havas tiun intereson, ĉar ili ĝenerale devenas el beletraj aŭ humanismaj studoj. Krome, scienco ne donas prestiĝon en la profesio, ĉar ĉefoj kaj proprietuloj de la amaskomunikiloj havas aliajn interesojn.

Mi tamen devas emfazi ke miaj artikoloj ne devas esti interpretitaj kiel atakoj al la sciencaj ĵurnalistoj. Fakte, la granda problemo de nia tempo estas ke la nombro da tiuj ĉi tre rapide malkreskas: pro la novaj komunikiloj, oni pli kaj pli malofte trovas tiun specialiĝon en la ĝeneralaj ĵurnaloj, kaj tiuj ĉi kaj televidoj pli kaj pli uzas la servojn de la presagentejoj aŭ la servoj de la interesitoj (universitatoj, entreprenoj, revuoj), kaj la kvalito riskas draste fali.

Pri tio ĉi, kaj por trovi vidpunkton tre similan al tiu kiun vi citis en la komenco, mi rekomendas la aŭskultadon de intervjuo kun la scienca ĵurnalisto de Newsweek, kiun vi povas aŭskulti en podkasto de la skeptika societo de Novanglio.

becxjo a dit...

Kara Toño dankon pro via komento. Mi ankau samopinias kiel vi. Tamen mia punkto estis tio, ke sciencistoj kaj sciencfarantoj ankau devas uzi jxurnalismajn rimedojn, merkatajn teknikojn kaj reklamajn metodojn por prezenti siajn laborojn (preskau kiel iu varo) al la publiko. Miaopinie ili ne devas plu nur kontenti sin je afabla konsidero de aliaj. Hodiau ecx pli ol la pasinteco fari sciencan laboron estas ixginta kiel fari komercon.