29 mai 2008

Niaj korpoj

Hodiaŭ matene mi falis (fakte falegis) kaj mia brako ankoraŭ ege doloras. Feliĉe tiel ŝajnas, ke tie plejeble neniu osto estas rompita (almenaŭ mi esperas tion). Tiu okazo memorigis al mi alian aferon; la karaj legantoj eble jam scias, ke kvankam mi estas studanto de la fiziko tamen nuntempe miaj studoj ankaŭ parte rilatas la medicinon. Tial mi ofte aŭdas prelegojn kaj legas artikolojn pri iuj aspektoj de la medicina scienco. Tiam mi pensas pri egaj diferencoj kiuj ekzistas inter la vivaj organismoj kaj mekanikaj maŝinoj; nur imagu, ke kio okazus se tion kion kuracistoj faras kun niaj korpoj riparistoj farus kun maŝinoj! Mi pensas, ke tiuokaze nur malmultaj maŝinoj vere kapablus plu funkcii. Ni homoj estas maŝinoj por elteni grandegajn damaĝojn. Kaj mi estas ege ĝoja pro tio, kvankam mia brako ege doloras!

28 mai 2008

El Avesto (17)

Estas tempo por prezenti alian tradukon de Gathao. Tio estas la kvara verso de la ĉapitro 29 de ĝia unua parto. Unue ĝia transskribo per esperanta alfabeto:

Mazdo sahvare ma-iriŝto ja-zi vavereoi pairi-sicit daevaiŝĉa maŝjaiŝĉa jaca vareŝaite aipi-sicit, hvo viciro ahuro aca-ne anghat jaca hvo vasat.

Kaj poste ĝia traduko:

Mastro de saĝeco (Dio) plej bone scias tion kiun en pasinteco estas farintaj adorantoj de Diablo, kaj tion kiun estonte ili faros. Dio mem estas la lasta juĝanto, kaj ni estu akceptantoj de lia volo.

En tiu ĉi verso, oni avertas, ke Dio scias pri pasinteco kaj estonteco. Ke li mem estas la lasta juĝanto kaj tial ni devas lasi al li solvon de problemoj. Sed ĉu tio ĉio kongruas kun sprito de zoroastrismo. Jam en traduko de alia verso mi diris, ke laŭ mazdaismo, homoj en la universo ludas gravan rolon elektante inter Bono kaj Malbono. Do ĉu ne estas stranga lasi solvon de problemoj al Dio? Fakte tiu verso trovas sencon se konsideri, ke ĝin esprimas Aŝa-o (daŭrigo de la antaŭa verso). Same kiel Aŝa ne konas savanton por la mondo, li inklinas lasi decidon al Dio. Ne forgesu, ke tiu parto de Gathao prezentas dramatigajn scenojn de kosmaj eventoj.

Arkivo de tradukoj de Avesto.

27 mai 2008

Humuraĵoj

Tiu ĉi karikaturo estas amuza komparo inter du epokoj en socia vivo de Francio. Mi trovis ĝin ĉi tie. Por tiuj kiuj ne scias en Majo 1968 okazis vastaj sociaj ŝanĝoj rezulte de grandegaj strikoj de universitataj studentoj en Francio.

Ankaŭ nia amiko Reza skribis du interesajn humuraĵojn en sia blogo. Legu ilin:
internacia konkurso kiel kapti leporon!
Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo?

En français

Je dois écrire quelque chose en français. Ici, à Toronto j’utilise tout le temps l’anglais. Mais ma deuxième langue n’est pas l’anglais. C’est le français. J’ai l’impression que petit à petit je suis en train de perdre mon ancienne habileté en français. Je suis en train de perdre mon esprit francophone. Et je ne veux sûrement pas ça! Alors je dois écrire une petite chose en français et le mettre à l’attention de quelqu’un pour qu’il me dise si mon français est dégradé. Qu’est-ce que vous pensez?

26 mai 2008

Pri skribsistemoj

Ĉi lastatempe i. a. min okupis skribsistemoj en diversaj lingvoj. Tio ne estas daŭrigo de mia antaŭa blogero pri tugraoj kaj arabliteraj sigeloj. Ne! Origino de tiu ĉi pensokupo venas de pli neatendita loko. Ĉi tie en Toronto por legi sciencfikciajn rakontojn mi de tempo al tempo aĉetas la usonan revuon "Analog Science Fiction and Fact". En ĝia lasta numero, la ĉefredaktoro de la revuo, "Stanley Schmidt" [pr. Stanlej Ŝmit] estas skribinta pri lingvoj, iliaj skribsistemoj kaj tio, ke kial diversaj nacioj uzas diversajn skribsistemojn. En tiu skribaĵo Schmidt ankaŭ supraĵe mencias Esperanton, sed tio ne estas prizorginda mencio.

