6 nov. 2008

Pli pri demokratio

Pli antaŭe mi estis jam promesinta skribi pli detale miajn opiniojn rilate al diversaj regadaj sistemoj, liberaj kaj justaj balotoj kaj diferencoj inter diktaturoj kaj demokratioj. Tiel ŝajnas, ke mia antaŭa blogero ankaŭ kaŭzis miskomprenon kaj mi finfine decidis skribi tiun antaŭe promesitan tekston. Kompreneble eblas konsenti, ke demokratio ne estas la perfekta ragada sistemo. Ĝi ankaŭ povas rezulti problemojn kaj erarojn sed denove facile eblas konsenti, ke la tipo de tiuj eraroj kaj maniero laŭ kiu en iu demokratio ili traktiĝas estas malsamaj de tio en iu diktaturo. Miaopinie demokratio ne estas nur iu sistemo sed pli ol tio, ĝi estas ĝenerala sinteno de homgrupoj. Ankaŭ demokratio ne estas jam plenumita projekto sed evoluanta eksperimento pri pli bona vojo de regado supoer socioj. Demokratio ne estas unuforma fenomeno sed povas teni al si diversajn formojn.

Demokratio

Do kio estas demokratio? Ĉu nur okazigi regulajn voĉdonojn por elekti regantojn en iu socio signifas ekziston de demokratio en tiu socio? Mi pliposte skribas pri kondiĉoj por ekzisto de demokratio. Antaŭ tio tamen, en komento sub mia antaŭa blogero amiko skribis, "ekzistas ja tute demokratiaj landoj, kie prezidento servas 6-7 jarojn kaj havas do tempon labori, ne nur umi pri la elektoj kaj lerni uzi sian postenon". Do mi unue provas priklarigi mian opinion pri tio.

Ĉu kvar jaroj da prezidenteco estas pli bona aŭ ses-sep jaroj? Tio miaopinie tute ne gravas sed gravas, ke kiu rezonado estas malantaŭ argumentoj favore al ĉiu el tiuj elektoj. Mi ĉiam opinias, ke se baloto rezultas elektiĝon de bona reganto ĉiam eblas permesi, ke li/ŝi finu sian laboron elektante lin/ŝin por dua fojo. Male se baloto rezultas elektiĝon de reganto kiu fuŝe regas, tiam 6-7 jaroj da lia/ŝia regado devas esti tro longa. Estas grava memori, ke tiu periodo ne devas esti tro mallonga sed ankaŭ ne tro longa. La prezidento ne estas la sola decidanto en demokrata sistemo (li havas konsilantojn kaj helpantojn kaj ankaŭ parlamento ludas gravan rolon en estiĝo de decidoj). Ankaŭ en demokrataj sistemoj oni ofte elektas personojn kiuj jam havas spertojn pri la politika sistemo (ĉefoj de partioj, anoj de parlemanto, guberniestroj k.s.) kaj ili ja ne bezonas tute lerni kiel uzi sian postenon.

Voĉdone elekti regantojn

Ĉu nur voĉdone elekti regantojn estas demokratio? Post la islama revolucio en Irano en 1979, en tiu lando regule organiziĝas voĉdonadoj por elekti prezidenton, parlamentanojn, k.t.p. Malgraŭ tio ĉio, oni malfacile povas konsideri la islaman respublikon en Irano, kiel demokratio. Kial? Ĉar tie ekzistas ne-elekteblaj instancoj kiuj grave influas rezultojn de balotoj. Eble oni povas ankaŭ nombri tiajn instancojn en aliaj landoj sed en Irano kaj multaj aliaj nedemokrataj landoj, reguloj de decido en tiaj instancoj ne estas klaraj. En multaj demokrataj sistemoj, se vi estas en juste okazinta proceso jam kondamnita pro unu el specifaj krimoj, vi plu ne rajtas kandidatiĝi por registaraj postenoj (tamen tie oni ne senigas vin je viaj aliaj rajtoj). En Irano se vi ne estas obeema pri decidoj de suprema religiestro (Vali Fagih) tiam vi ne rajtas iĝi kandidato por tiaj postenoj. Juĝi tiun obeemon estas tute arbitra (signifo de 'obeemo' estas vaste interpretebla dum signifo de 'krimo' estas sufiĉe precize determinita).

