18 déc. 2008

Mia longa foresto

Pardonu, ke mi estis tiom longtempe for de mia blogo kaj skribis nenion okaze de Esperanto-Tago. Senkonsidere de tio, ke ĉu la usona ŝtato finfine donos vizon al mi aŭ ne, ĉiuokaze ĉar mia laboro estas akceptita kiel kontribuo en konferenco, do mi devis skribi artikolon por la konferenca libro. Finfine la laboron prezentos aŭ mi aŭ alia kolego en nia grupo, sed artikolon mi devis skribi kaj ĉar la angla lingvo ne estas mia denaska lingvo do profesoro por kiu mi laboras devis korekti miajn erarojn. Pro tiu antaŭartikolo mi estis ege okupita dum la lastaj tagoj.

En 2002 kiam mi estis doktora studento en Francio, nia grupo decidis, ke mi prezentu rezultojn de mia esploro en konferenco en Usono. Ĉar estrino de nia departmento estis unu el la ĉeforganizantoj de la konferenco, do ŝi mem skribis oficialan invit-leteron por mi. Kun tiu letero mi iris al la usona ambasadejo en Parizo. Tiutempe mi loĝis en Francio per studenta vizo (mi devis renovigi ĝin ĉiujare). En la usona ambasadejo oficisto studis mian dosieron kaj post kutime atendataj demandoj (kiel via kialo por viziti Usonon, kiom longa vi volas esti tie k. s.) subite demandis min:

- Ĉu vi posedas domon en Francio?
- Ne! mi respondis.
- Ĉu vi posedas aŭtomobilon en Francio?
- Ne!
- Ĉu vi havas edzinon ĉi tie? (pliposte mi lernis, ke tio signifas edzinon kiu kiel ostaĝo restos en Francio pro kiu mi revenos).
- Ne!
- Ĉu en Francio vi havas hundon?
- Ne!
- Kion pri kato?
- Ne!

Tiam li diris: "kiel vi povas certigi, ke vi revenos al Francio?". Mi respondis, ke mi estas doktora studento kaj por defendi mian disertacion mi devas reveni. Li pardonpetis kaj diris, ke tio ne estas sufiĉa garantio kaj sen plua diskuto rifuzis doni vizon al mi.

Ĉi-foje kiam oni akceptis, ke mi prezentu mian laboron en konferenco en Usono kaj mi decidis peti vizon, mi pensis, ke situacio ne estos kiel antaŭe. Kvankam mi ankoraŭ nur havas iranan pasporton sed mi plu estas laŭleĝa almigrinto al Kanado. Mi havas permeson por ĉiam loĝi en Kanado. Mi eĉ estis pli preta por neatenditaj demandoj; nun en Kanado mi posedas aŭtomobilon (modelo 1998), havas koramikinon kiu kvankam estas irandevena sed depost pli ol 10 jaroj estas kanada civitano. Kaj mi plu ne estas studento sed mi laboras ĉi-tie. Tamen kiam mi iris al la usona konsulejo en Toronto, oficistino demandis, ĉu vi havas familianon en Usono? Mi respondis, ke mi havas kuzon tie. Li demandis, ĉu vi havas familianon en Kanado kaj stulta mi pensis, ke koramikino ne estos sufiĉa. Mi ankaŭ havas kuzon en Kanado sed depost longa tempo ni estas perdintaj ian ajn spuron de li. Do mi ne rememoris pri li kaj respondis ne. Tiam ŝi petis, ke mi skribu pri mia scienca laboro sur papero kaj tie ankaŭ estis alia problemo por mi; depost iom da tempo mi tiom uzas aŭtomatan korektigan eblecon de la programo Word, ke mi malpli zorgas pri ortografio de vortoj. Tiel ekzemple mi dubis pri ĝusteco de la vorto "effectiveness" kaj iuj aliaj vortoj.

Ĉi-foje tamen oni ne rifuzis mian peton por usona vizo. Oni nur haltigis procedaron pro la leĝo 221g de la migrado kaj civitaneco de Usono (221g - Immigration and Nationality Act).

Do mi ankoraŭ atendas respondon de la usona administracio, tamen aliaj taskoj miaj devas plenumiĝi.

Aucun commentaire: