24 nov. 2008

He! Respektu!

Mi ne kapablis min deteni de metado de tiu ĉi desegnaĵo ĉi-tie. Miaopinie la primontrinta evento grandparte estas ĝusta. Dum centoj da jaroj kredantoj de diversaj religioj malrespektis la plej bazajn rajtojn humanajn de la homoj kiuj ne kredis iliajn religiojn (ĉar ili kredis al aliaj religioj aŭ dubis pri ĝusteco de tiuj religioj - religiuloj nomis tiajn homojn aŭ ateistoj aŭ herezuloj). Nun kiam liberpensantaj homoj serĉas siajn rajtojn por dubi pri tiuj subpremintaj religioj kaj libere pensi, religiuloj plendas, kaj postulas, ke oni respektu alies kredojn!

En la unua desegnaĵo - Blinda stultulo! Rato! Subhomaĉulo! Perversiulo! Komunistaĉulo! fiblasfemanto! Malmorala kuriozaĉulo kaj skorio sur la tero!
En la dua desegnaĵo - He! Montru iomete da respekto ĉi-tie!

Desegnaĵo estas laboro de Don Addis. Trovita per blogoj Sandwalk, friendly atheist kaj la retejo Freethought Today (kliku sur la bildo por vidi ĝin pli grande).

6 commentaires:

::júbilo::haku:: a dit...

tio okazas kiam oni nur volas akcepti la ekiztado de unusola vero....

ĵeromo a dit...

kiel vi diras, kara beĉjo, dum centoj da jaroj kredantoj malrespektis.... certe tio okazis tro ofte. sed nun, eble ne kiam liberpensuloj simple serĉas sian rajton por dubi, sed certe kiam ili proksimiĝas al malrespekto, religiuloj plendas.

la bildo bone kondukas al la subkomprenata argumento religianoj malrespektis, do estas juste se nun sendiuloj malrespektas. la sola strangaĵo en la bildo estas, ke la pason de jarcentoj signas nur maldika streko meze de ĝi, kaj ke malgraŭ tiu longa tempopaso la du desegnitaj homoj, kredanto kaj nekredanto, restas samaj, eĉ ne maljuniĝis. el tio oni povas legi, kiel historio estas ĉi tie preteksto: sendiuloj pozas viktimojn, kvazaŭ ilin mem trafus persekutoj en antaŭaj epokoj, kaj tiel surmetinte la prestiĝan ĉapon de viktimoj, ili postulas ekskluzivan rajton al malrespekto -- tiu tre loga kromplezuro de libereco.

Beĉjo a dit...

Kara ĵeromo problemo estas tio, ke ankoraŭ malrespekto okazas fare de religiuloj kaj sendiuloj ne malrespektas nur defendas sin. Kiel oni vidas en la desegnaĵo sendiulo rompas krucon per kiu religiulo antaŭe batis lin sed ne frapas tiun homon.

Beĉjo a dit...

Cetere tio ne estas historio sed ecx nur religiuloj malrespektas homojn cxar tiuj homoj ne kredas je ilia dogmaro.

ĵeromo a dit...

> ... nur religiuloj malrespektas homojn cxar...

ĉu...?

... kaj se temas pri religia-politika premo, iu usondevena raporto pri ŝtatoj malrespektaj al libereco pri religio entenas pinte de la listo: saudarabion, ĉinion, iranon, nordan koreion...

en la okazoj de ĉinio kaj norda koreio ekzemple kiu estas la subprema "religio"? same kiel en iuj epokoj de sovetio, ĝi estas sendiismo. historio montras, ke kiam religioj tenis politikan povon, ili okaze subpremis, kaj kiam ekde la 20a jarcento sendiismo siavice prenis politikan povon, ankaŭ ĝi okaze subpremis. mi timas, ke rigardinte al ĉiuj flankoj de la afero, neniu povas vere lecioni al aliaj pri respektado.

Beĉjo a dit...

Kara ĵeromo kompreneble vi pravas. Fakte tie okazis mistajpaĵo kaj mi intencis skribi "... nun [ĉefe] religiuloj malrespektas homojn cxar...". kaj ne "nur". Fakte malrespekto kaj subpremo okaze de sendiaj ideologioj ankaŭ okazas.