La alfabetaj skribsistemoj gvidas legantojn pri prononco de vortoj kaj surbaze de tiu prononco vortoj asociiĝas al signifoj. Sukcesa grado de tiu gvido estas malsama de lingvo al lingvo. Strange mi lernis, ke ŝajne la angla lingvo ne estas la plej sukcesa pri gvido de legantoj. Tio estas ĉar multaj vortoj depruntitaj de aliaj lingvoj en la angla skribiĝas kiel siaj formoj en la originala lingvo sed la anglaparolantoj esprimas ilin laŭ sia propra maniero (tiel okazas disiĝo inter prononco kaj literumado). Ekzistis ekzemploj pri malfacileco de la ortografio en la angla lingvo. Ekzemple la vorton "Fish" (eo. fiŝo) oni povas ankaŭ skribi en formo de Ghoti (sufiĉas prononci ĝin kiel gh en la angla vorto laugh [laf], o en la angla vorto women [ŭimen] kaj ti en la angla vorto nation [nejŝen]). Konsekvence iuj estas proponintaj reformon de ortografio por la angla lingvo. Mi ne estas certa pri utileco de tia reformo kaj devas agnoski, ke la angla lingvo jam estas sufiĉe sukcesa por prezenti koheran ortografion kompare al aliaj lingvoj.

Kompare al la alfabetaj skribsistemoj, la persa skribsistemo surbaze de la araba abĝado estas eĉ pli problema. En perslingva skribo oni trovas gvidojn pri konsonantoj sed ĝustajn vokalojn devas mem scii (aŭ pli terure diveni). Tio faras lernadon de la persa lingvo pli malfacila. Por la persa lingvo ankaŭ ekzistas proponoj por reformo. Tiaj transiroj estas jam okazintaj. Ekzemple mi estas jam menciinta transiron de la otomana turka skribsistemo surbaze de la araba abĝado al moderna turka skribsistemo surbaze de la latina alfabeta. Ankaŭ skribo de la persa lingvo per la cirila alfabeto en Taĝikio.

Estas interesa trovi, ke diversaj nacioj estas prenintaj skribsistemojn de aliaj nacioj kaj adaptintaj ilin por uzi rilate siajn proprajn lingvojn. La perslingvanoj estas farintaj tion kun la araba skribsistemo, la japanlingvanoj kun la ĉina skribsistemo kaj eĉ la anglalingvanoj kun la latina alfabeto (jes angloj antikve skribis per ia formo de runa skribsistemo).

Se demandi, kiu skribsistemo estas pli malfacila (por lerni), eble multaj diros la ĉina kaj japana skribsistemoj. En sia skribaĵo Schmidt elnombras kelkajn avantaĝojn por tiuj du skribsistemoj. Li opinias, ke kvankam tiulingvaj skribsignoj ne indikas prononcojn de vortoj tamen ili donas informojn pri vortaj signifoj. Tiel alfrontiĝante al nova signo edukita persono povas pli lerte diveni pri signifo de tiu vorto. Tiu supozo estas ĝusta se konsideri ĉinajn kaj japanajn skribsignojn ia ideogramaro kaj aro da grafike prezentantaj simboloj. Iuj kiel John DeFrancis [pr. Ĝan Dofransis] argumentas kontraŭ tiu ideo. Ili opinias, ke la ĉina skribsistemo (kaj ankaŭ rezulte de tio la japana skribsistemo) ne estas surbaze ideogramoj. Ili ne konsideras avantaĝojn por tiu komplika skribsistemo.

Mi mem inklinas konkludi, ke ofte rezisto kontraŭ reformo de skribsistemoj ekzistas ĉar oni timas perdi kapablon por uzi jam kreitan kaj skribitan skribaĵojn (sciencajn, literaturajn, k.t.p). Ekzemple se ŝanĝi la persan skribsistemon oni devas transskribi grandegan aron da skribaĵoj per la nova sistemo. Tiel multaj skribsistemoj rezistas drastajn ŝanĝojn. Fine, miaopinie alkutimiĝo de uzantoj kaj ilia komforto ludas grandan rolon en pluekzisto de diversaj skribsistemoj. Tial ĉinoj kaj japanoj eble longtempe plu uzos siajn proprajn skribsistemojn. Kial ne?

