27 juin 2008

Efiko de ridiga ŝerco!

Anataŭ komenci blogpaŭzon Ken Miner (la 27-a de junio) skribas, "ĉu la hundo ridetas"? Nu! Mi ne scias pri la hundo sed tiel ŝajnas, ke post aŭdi tre ridindan ŝercon tiu ĉi foko ridegas!

26 juin 2008

Ne-movadaj novaĵoj en Esperanto

Post teknikaj ŝanĝoj la novaĵretejo raporto.info denove estas alirebla. Tamen oni konstatas, ke ĝi ankoraŭ ne estas vigle aktiva. Eĉ kun sia antaŭa vigleco ĝi neniam aperis en sama nivelo kiel sia rivala retejo eo.eventeo. Ĝi estas kreita surbaze de publika kontribuo. Tamen senzorga kontribuo de ĉiuj unue damaĝis ĝiajn enhavojn rilate la lingvajn aspektojn (ofte fuŝajn, iam malĝustajn kaj ĉiam senzorgajn uzadojn de Esperanto). Ankaŭ al ĝiaj enhavoj ofte grave mankis objektiveco kaj ĵurnalismo. Kompreneble kiam mi skribas ion en mia persona blogo, mi rajtas ne esti objektiva. Se mi skribus ion por eo.eventeoraporto.info, mi devus esti kaj teni tonon pli objektiva (senpartia), eĉ kvankam tio tute ne eblas. Mi opinias, ke pro pli bona prizorgado pri la lingva uzado kaj ĵurnalisma objektiveco eo.eventeo estos pli sukcesa ol raporto.info.

Kongreso ne tiom tutamerika

La venonta monato en Montrealo okazos la 7-a tutamerika kongreso esperantista (TAKE-7). Mi provas se ne okazos grava katastrofo natura aŭ nenatura partopreni ĝin. Tamen antaŭ okazo de tiu kongreso, jen kelkaj rimarkoj pri ĝi; la listo de ĉeestantoj montras, ke kvankam la kongreso nomiĝas tutamerika tamen multaj el niaj amikoj en sudamerikaj landoj ne partoprenos ĝin. Tio estas ĉar multaj el loĝantoj de tiuj landoj ne kapablas elteni kostojn de unu semajna vojaĝo al lando kiel Kanado. Konsiderante iliajn enspezojn en siaj propraj landoj, kostoj en Kanado kaj Usono estas altaj por ili. Kredu min, eĉ en Toronto mem estas amikoj kiuj ne kapablas elteni aldonon de tiaj kostoj al siaj listoj da elspezoj. Cetere tie estas problemo de vizo. Por vojaĝi al Usono kaj al Kanado, necesas akiri vizojn kaj en kazo de tiaj riĉaj landoj ĉiam ekzistas timo, ke vojaĝontoj restos tie kaj ne reiros al siaj landoj (enmigros). Tial multaj petoj por ricevi vizojn de tiuj landoj rifuziĝas. Mi pensas, ke pliposte estas pli bona okazigi internaciajn kongresojn en pli facile atingeblaj landoj (Brazilo, Kubo k.s). Ankaŭ oni ne nomu kongresojn okazontajn en Usono kaj Kanado internaciaj ĉar vere ili ne estas tiaj.

P.S: Rigardante la liston de partoprenontoj estas interesa vidi, ke neniu el Brazilo venos al la kongreso (nur unu el Ĉilio) sed tie estas partopenontoj el afrikaj, aziaj kaj eŭropaj landoj. Kial ili ne iroas al UKo kaj volas partopreni en kongreso pri Ameriko?!

25 juin 2008

Esti riproĉita pro diro de vero

Mi ne komprenas, ke kial oni tiom riproĉas s-ron Charlie Black [pr. Ĉarli Blak] kiu estas konsilanto de la kandidato por usona prezidentiĝo John McCain [Ĝan MakKejn]. Ŝajne li estas dirinta, ke nova terorista atako kontraŭ Usono povas helpi s-ron McCain. Nu! Tio veras! Ĉiuj scias, ke la usonaj respublikanoj nun povas gajni la baloton nur kaŭze de timego de usonanoj (pro ekstera minaco). Se usonanoj ne timos eksteran danĝeron, tiam ili plejeble trovos nenian interesan ĉe la respublikanoj (la plej militema partio en Usono). Por gajni la baloton du okazaĵo povas helpi s-ron McCain;

1) Se Usono aŭ Israelo lanĉos atakon kontraŭ la islama respubliko en Irano.
2) Se usonaj organizaĵoj por la nacia sekureco lasos okazi terorista atako sur teritorio de Usono mem.

