31 août 2008

Sporta reklamo

Teamo de piedpilko serĉas kapablan kaj kompetentan trejniston. Mi humile rezervis la taskon komfortigi la teamanojn masaĝante ilin, por mi mem! Ĉu vin interesas tiu ĉi laboro?

Pri la urbo Toronto

Kanado estas interesa lando kaj Toronto estas unu el la plej interesaj urboj de tiu ĉi interesa lando.

Ĝis nun mi estis vidinta nur stratkruciĝojn en kiuj oni povis piede trairi ilin nur sur iliaj lateroj. Tre proksima al mia laborloko estas kruciĝopunkto inter la du stratoj Yonge kaj Dundas. Hieraŭ kiam por fari ion mi iris tie, mi vidis, ke piedirantoj rajtas ne nur trapasigi la stratoj sur lateroj de la stratkruciĝo, sed tie ankaŭ estas momentoj kiam la tuta trafiko de aŭtomobiloj haltas kaj piedirantoj rajtas eĉ transiri ĝin diagonale. Tion en la angla oni nomas "Pedestrian scramble". Tiel ŝajnas, ke tion oni bone konas en Japanio. La metodo unuafoje estis uzita en Kansaso en Usono kaj Vankuvero en Kanado. Por Toronto tio estas la unuafojo kiam oni enkondukas tiun metodon. Multaj naciaj novaĵagentejoj informis kaj komentis tion (ekzemple CBC ĉi-tie).

Kiam statistikoj temas pri mezureblaj kvantoj (kiel produkto-kvanto de iu varo, konsumo de energio aŭ temperaturo de vetero dum la pasintaj jaroj) mi estas komforta. Sed kiam statistikoj temas pri sentoj, reagoj kaj sintenoj de homoj mi ne sentas min ege komforta kun ili. Nun la revuo "Readers Digest" (eo. Diĝestoj por legantoj) estas studinta, ke en kiuj urboj de la mondo loĝantoj estas pli ĝentilaj. Ili taksis loĝantojn de diversaj urboj per tri ekzamenoj; ĉu oni post si tenas la pordon por aliaj? Ĉu oni helpas alian por retrovi aron da paperoj hazarde disfalitaj? Kiom da vendistoj dankas aĉetintojn? Mi ne estas certa, ke kiom tiu studo povas montri ĝentilecon de loĝantoj de iu urbo. Tamen rezulto de tiu studo montras, ke loĝantoj de Novjorko en Usono estas la plej ĝentilaj. Post Novjorko estas Zuriko en Svislando kaj la tria plej ĝentila urbo estas Toronto! Ĉu vi povas kredi tion? Loĝantoj de Toronto estas tiom ĝentilaj?

29 août 2008

Ĉu iu scipovas la nederlandan?

En la retejo Daily Kos mi legis pri sekretaj operacoj de la spiona organizaĵo de Nederlando (AIVD) celante saboti armilan programon de la islama respubliko en Irano. La ĵurnalo De Telegraaf kiu publikiĝas en Nederlando skribas, ke tiu organizaĵo lastatempe estas haltiginta la operacon, ĉar ili scias, ke baldaŭ atako kontraŭ tiuj industrioj en Irano okazos. Jen la teksto de la novaĵo en De Telegraaf. Bedaŭrinde mi ne scipovas la nederlandan. Ĉu iu amiko kiu scipovas la nederlandan povas kontroli la tekston? Kiom la ĵurnalo De Telegraaf konsideriĝas fidinda en Nederlando?

28 août 2008

Malfacila scienco de klimato

Tiuj kiuj estas jam trapasintaj vintrojn en ambaŭ flankoj de Atlantiko, scias diferencojn kiuj ekzistas inter vintroj de tiu du regionoj de la mondo. Rigoraj studoj montras, ke vintre norde de la oceano Atlantiko por samaj latitudoj la mezuma temperaturo en la orienta bordo de la oceano (t. e. Okcidenta Eŭropo, Britio, Skandinavio, Francio) estas inter 15°C ĝis 20°C pli alta ol la mezuma temperaturo en ĝia okcidenta bordo (t. e. orienta bordo de Nord-Ameriko, Novlando, Labradoro). Por tiu ĉi fenomeno ekzistas diversaj kialoj sed pli ol aliaj oni ofte konsideras gravan rolon por la oceana fluo kiu nomiĝas Golfofluo (en. Gulf Stream – estas varma akvo kiu fluas el Meksika Golfo norden kaj trapasas la oceanon Atlantiko por atingi okcidentan parton de Eŭropo).

Konsideri tian gravan influon por Golfofluo rilate klimaton ne estas nova. Jam en 1855 la oficiro de la usona mararmeo, Maurice Fontaine Maury en sia libro “la fizika geografio de la maro kaj ĝia meteologio”[1] skribis pri efiko de Golfofluo sur klimato de Eŭropo. Tiu ideo tra la tempo estas ripetita kaj eĉ multaj sciencaj tekstoj estas prezentintaj ĝin kiel akceptita [science valida] fakto. Pro tio, kiam oni malkovris, ke ŝanĝo de la tutplaneda klimato povas kaŭzi malaperon de Golfofluo, oni konkludis, ke tia malapero povas kaŭzi pli malvarmiĝon de Eŭropo. Eble pensante pri tio, oni memoros la kinfilmon “la tago post morgaŭ” (en. The day after tomorrow).

En 2002, Richard Seager kiu estas altranga esplor-sciencisto en la Uinversitato Columbia (en Usono) kaj liaj kunlaborantoj elmontris, ke Golfofluo ne estas ĉefa kialo por pli mildaj vintroj en Eŭropo kompare ol tiuj en Nord-Ameriko [2]. Li kaj liaj kunlaborantoj kreis komputilajn modelojn de la atmosfero, kontinentoj kaj la oceano. Ili trovis, ke ventoj kiuj blovas orienten super Roka Montaro (en. Rocky Montains - en okcidento de Usono) por konservi sian angulan momanton devas iri iomete suden kaj pliposte norden. Tiel la Roka Montaro kaŭzas fluon de malvarma aero suden al la orienta parto de Usono. Tiu malvarma aero kiam trapasas la oceanon Atlantiko, ricevas varmon de la akvo. Ĝi ankaŭ puŝiĝas norden kaj finfine pli varma atingas la okcidentan parton de Eŭropo. Tiel Seager kaj lia grupo konkludis, ke atmosfera fenomeno kaŭzas transporton de varmo al Eŭropo sed ne oceanaj akvofluoj.

Laboro de Seager ege ĝojigis tiujn kiuj kontraŭas ideon de ŝanĝo de klimato kaŭze de homaj faroj. Blogistoj kiuj kontraŭas tiun ideon ankoraŭ mencias laboron de Seager kaj denuncas la miton de Golfofluo. Malgraŭ tio la laboro de Seager ne estis perfekta. Jam en 2003 P. B. Rhines el la Universitato Washington en artikolo diskutis pri kelkaj eraroj en laboro de Seager [3]. Ankaŭ en la franca revuo “la dosieroj pri la esploro”, Gilles Ramstein el la franca nacia centro por la scienca esploro (fr. Centre National de la Recherche Scientifique - CNRS) mencias mankojn por laboro de Seager [4]. Li argumentas, ke en siaj komputilaj kalkuloj Seager estas konsiderinta kompleksan (kaj pli kompletan) modelon por la atmosfero sed tro simplan modelon por la Oceano. Tiel ni ne scius, ke kio estus rezulto de kalkuloj se oni konsiderus pli kompleksan modelon por la oceano. Cetere kvankam la atmosfera fenomeno kaŭze de Roka Montaro estas stabila (Roka Montaro ne malaperos baldaŭ) tamen Golfofluo povas rapide malaperi kaj ni ne estas certaj pri konsekvencoj de tia evento (ĝi povas kaŭzi ĉenan reagon).

Por pli legi pri la afero.

[1] The Physical Geography of the Sea and its Meteorology, Harper and Brothers, New York, 1855.
[2] R. Seager et al, Quaterly Journal of the Royal Meteorogical Society, 128, 2563, 2002.
[3] Rhines, P.B. and S. Häkkinen, ASOF Newsletter 1,13-17, 2003.
[4] Gilles Ramstein, Les Dossiers de la Recherche, No. 31, 26, majo 2008.

26 août 2008

Fenomenoj de la monda sporto

Antaŭ nelonge la olimpiaj ludoj de la jaro 2008 en Pekino finiĝis. Tiel ŝajnas, ke Irano finfine gajnis unu oran medalon (Hadi Sai - en Tekvondo - Kanado gajnis plurajn medalojn). Mi antaŭe skribis, ke mi malofte sekvas sportajn eventojn kaj tio estis ankaŭ mia sinteno rilate la olimpiajn ludojn. Malgraŭ tio, mi rimarkis du gravajn fenomenojn de ĉi-jaraj ludoj; unu estis la usona naĝisto Michael Phelps kiu gajnis ok orajn medalojn dum tiuj ludoj. Bedaŭrinde ĉar mi mem ne estas bona naĝisto, do mi malpli interesiĝis pri liaj atingoj. Aliflanke min ege impresis la jamajka kuristo Usain Bolt. Precipe min facsinis lian komfortan gajnon en la 100-metra kurado. Ha! Li estas vera fenomeno. Plejeble ni aŭdos pli pri li.

23 août 2008

El Avesto (19)

Ĉi-sube mi skribos tradukon de la sesa verso de la ĉapitro 29 el la unua parto de Gathao (Ahnavaiti). Kiel ĉiam, unue ĝia transskribo per la esperanta alfabeto:

At e vaocat ahuro mazdo vidva vafuŝ vjanaja, noit aeva ahu visto naeda ratuŝ aŝatĉit haĉa at zi cva fŝujantaeĉa vastrjaiĉa cvoreŝta tataŝa.

Ĝia traduko estas:

Do Ahura-Mazdo kiu scias ĉion diris (al Aŝa-o): ĉu vi konas neniun gvidanton kaj mastron kiu agas laŭ la virto? Ĉu ne estis pro tio, ke vi estis komisiita prizorgi kaj flegi la kreitaĵaron?

En tiu ĉi verso ni vidas, ke laŭ Mazdaismo, Aŝa-o (kiu estas la Kosma Ordo) estas komisiita prizorgi boneston de la universo. Laŭ Zoroastrismo, ĉio kontraŭ tiu ordo estas malbona kaj diabla. Aŝa-o estas leĝo establita per saĝeco de Ahra-Mazdo (aŭ eble estas tiu saĝeco mem) por evoluigi la universon laŭ la bono. Sekve de plendo per animo de la kreitaĵaro, oni trovas, ke eĉ Aŝa-o ne kapablis trovi solvon por maljusteco kaj malbono kiuj estis plenigintaj la mondon.

Arkivo de tradukoj de Avesto.

19 août 2008

Novaĵoj pri tekniko

Jen du interesaj novaĵoj pri tekniko kaj industrio:

● Dum ĉi lastaj jaroj la interkonekta protokolo USB (la universala seria buso - en. Universal Serial Bus) estas fariĝinta normo en la informadika industrio. Multaj aparatoj (kiel ciferecaj fotiloj, poŝtelefonoj, kromaj memoroj, k.s.) uzas tiun protokolon por interŝanĝi datenojn kun komputiloj aŭ aliaj aparatoj. La du unuaj versioj de la USB estis la versioj 1.0 kaj 1.1. Depost la jaro 2002, tie estas la versio 2.0 de la USB kiu permesas interŝanĝon de pli granda kvanto da datenoj (480 Megabitoj/s). Nun la firmaoj Intel, HP, Texas Instruments, Microsoft, NEC kaj NXP Semiconductor laboras por konstrukcii pli modernan version de la protokolo USB. Tiu protokolo kiu nomiĝas USB 3.0 kapablas permesi interŝanĝon de datenoj je kvanto de 4.8 Gigabitoj/s (10-oble pli rapida ol la USB 2.0). Oni antaŭvidas, ke almenaŭ parto de la cirkvitoj en tiu ĉi nova versio uzu komunikadon per optikaj fibroj. Tiu kvanto por interŝanĝo de datenoj estas multe pli ol la jam ekzista konkuranta protokolo FireWire (IEEE 1394) kiu kapablas ebligi interŝanĝo de 800 Megabitoj da datenoj en ĉiu sekundo. La proponintaj firmaoj antaŭvidas, ke la unuaj produktaĵoj uzonte la USB 3.0 vendiĝos en 2009 aŭ 2010. Tiuj aparatoj ankaŭ povos ebligi uzadon de la antaŭaj versioj 1.1 kaj 2.0 de la protokolo.