21 mai 2008

Monbiletoj uzeblaj per ĉiuj

Tribunalo en Usono juĝis, ke tiulandaj monbiletoj estas problemaj por nevidkapablaj (blindaj) personoj. Mi kontrolis kaj vidis, ke la novaj kanadaj monbiletoj havas reliefigitajn signojn tuŝante senteblajn por blinduloj. Ili ne estas brajlaj skribaĵoj. Kion pri vialandaj monbiletoj? Ĉu ili estas distingeblaj per blinduloj?

19 mai 2008

Senpova kaj senvola observanto

Mi opinias, ke sendepende de tio, ke kiu estos la nova prezidento en Usono, tiu lando kaj la islama respubliko en Irano iam, en proksima estonteco, alfrontiĝos. Prezidentiĝo de ĉiu el la nunaj kandidatoj nur povas efiki amplekson de tiu fatala alfrontiĝo. Tion mi opinias ĉar interesoj de du ŝtatoj estas pli ol ĉiam kontraŭaj.

Kiel persono naskita en Irano, mi sidas ĉi tie (en Kanado) kaj preĝas por ke la alfrontiĝo ne estu tro damaĝinta por irananoj. Krom tio, nenion mi povas fari...

Strange mi eĉ ne intencas partopreni kontraŭmilitajn agadojn.

18 mai 2008

Naŭ aĵoj

Kial neniu anglalingva esperantisto, tradukas poemojn de Richard Brautigan [pr. Riĉard Bratigan]? Lastatempe mi malkovris tiun verkiston kaj poeton usonan. De tempo al tempo mi legas liajn poemojn sur la reto anglalingve. Sed mi ŝatus kompari mian komprenon de tiuj anglalingvaj poemoj kun kompetenta traduko de ili al Esperanto. Ĉu neniu anglalingva esperantisto interesiĝas traduki poemojn de Richard Brautigan? Mi metas ĉi tie la anglan originalon de lia poemo "Nine things" [eo. naŭ aĵoj].
It's night

and a numbered beauty
lapses at the wind,

chortles with the
branches of a tree,

giggles,

plays shadow dance
with a dead kite,

cajoles affection
from falling leaves,

and knows four
other things.

One is the color of your hair.

17 mai 2008

Nifoj en Anglujo!

Mi opinias, ke britoj devas danki la ministrion pri defendo en sia lando. Kial? Ĉar publikigante siajn sekretajn dosierojn pri Nifoj (neidentigitaj flugantaj objektoj), tiu ministrio estas certiginta la populacion pri ilia sekureco. Nun, britoj ne plu estos maltrankvilaj kaj estos certaj, ke almenaŭ eksterteruloj ne detruos la teron (ne antaŭ la teruloj mem)! Malgraŭ tio ĉio, ni pli bone scias, ke la dosieroj estas falsaj. Ni scias ke usonaj kaj britaj registaroj jam havas longdaŭran kaj ampleksan rilaton kun eksterteraj pasaĝeroj de nifoj kaj uzas ilian teknologion por fari siajn fifarojn!

Nu! Preter sarkasmo, verdire mi ne komprenas kian utilon havos publikigo de tiuj dosieroj, krom deflankigi opinion de la publiko for de pli gravaj aferoj. Ĉiuokaze fervoraj kredantoj je nifoj ne tiel konvinkiĝos pri ilia malekzisto. Fakte dosieroj mem estas kreitaj ĉar la brita aerarmeo estis studanta ĉiujn raportojn pri nifoj por certiĝi, ke la aera sekureco de la lando ne estis minacita. Kompreneble laŭ opinio de kredantoj je komplota teorio tiuj dosieroj montras, ke pro manko de kredo je nifoj flanke de la armeo oni ofte ne estas farinta bonajn enketojn profunde kaj science pri la menciitaj raportoj. Ĉiuokaze tiuj dosieroj ne estas por nek kontraŭ kredo je ekzisto de aliplanedaj nifoj. Miaopinie la afero ankoraŭ estas preter atingo de la scienca studo.

P.S: Tiuj angloj ĉiam estas kontraŭ Vatikano. Nun, kiam Vatikano finfine estas akceptinta eblecon de ekzisto por eksterteruloj, la angloj rivelas dokumentojn por montri ke tiaj estuloj neniam estas vizitintaj nian planedon! Tion mi nomas komploto de protestantaj angloj kontraŭ katolika Vatikano.