La usonaj respublikanoj nur povas regni (kaj gajni regnon) sub kondiĉo de teruro kaj timego ĉe usonanoj.

Judoj en Taĝikio

Mi ĝenerale estas kontraŭ stultaĵoj kiuj aperas pretekste de religioj (ne gravas kiu religio, ili ĉiuj helpas aperon de iaj stultaĵoj). Aliflanke kiel studanto de la natura scienco, mia sinteno alfronte al la metafiziko ne estas tiel kiel la plejparto de kredantoj al religioj apogas (senracie obeanta). Pro tiuj kialoj mi konsideras min kiel ekstera observanto rilate aferojn inter diversaj religioj. Ja! Tio veras, ke iam en la pasinta tempo mia denaska religio, zoroastrismo, ankaŭ batalis kontraŭ rivalaj religioj. Sed hodiaŭ tiuj bataloj estas jam longtempe forfinitaj.

Tio ĉio estis enkonduko por skribi pri detruo de la lasta (kaj nura) sinagogo (preĝejo de judoj) en Taĝikio (ankaŭ pri la evento en Haaretz). Tio laŭ mia opinio estas bedaŭrinda novaĵo. En tiu ĉi skribaĵo oni demandas, ke ĉu la taĝika registaro post la sinagogo, nun okupas sin ankaŭ pri eklezioj en tiu lando? Taĝikio kvankam ne estas teokratia reĝimo tamen estas ege sub influo de islamo. En Irano mi memoras, ke post establiĝo de la islama respubliko, religiaj malplejmultoj (laŭ la konstitucio zoroastranoj, kristanoj kaj judoj) ne nur ne rajtis konstrui novajn religiajn lokojn (eklezioj, temploj kaj sinagogoj) sed ankaŭ por ripari tiujn lokojn kiuj jam ekzistis bezonis malfacile akirebelajn permesojn.

20 juin 2008

… kaj alia jaro

… kaj tiel hodiaŭ estas mia naskiĝdatreveno!
… la vivo belas, tamen festi ne necesas.

19 juin 2008

Ofendiĝo

Tiel ŝajnas, ke kun tempopaso diversaj homgrupoj iĝas pli kaj pli netoleremaj. Post islamanoj kiuj pro karikaturoj de sia profeto montris violentajn reagojn. Kristanoj malpermesas filmadon de la dua parto de la filmo kodo de DaVinĉi en lokoj apartenataj al la eklezio. Kaj hinduoj protestas kontraŭ komedia filmo. Tiel ŝajnas, ke ĉiu malgranda ŝerco, riproĉo aŭ nefavora mencio povas ofendi iun grupon da homoj. Ni iĝas pli kaj pli netoleremaj.

18 juin 2008

Fajrovulpo 3

Hieraŭ la 17-an de junio oni lanĉis la novan version de la retkrozilo fajrovulpo (numero 3). Pri tio, Cindio jam estas skribinta ĉi tie. Lanĉo de tiu nova versio de la programaro estis akompanita de kampanjo por krei rekordon de elŝutado dum 24 horoj. Ĝis nun (la 18-an de junio 2008 matene en Kanado), Usono, Kanado, Brazilo, multaj okcidenteŭropaj landoj, Ĉinio, Japanio, Aŭstralio kaj strange Irano estas inter landoj el kiuj multaj estas elŝutintaj la programaron. Mi miras pro tiu ĉi populareco de la programaro en Irano ĉar populacio kaj nombro de retuzantoj ne estas kompareblaj kun tiuj de aliaj landoj. Ĉinio havas grandegan populacion. En la okcidentaj landoj loĝantoj havas pli grandan alireblecon al la interreto.

Por vidi rezultojn.