● Sciencistoj en la nacia laboratorio por renoviĝantaj energioj (en. National Renewable Energy Laboratory - NREL) en Usono sukcesis produkti sunĉelojn kiuj kapablas transformi 40.8% da energio de lumo kiu radias al ili, al la elektra energio. Tio estas la plej granda rendimento kiun oni estas ĝis hodiaŭ atinginta per sunĉeloj. Por atingi tian rendimenton oni devas koncentri sunan lumon sur la sunĉeloj. Por produkti tiajn sunĉelojn oni estas uzinta novan aranĝon de duonkonduktantaj materialoj.

17 août 2008

Homoj dancu

Mi miras pro tio, ke kiom ofte dum konfliktoj homoj malaperas el grandaj perspektivoj. Ja tio veras, ke oni ankoraŭ mencias ilin. Sed ili nun estas aŭ viktimoj aŭ tiranoj. Oni ofte reduktas ilin al ludantoj de nur unu el tiuj du roloj. Kvazaŭ oni plu ne alfrontiĝas al kompleksaj, plurdimensiaj estaĵoj. Dum konfliktoj homoj iĝas aŭ diabloj aŭ anĝeloj (tio al mi memorigas tiun aserton de S-ro Bush kiam post la atakoj en la 11a de septembro diris al la mondanoj, “vi estas aŭ kun ni aŭ kontraŭ ni”).

Okaze de interetnaj konfliktoj en Irano, mi antaŭe estas jam skribinta mian opinion pri sendependiĝaj aspiroj. Tie mi skribis, ke miaopinie kialo de tiaj aspiroj ĉefe estas sento de maljusteco. Aliloke amiko osetetna estis skribinta pri la plejmultoj kaj malplejmultoj. Kaj por mi estis interesa trovi, ke kiom nebulaj estas limoj inter tiuj du grupoj da homoj. Ja ni ĉiuj estas iam anoj de la plejmulto kaj alitempe anoj de la malplejmulto. En Irano, etne mi kiel perso almenaŭ en la centro de la lando apartenas al la plejmulto. Nia amiko Reza estas turko kaj en tiu parto de la lando povas esti ano de la malplejmulto (kvankam hodiaŭ oni eĉ dubas tion kaj povas esti, ke turkoj eĉ tie formas la plejmulton). Religie tamen li estas islamano kaj estas unu el la plejmulto. Mi estas zoroastrano kaj do ano de malplimulto. Mi kaj Reza povas (senfine) batali kaj pro niaj etnoj, kaj pro niaj religioj. Sed ĉu ne estas pli facile konsideri nin kiel homoj? Tiam ni ambaŭ estos anoj de iu sama familio (ja mi scias, ke tiu aserto mia estis tro naiva! Kara leganto pardonu min pro tia naiveco).

Hodiaŭ mi serĉis homajn dimensiojn kiuj ofte kaŝiĝas malantaŭ konflikto. Osetoj parolas lingvon kiu estas en la sama familio de la lingvoj en kiu estas ankaŭ la persa (kvankam la du lingvoj estas evoluintaj diversmaniere). Mi pensas, ke antropologie eblas elmontri, ke osetoj estas ege proksimaj al irananoj (kvankam tio en epoko de la islama respubliko tute ne estos honoriga!). Cetere ĉu rusianoj mem ne estas el diversaj etnoj? Kaj ĉu la kartvelianoj estas ĉiuj kartveloj?

Ĉi lastaj tagoj mi serĉis por la oseta kaj kartvela literaturoj. Por iliaj ampoemoj, kantoj, kanzonoj. Por aspiroj de du popoloj kiuj povas vivi kune, aparte aŭ en senfina milito. Sur la interreto i. a. mi trovis dancojn kaj homojn kiuj dancas. Jen ekzemplo de folklora danco de Nord-Osetio (en Rusio) kaj jen ekzemplo de kartvela folklora danco. Ĉu ili ne estas ege similaj? Proksimaj? Samaspiraj?

Ja mi estas naiva, kaj per tuto de mia naiveco mi deziras, ke homoj dancu. Ili ne militu!

