4 nov. 2008

Pri la retejo Eventeo

Mi estas jam skribinta pri la retejo eventeo kaj komparis ĝin kun la rivala retejo raporto.info. Tie mi skribis, ke miaopinie la retejo eventeo pro zorgita uzo de la lingvaĵoj kaj pli objektiva sinteno rilate novaĵojn iĝos pli sukcesa.

Hodiaŭ mi malkovris, ke la retejo eĉ havas novan videblan aspekton. Por diri la veron, tiu nova fasado plaĉas al mi. Se mi havus monon kaj volus elspezi ĝin por subteni nur unu esperantlingvan projekton, mi donacus ĝin al prizorgantoj de la retejo eventeo. Bedaŭrinde ĝis nun multaj similaj projektoj en la interreto estas kreitaj sed multaj el ili pliposte malaperis. Mi esperas, ke tio ne okazos por Evento.

Mi ne scias kiom da homoj laboras por la retejo eventeo, sed ĝis nun ili estas prezentintaj bonan laboron. Mi pensas, ke se ili daŭrigos sian laboron kaj plibonigos ĝin, la retejo eventeo povas iĝi kialo por fiero de esperantistoj. Gratulon al prizorgantoj de Evento.

2 commentaires:

Tonyo a dit...

Ankaù mi miras pri la enorma laboro kiun certe la retejo postulas, kaj la elstara lingvonivelo. Temas pri tre nekonata kaj certe apoginda projekto.

NicoRay a dit...

Kaj ankaux al mi placxas ilia retejo, sed bedauxrinde por mi la rss-abonilo, kiu estas tre utila por mi, sxajnas ne plu funkcii...