15 juin 2008

Logiko de vakeroj

Iu krimulo (aŭ iuj krimuloj) murdis du tre junajn knabinojn (11 jaraĝa Skyle kaj 13 jaraĝa Taylor) en Oklahomo en Usono pafante al ili. Kaj tio estas ege trista kaj ŝoka. Nun legantoj de la novaĵo volas scii kiel iuj ankoraŭ kuraĝas kontraŭi mortopunon. Ili ne komprenas, ke kontraŭi la mortopunon ne estas pro sento de kompato al fifarintoj. Tio estas por preventi erarojn kiuj iam okazas kaj ties konsekvencojn oni ne povos ripari. Se tiuj legantoj estas certaj, ke neniu eraro okazos por trovi farintojn de tiu fiago, nu! Ekzekutu ilin! Tio tamen ne iĝis kialo de mia miro. Mi miris, kiam mi legis komenton de iu leganto kiu estis skribinta: "Se nur tiuj du knabinoj estis armitaj". Tiun argumenton oni multe aŭdas de tiuj kiuj defendas rajton je posedo de pafiloj. Sed mi trovas ege (mense) malsana postuli, ke 11 kaj 13 jaraĝaj infanoj estu armitaj. Cetere ĉu tiuj knabinoj eĉ se armitaj havus samajn kapablojn kaj lertecojn kiel fifarintoj por uzi tiujn armilojn? Ĉu jam armitaj krimuloj donus ian ajn ŝancon al supozeble armitaj knabinoj por defendi sin kaj uzi siajn pafilojn? Kun tiu logiko ĉiu civitano devas havi pafilon por defendi sin. Tiam kial oni plu bezonos al polico?

La perdita horo

En neniu oficiala dokumento identiga skribiĝas nia naskiĝhoro. En ili mankas tiu informo, ke ĉu ni estas naskitaj matene, tagmeze, vespere, nokte aŭ post noktomezo...

© foto Felicity Rogers [pr. Felisiti Roĝerz].

12 juin 2008

El historio de la scienco (4)

En tri antaŭaj blogeroj (tie, tie kaj ĉi tie) mi skribis kiel iam preferoj kaj kredoj de sciencistoj povas influi iliajn laborojn kaj eĉ kaŭzi ilian eraron. Tiuj eraroj grandparte estas neintencaj sed kiam oni intence faras misaĵon pri scienca laboro, tio plu temas pri fraŭdo. Iuj el la legantoj estas jam aŭdintaj pri fraŭdoj en sciencaj esploroj; ekzemple historio de tiu korea esploristo kiu falsis rezultojn de siaj laboroj pri klonado, malkovro de netermika fuzio (en. cold fusion) kaj debatoj pri la unua malkovrinto de la kaŭzo por la aidoso. En tiu ĉi blogero, mi volas skribi pri unu el la plej debatovekaj eventoj rilate la sciencajn fraŭdojn.

El atomoj al elektronoj

En la fino de la 19-a jarcento ankoraŭ estis granda debato pri tio, ke ĉu la materio konsistas el ne plu disigeblaj partoj nome atomojn aŭ ĉu oni povas senfine disigi ĝin. Tiuj debatoj en la komenco de la 20-a jarcento tamen rapide finiĝis, kiam unue Albert Einstein uzis la atoman modelon por priklarigi la Brownian-movadojn (sub mikroskopo malpezaj malgrandaj partikloj en likvidoj faris movadojn en hazardaj direktoj). Avantaĝo de metodo de Einsten estis tio, ke uzante la atoman modelon li kapablis antaŭdiri mezureblajn eventojn (ekzemple distancon tra kiu tiuj partikloj tramoviĝas). Tiuj antaŭdiroj kapablis atesti ĝustecon de la atoma metodo kiam la franca sciencisto Jean Perrin ekzamenis ilin per eksperimentoj. Unue atomoj devis esti ne plu disigeblaj konsistigantoj de la materio sed eĉ antaŭ establiĝo de la atoma modelo oni konis la katodajn radiojn. En 1987 J. J. Thomson elmontris, ke la katodaj radioj havas negativan elektran ŝargon. Li proponis, ke la katodaj radioj konsistas el korpuskloj kun negativa elektra ŝargo. Post tio, mezurante devion de tiuj radioj sub influo de ambaŭ magneta kaj elektra kampoj li determinis proporcion de ilia maso al ilia elektra ŝargo (m/e). Li trovis, ke tiu proporcio estas 1000-oble pli malgranda ol la sama proporcio por hidrogenaj jonoj trovitaj per eksperimentoj de elektrolizo. Tiu diferenco povis esti aŭ ĉar la elektronoj (negativaj ŝargoj en la katodaj radioj) havis multe pli malgrandan mason (kompare al la hidrogenaj jonoj) aŭ ilia ŝargo estis ege pli grandaj. Thomson studante distancon kiun katodaj radioj povis tra gasoj vojaĝi konkludis, ke ilia maso devas esti ege pli malgranda. Sed por trovi, ke kiom ilia maso estas malpli granda li bezonis determini ilian ŝargon (li jam sciis e/m). Thomson uzis vaporon de akvo. Kreis nubon de la vaporo kaj ŝargis ĝin. Tiam studis subfalon de la nubo pro influo de ĝia pezo sed en elektra kampo kiu kontraŭis la gravitan efikon. Problemo de lia metodo estis tio, ke la nubo ricevis grandan kvanton da elektronoj kaj li nur kapablis mezuri mezuman kvanton de ilia ŝargo.

