26 nov. 2008

Reagoj en EventEo

Mi antaŭe skribis, kiel mi ŝatus, ke esperantistoj uzu la internacian lingvon por paroli pri aliaj aferoj aldone al temoj rilataj al tiu lingvo mem (aŭ krom lingvaj temoj ĝenerale). Tio nuntempe pli ŝajnas kiel revo. Kvankam E-blogoj kaj interreto estas kaŭzintaj pliiĝon de skribaj interŝanĝoj per esperantistoj, tamen tiuj interŝanĝoj ankoraŭ ĉefe kaŭzas reagojn nur kiam temas pri lingvorilataj temoj. En dissendolistoj kiel SCE ankoraŭ debatoj pri ita/ata, supersignoj, ĉu esperanto estas bona aŭ minaca k.t.p. estas ege pli popularaj ol alitemaj skribaĵoj. Esperantistoj ankoraŭ sentas sin pli komfortaj por skribi pri Esperanto en tiu lingvo kaj konservi siajn interŝanĝojn pri aliaj temoj en aliaj lingvoj. Ĉiuokaze la novaĵretejo EventEo nun ebligas reagon al novaĵoj, kaj ĉar novaĵoj tie ne temas pri Esperanto aŭ la esperanta movado, do tio estas bona okazo por skribi pri kaj reagi al aliaj aferoj. Mi gratulas tiun movon kaj esperas daŭrigon (kaj pliboniĝon) de laboro de EventEo.

5 commentaires:

Eventeo a dit...

Saluton, kaj dankegon pro via artikolo pri nia retejo Eventeo. Jes vi tute pravas, ni ankau oftege rimarkis (kaj ni tion bedaŭras), ke esperantistoj ege ŝatas paroli, interŝanĝi pri la lingvo mem, sed tre malofte pri aliaj temoj... kvazaŭ nenio alia ilin interesus ol resti en sia lingva mondeto...
Ni ricevas oftajn reagojn al nia retejo, sed plejparto el ili temas pri lingvaj problemoj, miskomprenoj, eraroj ktp kaj neniam pri la enhavo de la artikoloj.
Ni pro tio aldonis eblecon por komentojn en Eventeo, por estigi interŝanĝoj pri ideoj, opinioj pri la okazaĵoj kiuj nin ĉiuj trafas tra la mondo, sed NE pri la ĉiamgurditaj lingvaj problemoj kiuj ne multe servas al disvolviĝo de la lingvo. Ni montru, ke esperanto tute taŭgas por parlo pri ĉiaj temoj...
Kore,

Eventeo a dit...

... pardonu, mi bolis skribi kompreneble "...esperanto tute taŭgas por PAROLI pri ĉiaj temoj. :-)
Marc & Denis

zooplah a dit...

Klare la afiŝoj en s.c.e. plejparte temas pri la lingvo mem. Ni ne kondamnu ĝin pro tio. Tamen ekzistas punkto, kiam la plimulto da Esperantistoj volas formoviĝas de ĝi (kaj aliaj prilingvaj novaĵgrupoj) kaj efektive uzi Esperanton por ĉiutagaj diroj. Tio estas la enira punkto de ĝeneralaj enesperantaj blogoj, novaĵejoj (kiel eventeo) k.t.p.

Darcy a dit...

Mi devas laŭdi alian retejon, kio temas pri nelingvaj temoj: http://mojose.wordpress.com/
Sendube ĝi estas taŭge nomita: ĝi estas Moderna kaj JunStila.

mi malamas kuketojn a dit...

se vi iras sur Ipernity, kie estas centoj da esperantistoj, vi konstatos ke estas multaj cxiaj diskutoj sekve iajn fotojn aux blogojn pri cxiaj temoj, inkluzive aktualajxoj.