25 nov. 2008

UNo kaj respekto por religioj

Pardonu min, se mi tiel atakas al religioj dum du tagoj sinsekvaj, sed tiu ĉi novaĵo meritis atenton. Kvankam ŝajne islamanoj, kristanoj, judoj kaj kredantoj de aliaj religioj estas en senĉesa konflikto unu kontraŭ la aliaj, tamen ĉiuj el tiuj grupoj interkonsentas pri unu afero; tie ekzistas komuna malamiko kaj tio estas homoj kiuj kuraĝas dubi ĝustecon de la religiaj dogmaroj.

Nun por preventi kalumniojn kontraŭ religio, la ĝenerala asembleo de UN-o aprobis rezolucion kontraŭ blasfemado. Kompreneble tio estas alia provo por limigi liberecon de la esprimo. Ne klaras kio estas ekzakte blasfema kaj kiu aŭtoritato rajtas juĝi tion. La rezolucio donas internacian sankcion por leĝoj kiuj en iuj landoj subpremas ĉiun liberan esprimon nome lukti blasfemadon. Ekzemple en la islama respubliko en Irano ĉiu kritiko de la suprema Ajatolaho konsideriĝas kiel atako kontraŭ reprezentanto de Dio sur la tero kaj do estos blasfemo. La rezolucio estis proponita de islamaj landoj sed la ĉefaj okcidentaj landoj (feliĉe inter ili ankaŭ Kanado) kontraŭis ĝin. Ankaŭ la usona komitato por judoj (en. American Jewish Committee) protestis la rezolucion (aliloke legindas tiu ĉi redakcia artikolo en la juda telegrafia agentejo - en. Jewish Telegraphic Agency).

Tio estas daŭrigo de provoj per la islamaj landoj por protekti sin kontraŭ pliiĝanta nombro da kritikoj. Estas ridinda kiam Reĝo Abdullaho (reĝo de Saŭda Arabio) parolas pri religia libereco kaj respekto por religioj dum lia lando estas la plej subpremanta lando sur la tero rilate religiajn liberecojn.

1 commentaire:

montamaristo a dit...

Vi asertis:
"... tie ekzistas komuna malamiko kaj tio estas homoj kiuj kuraĝas dubi ĝustecon de la religiaj dogmaroj."

Becxjo, tiu ne kongruas al tradicia kristana sinteno: "Herezoj estas la senpagitaj fakturoj de la kirko", pli akuratas. Se vi ecx iomete studas la verkojn de iom kristanaj sanktuloj, vi trovos ke ili estas plena da duboj kaj demandoj.