Pli preciza eksperimento

Robert Andrew Millikan estis profesoro en la universitato de Ĉikago. Li entreprenis eksperimentojn similajn al tiuj de Thomson. Li pensis, ke uzante pli fortan elektran kampon povas haltigi subfalon de gutetoj en la akvovapora nubo. Sed tio ne okazis. Plejparto de gutetoj malaperis kaj nur kelketaj gutetoj kiuj havis iun certan kvanton da elektra ŝargo restis pendante en la elektra kampo. Millikan trovis, ke mezuri elektran ŝargon sur tiuj individuaj gutetoj pli precize eblis. Sed ankoraŭ ekzistis problemo. La akvaj gutetoj ege rapide malaperis kaj oni ne povis sufiĉe longe observi iliajn movojn. Fine li kaj liaj studentoj trovis, ke uzi gutetojn da oleo estis oportuna. Millikan koncentris tuton de sia atento sur eksperimentoj kun gutetoj da oleo. Post iom da tempo li en artikoloj publikigis rezultojn de tiuj eksperimentoj kaj determinis ŝargon de la elektrono. Pro tiu laboro li ricevis la premion Nobel en la fiziko.

Ne ĉiuj donitaĵoj

En 1910 Millikan publikigis sian unuan artikolon. En tiu artikolo li rigore kaj detale prezentis ĉiujn donitaĵojn (trovitajn ĝis la publikiĝo de la artikolo) pri siaj eksperimentoj. Tri jarojn post tio, en 1913, Millikan publikigis sian duan artikolon. Sed ĉe la publikiĝo de la dua artikolo la situacio ne estis kiel la antaŭa. En sia unua artikolo Millikan estis kontestinta eltrovaĵojn de alia esploristo nome Felix Ehrenhaft. Rezulte de tio, Ehrenhaft kaj liaj studentoj penis montri malĝustecon de eltrovoj de Millikan. En 1913, kiam Millikan publikigis sian duan artikolon, li prezentis rezultojn de studo sur 58 gutetoj. Tamen studo sur lia kajero de laboratorio montris, ke ekde oktobro 1911 ĝis aprilo 1912 li estas observinta ĉirkaŭ 140 gutetojn. Tio povas indiki, ke Millikan jam havis iun ideon pri kvanto de la elektrona ŝargo kaj elektis rezultojn kiuj pli bone kongruis tiun kvanton. En 1978 Gerald Holton skribis artikolon kaj prezentis tiun hipotezon. Ĉu faro de Millikan estis scienca fraŭdo. Hodiaŭ ni scias, ke Millikan pravis kaj kvanto kiun li por ŝargo de la elektrono trovis estas pli malpli ĝusta. Se iu sciencisto trovas ĝustan rezulton, ĉu gravas se li/ŝi estas prilaborinta donitaĵojn aŭ elektinta parton de ili? Kiam tio estas permesata kaj kiam fraŭdo?

Por defendi Millikan

En tiu kajero de laboratorio, Millikan aldone al la mezuritaj kvantoj por ĉiu studita guteto estas skribinta komentojn. Tiuj komentoj montras, ke li konsciis, ke pro preblemo kun eksperimento iuj donitaĵoj ne estas uzebla por kalkulo de ŝargo por elektrono. Ekzemple kiam aparato ne bone funkciis aŭ temperaturo ne estas bona. Tiel ŝajnas, ke eĉ kiam li ne estas ekzakte menciinta la kialon de misfunkcio, li estas sentinta, ke io ne estas ĝusta. En 1981 Allan Franklin uzis ĉiujn donitaĵojn el eksperimentoj de Millikan kaj kalkulis la kvanton e. Li trovis, ke eĉ konsiderante neraportitajn donitaĵojn la kvanto de ŝargo ne ege ŝanĝiĝas. Ke fakte se Millikan havis antaŭjuĝon pri la kvanto e, li estas ignorinta donitaĵojn kiuj estis ambaŭ malfavoraj kaj favoraj por atingi tiun rezulton. En 2000, David Goodstein en alia artikolo defendis Millikan. Li priklarigas, ke Millikan estas elektinta nur tiujn donitaĵojn kiuj estis sufiĉe kompletaj por esti pristuditaj. Laŭ Goodstein Millikan disponis tro da donitaĵoj (pli ol la neceso) kaj elekti parton da ili ne povis damaĝi lian analizon.

