7 déc. 2008

Dia amo

De tempo al tempo sur tiu ĉi blogo mi skribas pri muzikaĵoj kiuj plaĉas al mi [1],[2],[3],[4]. Malsimile de multaj mi ne metas ĉiu matene mp3-ludilon en miaj oreloj por aŭskulti muzikon survoje al mia laboro. Mi preferas aŭskulti muzikon aŭ hazarde el televidilo aŭ per interretaj legiloj kiujn sendas al mi amikoj.

Inter muzikaĵoj kiuj plaĉas al mi estas la kanto "love's divine" [eo. amo estas dia] de Seal. Mi aŭdis ĝin unuafoje en Francio. Depost tiam iam mi trovas ĝin kaj aŭskultas ĝin ree. Seal estas brita kantisto naskita en Londono. Miaopinie li havas veluran voĉon. Li kantas la muzikon "Soul" [angla vorto kiu signifas 'animo'] kiu estas enmiksiĝo de gospelo kaj bluso.

Estas interesa lerni, ke Seal ankaŭ estas kantinta la muzikon "jen la mondo de viroj" [en. it's a man's world]. Mi prezentis versiojn de tiu kanto antaŭe.

Jen tre bela muzikvideo de la kanto "love's divine" de Seal.

2 commentaires:

Mari-elen a dit...

Kara Beĉjo,
same kiel vi, mi ŝategas lian voĉon. Oni tre volonte lasas sin kapti de la muziko, kaj la kanzonoj estas tre bone konstruitaj, mi ŝategas.
Antaŭ kelkaj jaroj mi senfine aŭskultis kasedon en la veturilo ! Mi perdis ĝin, sed pripensos ĉu trovi KDon.
Kore al vi,
Mari-elen'

Eustáquio a dit...

Kara Beĉjo,

Vi pravas rilate al Seal. Mi ankaŭ ŝategas lian voĉon, speciale ĉi muzikon, kiun vi povos aŭdi ĉe

http://www.ipernity.com/doc/28050/2307987

Amikece,

Eustáquio