19 déc. 2008

Okaze de Kristnasko

Estas normala paroli pri Kristo kaj Kristanismo proksime al Kristnasko. Kontraŭe al tio, kiun diras multaj religiemaj kristanoj, mi persone kiel nekristano tute ne ĉagreniĝas gratuli okazon de religia festo ĉe Kristnasko (uzi la anglan esprimon "Merry Christmas" anstataŭ "Happy Holiday"). Miaopinie kristanoj mem estas tiuj kiuj antaŭ ĉiu alia estas senigintaj Kristnaskon je ĝia spirito de kunestado, kompato kaj karitato. Ili mem estas transforminta ĝin al komerca frenezeco kiun oni vidas hodiaŭ. Ĉiuokaze mi deziras tre bonan kaj feliĉan Kristnaskon por legantoj de mia blogo.

Inter rakontoj de Biblio (kiun mi ne konas senpere sed nur per nereligia literaturo kaj filmoj) mi tre ŝatas la suban rakonton. Mi unuafoje legis mencion pri ĝi en sciencfikcia novelo de Isaac Asimov (mi pensas, ke ĝi estis "la Ŝtalaj Kavernoj" - en. The Caves of Steel). La biblia rakonto laŭ Johano en ĉapitro 8 estas:

Sed Jesuo iris al la monto Olivarba. Kaj li revenis frumatene en la templon, kaj la tuta popolo venis al li; kaj li sidiĝis, kaj instruadis ilin. Kaj la skribistoj kaj Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte ŝin en la mezo, ili diris al li: Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem. En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras? Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero. Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis, kaj diris al ili: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero. Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo. Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi: Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis? Kaj ŝi diris: Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi: Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku.
Mi ege ŝatas tiun rakonton ĉar ĝi aludas al laŭ mi vera temo: tio, ke kiel tikla estas juĝi aliajn kaj kondamni ilin (mi ne parolas pri juĝistoj sed ordinaraj homoj), dum ĉiutage ni tre facile, senhezite kaj senĉese faras tion (juĝi aliajn).

Tie estas pluraj pentraĵoj surbaze de tiu rakonto. Inter ili ege plaĉis al mi la supra laboro de la rusa pentristo Vasilji Dmitrieviĉ Polenof (1844-1927). Mi deziras feliĉan Kristnaskon por ĉiuj amikoj.

1 commentaire:

Heather/Eriketo a dit...

Saluton kara Becxjo.

Jes, mi konsentas kun vi ke tiu cxi Biblia rakonto ja montras sagxecon kaj kompaton por aliaj.

Kvankam mi estas kristano, mi ankaux konsentas ke kristanoj ne cxiam montris la veran signifon de Kristnasko kaj la komercigo de la festo multe cxagrenigas min. Sxajnas al mi ke malkongruas kun religio kies Di-filo naskigxis en simpla besto-domo al malricxaj, mallertaj, simplaj gepatroj.

Dankon ke vi memorigas nin pri la plej grava afero - ke ni respektu unu la alian kaj vivu kune sen jugxado unu de la alia. Al vi, kara Becxjo, kaj al legantoj de via blogo, mi deziras pacon kaj gxojon.