Moralo de la scienca esploro

Finfine Richard Jennings en sia artikolo en 2004 studas tion ĉio. Li mencias kvar aliajn neprecizaĵojn en la raporto de Millikan. Li konkludas, ke laŭ nuntempaj moraloj de la scienca esploro, konduto de Millikan povas konsideriĝi malĝusta (kvankam ankoraŭ li ne konsideras tion kiel fraŭdo). Eĉ hodiaŭ sciencistoj ofte prilaboras eksperimentajn donitaĵojn kaj preskaŭ ĉiam elektas parton da ili. Plejofte tio ne konsideriĝas kiel fraŭdo, ĉar ekzistas subtila nuanco inter scienca prijuĝo kaj scienca trompo.

© foto Arkivo de la universitato Caltech.

9 juin 2008

Ŝanĝo de strategio

Tiu viro estis metinta afiŝon apud kaj ĉapelon antaŭ si. Li estis sidinta sur ŝtuparo. Sur la afiŝo oni povis legi "mi estas blinda, bonvole [almoz]helpu min". Kreiva verkisto pasis de tiu angulo. Li legis la afiŝon kaj trovis, ke en la ĉapelo estas nur kelketaj moneroj. La verkisto ĵetis kelkajn monerojn en la ĉapelo kaj sen peti permeson de la almozpetanto prenis la afiŝon, skribis ion sur ĝi, remetis ĝin al sia loko kaj foriris. Vespere kiam la verkisto repasis tra la sama vojo, li vidis ke ĉapelo de la blinda almozpetanto nun estas plena je monoj kaj moneroj. Pro sono de lia marŝo, la blindulo rekonis la verkiston. Tiam li demandis "kion vi skribis sur mia afiŝo?". La verkisto respondis, "nenion eksterordinaran! mi nur alimaniere skribis vian unuan skribaĵon". La blindulo neniam lernis, ke kion la verkisto estis skribinta sur lia afiŝo, sed pasantoj povis legi, "hodiaŭ estas printempo sed mi ne kapablas vidi ĝin".

8 juin 2008

Imagu

Sendube la plej fama imagu-kanto estas la anglalingva kanto "Imagine" kantita de John Lennon [pr. Ĝan Lenan]. Sed ĝi ne estas la nura kanto en kiu oni invitas la aliajn al imagi pli bonan mondon. Mi mem estas profunde alligita al idealo de tiaj kantoj. Aldone al John Lennon, la irana kantisto Sijavaŝ Gomejŝi ankaŭ havas imagu-kanton, kiu miaopinie estas ege bela kaj humana. Mi tre ŝatas iun tagon traduki tekston de tiu kanto al Esperanto sed jam tiuj kiuj scipovas la persan aŭ la anglan povas ĝui ĝin en tiu ĉi retadreso.

7 juin 2008

Pentri per lumo

Niaj okuloj estas mirindaj organoj kiuj havas siajn proprajn limojn. Onidire neniuj du personoj en la mondo vidas aferojn same. En kursoj de la scienco oni lernas, ke infraruĝa lumoradio estas nevidebla parto de la elektromagneta spektro tuj post la ruĝa lumo. Kie la ruĝa koloro finiĝas kaj kie la infraruĝa komenciĝas? Dum miaj doktoriĝaj studoj, tie en Francio, estis teknikisto kiu kapablis vidi laseran lumon je ondolongoj kiujn mi neniam vidis. Liaj okuloj povis senti la ruĝan lumon ege preter tio kiun miaj okuloj povas senti.

Diversaj kvalitoj de la okuloj iam servas kiel avantaĝoj kaj iam funkcias kiel malavantaĝoj. Kelkfoje ni uzas ilin por krei vidajn iluziojn kaj tiel produkti artan impreson ĉe la vidanto. Kaj por fari ilin eĉ pli efikaj, ni iam uzas teknikaĵojn. Antaŭ nelonge mi malkovris, ke mia cifereca fotilo kapablas detekti kaj montri parton de tiuj lumoj kiuj por mi estas infraruĝaj (ĉiuokaze ege pli malfacile videblaj).