Libera esprimo

Eblas havi ĉiujn aspektojn de demokrata sistemo, parlamento, juĝsistemo en iu lando, sed ankoraŭ ne esti demokratio. Tiuokaze regantoj ofte formas klason kaj neniigas sendependecon de la diversaj instancoj de la regada sistemo. Kvankam en demokrataj landoj ankaŭ iam registaro misuzas juĝsistemon aŭ malprave influas parlamenton, tamen tio malofte okazas. Eĉ se tio okazas, en tiaj landoj liberaj informomedioj rapide malkaŝas ĝin. Demokratio estas rezulto de sendependeco por diversaj instancoj de la reganta sistemo, ebleco de libera esprimo, elektebleco de regantoj kaj sinteno de la socianoj. Tiel ekzemple nur okazo de evento kiel persekuto de Miĥail Ĥodorkovskij per si mem ne povas pruvi ke Rusio estas maldemokrata lando. Sed kiam oni metas ĝin apud suspekta murdo de Anna Politkovskaja kaj pluraj aliaj okazaĵoj tiam ne estas malfacila konkludi, ke io tiulande ne iras glate.

Indiko

Pri unu el miaj antaŭaj blogeroj amiko demandis, "vi ŝajne renkontis samesencan rezulton el balotado. Laŭ vi, 50% elcento da voĉoj por Bush pli validas ol 90% elcentoj da voĉoj por Ahmadineĵad. Ĉu vi ankaŭ malfidas la aparaton aŭ kondiĉojn?". Por mi tiaj altaj popularecoj nur montras problemon (en sistemoj kiuj kaŭzas kondiĉojn). Homoj ne estas perfektaj. Ĉiuj eĉ la plej bonintencaj homoj eraras. Eĉ la plej bonaj homoj tentiĝas teni siajn proksimecojn al la potenco kaj profiti ilin. Ankaŭ ne eblas, ke sub normalaj kondiĉoj ĉiuj homoj kunkonsentu pri iu afero. En politiko ĉiam ekzistas diversaj opinioj. Kiam reganto gajnas 90% da voĉoj de voĉdonantoj, tio signifas, ke kondiĉoj ne estas normalaj (tie estas milito, krizo aŭ subpremo).

Mi denove ripetas, laŭ mia opinio, demokratio estas regada sistemo en kiu la socianoj ne bezonas fari sangoplenajn revoluciojn por okazigi grandajn ŝanĝojn (kiujn ili deziras). Kaj denove miaopinie demokratio pli temas pri sinteno ol sistemo.

P.S 1: La supra mapo montras situacion de demokratio en la mondo en 2007 laŭ indekso de la revuo Economist.

P.S 2: Kelkfoje eblas ricevi tiun impreson, ke demokratio malpli efike ol diktaturo funkcias. Tial en iuj landoj kelkaj povas preferi bonintencajn diktatorojn super ne efika prezidento. La historio tamen instruas nin, ke post longa tempo demokratio estas pli efika ol diktaturo (eĉ malgraŭ laboro de bonintencaj diktatoroj).

2 commentaires:

lekcio a dit...

Vi skribis: „Mi ĉiam opinias, ke se baloto rezultas elektiĝon de bona reganto ĉiam eblas permesi, ke li/ŝi finu sian laboron elektante lin/ŝin por dua fojo“.

Mi ĝuste pri tio diris, subtenante pli longajn periodojn. En la mallonga periodo novelektito devas ĉ. 1 jaro konatiĝi kun la sistemo kaj en sia dua jaro eble eklabori plenefektive. Kaj unu jaron antaŭ la fino de sia periodo li devas jam ekzorgi pri la sekvaj elektoj, fari nur la popularajn agojn evitante la malpopularajn ktp. Sekve, el la kvar li povas vere labori nur eble du. Se la periodo estas ses jaroj, prezidento laboras kvar (kaj fine de ses jaroj eble eĉ ne volas daŭrigi).

Demokratio estas bona idealo. Sed kiel Quaddafi diris, „kio estas via partia batalado, se ne daŭrigo de intergrupaj bataloj dum feŭdismo?“ :)

::júbilo::haku:: a dit...

@lekcio: Fox, antaŭa meksika presidente en 6 jaroj ne ekkonis la sistemos.. do longa periodo ne garantias :P