15 mai 2008

Alia miraklo por diktatoroj

En iu antaŭa blogero mi estas jam espriminta mian dubon pri ĝusteco de eksterordinaraj rezultoj kiujn balotoj en diktaturaj reĝimoj ofte produktas. Mi forte miras, ke tiranoj tiel konsideras aliajn homojn idotoj aŭ tute ne zorgas pri ilia percepto de si. Jen alia ekzemplo de tia sinteno de totalismaj regantoj: nur kelkaj tagoj post detruinta ciklono kiu kaŭzis morton de kelkdek mil homoj kaj senhejmigis milionon alian, la birma registaro okazigis baloton pri nova konstitucio. Rezulto de tiu baloto estas interesa; laŭ deklaro de la registaro 99% el 22.5 milionoj da personoj kiuj rajtis voĉdoni estas farinta tion! Kaj 92.4% da ili estas aprobintaj la novan konstitucion kiu certigas restadon de militistoj en potenco!

Kaj plejeble laŭ la birma registaro oni devas kredi, ke birmanoj estas kontentaj kun sia registaro. Registaro kiu ŝtelas helpojn senditaj por viktimoj de la ciklono. Mi mem nur povas pensi pri kelketaj okazaĵoj kiam balotoj povas krei tiajn rezultojn. Ekzemple ĉe la sendependiĝo de iu lando, post revolucio aŭ kiam ekstera minaco ekzistas kontraŭ lando. Tiaj okazaĵoj mem estas eksterordinaraj kaj mi preferas ne konsideri voĉdonadon dum ili demokrataj, liberaj kaj justaj. Ĉiuokaze ju pli mi pensas, des malpli mi komprenas, ke kiel misadministrado de helpo post katastrofo kiel ciklono povas kaŭzi pligrandiĝon de populareco por registaro kiu estis jam ege malpopulara.

Deklari la suprajn rezultojn estas insulto al birmanoj kaj al ĉiuj el tiuj kiuj devas aŭdi ilin.

La reĝino en moskeo

Tra libroj, novaĵoj kaj filmoj eblas kompreni, kiel konservativa pri tradicio la brita monarkio estas. Almenaŭ ĝis nun, la britoj estas konservantaj ritojn de la monarkia kortego. Oni ofte aŭdas pri ceremonioj kiujn oni devas respekti kiam renkontas la britan reĝinon. Tial estas interesa kaj konsiderinda kiam la reĝino kovras siajn harojn kaj eniras moskeon. (mi estas certa, ke neniu tradicio malhelpas la reĝinon por eniri preĝejojn de aliaj religioj kiel kulturaj lokoj kaj historiaj monumentoj). Tio okazis kiam reĝino vizitis Turkion. Ĉi tie en retejo de BBC estas filmo pri tiu okazaĵo.

13 mai 2008

Elektitino el Ontario


Hodiaŭ mi informiĝis, ke la revuo PlayBoy [pr. Plejboj] estas elektinta sinjorinon Ĝejd Nikaŭl el la urbo Port Perry [pr. PortPerri] en Ontario kiel la plej elstara kunludantino (en. playmate - nudmodelino) de la jaro 2008. Tio estas granda ĝojo kaj ega honoro por ni loĝantoj de tiu ĉi provinco kanada. Mi ne komprenas kial ontarianoj ne festis tiun grandan sukceson de nia provinco!

12 mai 2008

Kiel ne tro redukti aferojn

Mi provas, por ke tiu ĉi skribaĵo estu la lasta blogero, kiun mi skribos pri la Esperanta Civito. Fakte malmulte inetersas min la infana ludo de Valerio Ari (t.n. Giorgio Silfer) kaj liaj kunludantoj en la E-Civito. Tamen lastatempe kiam mi sekvis novaĵojn pri lia sinteno kontraŭ la retejo Ipernity, mi trovis tiun strangan kaj interesan skribaĵon en ilia retejo. Por mi estas interesa, kiel homoj kiuj konsideras sin tiom politike lertaj kaj kleraj, tiel trompe reduktas kompleksan aferon politikan kiel konflikto inter Ĉinio kaj aliaj registaroj rilate Tibeton al batalo inter pravaj kaj malpravaj. Konsideri esperantistajn oipinidonantojn kiel aŭ pekinistoj aŭ tibetemaj estas granda mensogo kaj trompa reduktado. Tio nur utilas por politikaj debatoj inter ideologiaj partioj kaj disponigas neniun pli profundan konon pri originoj kaj radikoj de la konflikto. Ankaŭ ne prezentas veran solvon por la problemo. Tio estas prezenti tre kompleksan aferon, en formo de tro simpligita batalo inter bono kaj malbono, ĝusto kaj malĝusto. Politikaj aferoj ne tiel okazas en nia mondo. Kaj tia rigardo estas tro manikeisma. Oni povas sincere kredi je rajtoj de tibetanoj, sed ankoraŭ konsideri lastatempajn protestojn kiel nesincera ludo orkestrita de la okcidentaj potencoj cele al premi Ĉinion, ne por estigi respekton de homaj rajtoj en Ĉinio sed por profiti ilin por akiro de ekonomiaj kaj politikaj avantaĝoj dum negocoj. Ankoraŭ eblas kredi, ke ekstrema humiligo de la ĉina popolo kiam ili deziras fieri pri siaj ekonomiaj atingoj dum la lastaj jaroj ĉe olimpikaj ludoj ne helpos establon de konstrua dialogo kaj atingo de respekto por rajtoj de tibetanoj.