Aldone al la konvencia fotografio ekde komenco de tiu industrio tie estas ankaŭ disvolvita diversajn metodojn por nekonvencia fotografio. Ĉiuj el ni estas jam vidintaj filmojn en kiuj eventoj de multaj tagoj pasas dum kelkaj sekundoj. Por fari tion oni fotas je longaj interspacoj kaj montras ilin je kutima rapido de filmo. Ankaŭ ni estas vidintaj fotojn sur kiuj steloj en la ĉielo estas kreintaj lumajn trajektoriojn. Por fari tiajn fotojn oni devas longe konservi obturilon malferma. Antaŭ apero de ciferecaj fotiloj oni nur povis antaŭtaksi kaj diveni rezultojn de tiuj fotoj antaŭ ilia rivelo. Sed nun tiuj aparatoj kapablas videbligi la rezultojn dum la fotado. Uzo de tiaj novaj teknologioj kaj modernaj aparatoj estas jam kondukinta al apero de novaj formoj de la arto. Unu el ili estas grafitio per lumo (en. light graffiti, light drawing aŭ light painting). Oni uzas lumofontojn (malfortajn laserojn, lumradiantajn diodojn k.s) kaj movas ilin dum konervas la obturilon de fotilo malferma dum longa tempo (ofte kelkaj sekundoj). Elektronika detektilo de la ciferecaj fotiloj kapablas konservi efikon de lumo dum longa tempo sur si mem (se oni intence permesas tion) kaj ilia ekrano povas montri tiajn daŭrajn efikojn. La rezulto estas spektakla. Tiuj fotoj estas murpentraĵoj de la dudek unua jarcento. Kompreneble beleco de la fina rezulto dependas de arta talento de ĝia kreanto.

Por vidi ekzemplojn de tiu formo de arto rigardu tien, tien kaj ĉi tien.

4 juin 2008

Bona oratoro

Ĝis nun mi estas sekvinta batalon por usona prezidentiĝo, ĉefe per skriba medio. Eĉ kiam mi estas aŭdinta parolojn de kandidatoj, tio estis menciita de aliaj personoj aŭ dum televidaj debatoj inter pluraj kandidatoj. Sed hieraŭ nokte kiam mi reiris hejmen kaj ŝaltis televidilon, tie estis alparolo de s-ino Clinton [pr. Klinton] kaj post, tiu de s-ro Obama. Mi ne scias, ke ĉu usonanoj aprobas liajn ideojn aŭ ne. Ĉu ŝatas lian politikon aŭ ne. Tamen mi scias, ke li estas bona oratoro. Li ege karisma alparolis kaj por ricevi grandan impreson eĉ ne necesis scii la anglan lingvon! Mi estas preskaŭ certa, ke s-ro McCain [pr. MakKejn] havos problemon por krei similan impreson.

3 juin 2008

Kuracisto

Do finfine mi cedis al timo (aŭ pli bone diri, prudento); amikoj sugestis, ke mi zorgu ĉar se probable iu osto estas rompita kaj ĝi misloke religiĝos tio kaŭzas suferon en estonteco. Tial mi iris al kuracisto kaj ŝi ekzamenis min. Strange ŝi ne ordonis radiografion, nur fingre tuŝis diversajn punktojn sur miaj ŝultro kaj brako kaj demandis ĉu tio kaŭzas doloron. Ŝi ordonis, ke mi levu mian manon kaj kompreneble pro doloro mi ne kapablis multe levi mian manon. Post ŝi ordonis por, ke mi forpremu kaj altiru ŝiajn manojn kun miaj ambaŭ pugnoj. Denove mia maldekstra mano ne estis ege forta. Finfine ŝi diris, ke nenio estas rompita kaj mi lasu pason de unu semajno. Se post tiu tempo la doloro persistos, tiam ŝi sendos min al fizioterapiisto. Mi estas ege optimista ĉar jam doloro estas ege malpli kaj nun mi povas sufiĉe bone movi mian brakon. Mi baldaŭ komencos skribi kun mia antaŭa ritmo blogerojn. Dankon al amikoj kiuj skribis afablajn vortojn ĉi tie.