11 mai 2008

La homa specio bezonas ĉiujn talentulojn

La angla Profesoro Stephen Hawking [pr. Stefen Havkin] estas unu el la plej brilaj fizikistoj en nia tempo. Por la publiko, li estas pli konata pro sia sciencpopulariga libro, konciza historio de la tempo. Por fizikistoj li estas unu el la plej grandaj kontribuantoj pri la novaj konoj rilate la universon kaj la modernan kosmologion. Nun li estas en Sudafriko por tie plivastigi agadojn de la afrika centro por studoj ĉirkaŭ la matematiko kaj teoria fiziko (en. African Institute for Mathematical Sciences - AIMS). Per tio Profesoro Hawking serĉas talentulojn pri la tre altnivela scienco en Afriko. En tiu vojaĝo ankaŭ partoprenas du laŭreatoj de Nobelpremio, David Gross [pr. Dejvid Gras] kaj George Smoot [pr. Ĝorĝ Smut] kaj la ĉefestro de la usona spacorganizaĵo (NASA), Michael Griffin [pr. Majkel Grifin].

Ankaŭ ĉi tie.

7 mai 2008

Internaciaj kodoj por kelkaj lingvoj

Mi ĝis nun ne sukcesis indiki laŭ iu konsekvenca maniero mallongigajn literarojn por lingvoj. Mi iam uzis "ang." por la angla, "fr." por la franca sed por la persa kaj prononco mi konfuze uzis diversajn literarojn "fa.", "pr." ktp. Pardonu min se mi malfrue lernis tion, sed finfine hieraŭ mi lernis, ke la internacia organizo por normigardo (en. International Organization for Standardization - ISO) estas jam atribuinta normajn kodojn al la lingvoj. Depost nun mi provas regule uzi ilin. Ankaŭ por memorigi al mi mem, mi skribas tiajn kodojn por kelkaj ĉefaj lingvoj suben. Mi scias, ke ekzemple en Hispanio oni parolas plurajn lingvojn kaj la ĉefa lingvo de la lando ankaŭ nomiĝas kastilia, sed en la suba tabelo mi sekvos la internacian normon (laŭ maniero de la angla lingvo).











Nomo en EsperantoNomo en la anglaDulitera Kodo
(ISO 639-1)
Trilitera Kodo
(ISO 639-2)
AnglaEnglisheneng
EsperantoEsperantoeoepo
FrancaFrenchfrfre/fra
HispanaSpanishesspa
ItalaItalianitita
PersaPersianfaper/fas
RusaRussianrurus
SvedaSwedishsvswe

6 mai 2008

Nova elektronika elemento

Averto: Ĉi tiu blogero por neinteresatoj de teknikaĵoj povas esti enuiga!

Lastatempe oni informis, ke esploristoj en laboratorioj de la firmao Hewlett-Packard [pr. Hevlet Pakard - HP] estas konstruintaj la kvaran bazan elektronikan komponanton. Tiu elektronika elemento nomiĝas memorezistilo [en. memristor] kaj unuafoje en 1971 estas matematike elpensita kaj proponita per Leon Chua [pr. Leon Ĉua]. Mi provas ĉi tie klarigi, ke kial tiu atingo estas grava. Por analizi funkcion de ĉiu elektronika cirkvito sufiĉas malkombini kaj esprimi ĝin per aro da pli elementaj komponantoj. Ĝis nun por fari tion, oni ĉefe uzis tri bazajn komponantojn. Ili estas: elektraj rezistiloj, kondensiloj kaj induktiloj. Ĉiuj el tiuj eroj iel efikas sur la kvar fundamentaj variabloj de la cirkvito; t. e. elektra kurento, I, elektra tensio, V, elektra ŝargo, Q, kaj magneta flukso, Φ. La cirkvitaj variabloj mem tiel interrilatas: I=dQ/dt kaj V=dΦ/dt. Longtempe oni konis kaj uzis elektrajn rezistilojn, kondensilojn kaj induktilojn. Chua malkovris, ke matematike eblas elpensi kvaran komponanton kiu siamaniere efikas la cirkvitajn variablojn. Ĝi proponis la terminon memorezistilo, sed tiutempe teknike ne eblis konstrui tian elementon. Tiel memorzistilo restis kiel nur matematika abstraktaĵo kiu ĉefe helpis analizon de elektronikaj cirkvitoj. Kun progresoj de la nanoteknologio nun kaj post 27 jaroj oni finfine sukcesis konstrui tian aparaton. En la suba tabelo mi komparas la kvar bazajn elektronikajn elementojn:






nomoleĝogrando
rezistilodV/dt = R.dI/dtrezistanco
kondensilodV/dt = (1/C).dQ/dtkapacito
induktilodΦ/dt = L.dI/dtinduktanco
memorezistilodΦ/dt = M.dQ/dtmemorezistanco


Kiel oni vidas la du unuaj elementoj rilatigas ŝanĝon de la tensio al ŝanĝoj de la kurento kaj ŝargo. La du lastaj elementoj rilatigas ŝanĝon de la magneta flukso al ŝanĝoj de la kurento kaj ŝargo. En la du unuaj elementoj pli elektra kampo ludas rolon kaj en la du lastaj magneta kampo. En memorezistilo kiam kurento estas nul I=dQ/dt=0, tiam magneta flukso ne ŝanĝiĝos kaj restos konstanta (t.e. dΦ/dt = 0, Φ=konst.). Tio estas kialo pro kiu memorezistilo povas funkcii kiel elektronika memoro. Kaj ĝis oni ne ŝanĝas staton de la memoro ĝi ne konsumas elektran povon. Tio estas malkiel konvenciaj memoroj kiuj por konservi donitaĵojn bezonas konsumi la elektran povon.

5 mai 2008

Boteloj kaj ladskatoloj

En Kanado ekzistas provinco kiu konsistas el nur unu insulo. Ĝi estas la plej malgranda provinco de la lando kaj nomiĝas insulo de Princo Eduardo (ang. Prince Edward Island - mallonge PEI). Por tiuj kiuj eble ne scias, Kanado estas federa ŝtato. Tio signifas, ke ĉi tie ekzistas tri tipoj da registaro; urba, provinca kaj federa. Ĉiu registaro havas aŭtoritaton super iuj aferoj kaj povas fari leĝojn pri tiuj aferoj. Ekzemple en Toronto (kaj mi pensas en aliaj partoj de la provinco Ontario) aŭtomobiloj povas turni deksteren eĉ se la trafiklumo estas ruĝa kondiĉe ke la vojo por ili estu libera. En Kebekio eĉ se la vojo estas libera aŭtomobilo ne rajtas turni dekstren kiam la trafiklumo estas ruĝa. Nu, en la provinco de Insulo de Princo Eduardo vendejoj ne rajtis vendi trinkaĵojn en ladskatoloj. Ekde 1984 tie oni nur rajtis vendi trinkaĵojn en replenigeblaj vitraj boteloj. La malpermeso ankaŭ inkludis plastajn botelojn. Tiu leĝo estis por protekti laborlokojn kiuj ekzistis en enboteliga produktejo sur la insulo kaj ankaŭ favoris vivmediajn argumentojn. Nun (ekde vendredo pasintsemajne) oni povas plu vendi enladigitajn trinkaĵojn en la insulo. Grupoj favore al la protekto de vivmedio opinias, ke tio ne estas bona movo. Sed la loĝantoj ŝajnas ĝojaj.

1 mai 2008

Ama triangulo

...kaj kiam Dio enamiĝis, ordonis por ke anĝelo de la morto forprenu teran vivon de la amatino por havi ŝin proksime de si mem. La anĝelo de la morto tamen enamiĝis al tiu sama virino kaj ankoraŭ post tiom da jaroj prokrastas realigon de la ordono de Dio. Intertempe la virino siavice estas enamiĝinta al Satano kaj ĉiunokte lasas sin al li.