Foto de la osetaj dancistinoj (dekstre) estas el ĉi-tie kaj montras anojn de la grupo Goretz. La foto de la kartvela dancistino (maldekstre) estas el ĉi-tie.

14 août 2008

Sporto makulita per politiko

Dum ĉi-tie iuj riproĉas rezultojn ĝis nun atingitajn per kanadaj atletoj dum la olimpikaj ludoj, atletoj de iu alia lando, Irano, ankaŭ havas simile (kaj iugrade eĉ pli) malbonajn rezultojn. Diferenco tamen estas, ke en Irano sporto estas ĝisoste ŝtata kaj irananoj ofte trovas juste kritiki la ŝtaton okaze de sportaj fiaskoj.

Influo de ŝtata politiko sur sporto estas ĝis tiu grado, ke irana naĝisto devigiĝis rifuzi partoprenon en konkurso ĉar israela naĝisto partoprenis ĝin. La internacia komitato de olimpikoj anoncis, ke se tiu rifuzo estas pro politikaj kialoj (ĉar irano ne rekonas ekziston de la ŝtato Israela) tiam ili punoas Iranon. Ĉiuokaze pliposte ili akceptis tiun pretekston, ke la irana naĝisto estis rifuzinta la konkurson pro sanaj kialoj. Mi pensas, ke Irano estas la ununura ŝtato kies atletoj ne partoprenas sportajn eventojn en kiuj israelaj atletoj ĉeestas (eble eĉ araboj ne faros tion).

Internacia senhonorigo de iu nacio

Mi ne scias, ke ekzakte ekde kiu tempo diplomoj kaj personaj titoloj iĝis tiom gravaj por multaj el ni, irananoj (kompare al aliaj nacioj mi pensas, ke por multaj irananoj titoloj estas tro gravaj). Tio veras, ke ĉie en la mondo diplomoj kaj agnoskitaj titoloj plifaciligas atingon de postenoj kaj laboroj, sed ili estas ofte multe malpli valoraj kaj menciindaj ekster fakaj rondoj. Por multaj el ni, irananoj, titoloj estas eĉ menciindaj en familiaj kaj amikaj rondoj. Ni rigardas ilin kiel signo de persona prestiĝo. Kaj ni miaopinie troigas pri tio!

Ekzemplo de la lasta ministro pri internaj aferoj en la islama respubliko en Irano klare montras tian troigon (bedaŭrinde tiu intereso al titoloj inter multaj – ne ĉiuj – irananoj ne komenciĝas per la islama respubliko). Kiam oni studis lian ministriĝon en la parlamento, kelkaj parlemantanoj protestis verecon de lia doktoriĝa diplomo. Fine li ricevis konfidon de la parlamento, sed por respondi al siaj kritikantoj li ankaŭ publikigis bildon de diplomo en informomedioj. Tuj oni trovis erarojn kaj problemojn en tiu diplomo. La afero allogis atenton de eksterlandaj informomedioj. Kaj jen internacia senhonorigo de iu nacio! La retejo Gaurdian en Anglio informas, ke la irana ministro estas prezentinta falsan diplomon.

Kvankam tiu malbona kutimo de fanfaroni pri siaj titoloj jam ekzistis inter multaj el irananoj, sed nur la islama respubliko sukcesis transporti ĝin al nivelo de ministroj!

13 août 2008

Veraj gajnintoj kaj veraj perdintoj

Abomeno naskas abomenon. Perforto rezultigas pli da perforto. Venĝo estas kiel helico kiu kondukas profunden en la abismo. Ambaŭ flankoj de ĉiu konflikto insistas sian propran pravecon kaj ĉiu el ili povas prezenti multajn ŝajne bonajn kialojn por tio. Fine nur restas sufero kaj vundoj ege malfacile kuraceblaj.

Kiel eblas legi suferojn truditajn al viktimoj de iu konflikto kaj daŭre konsideri tiujn homojn nur kiel numeroj de statistikoj? Kiel eblas daŭre rigardi ilian sorton kiel ereto de pli granda perspektivo? Kiel eblas daŭre preteratenti ilin apud politikaj planoj? Ĝis kiam eblas vendi malhumanecon nome de pragmatismo? Kaj ankoraŭ eblas post ĉiu milito, konflikto listigi gajnintojn kaj perdintojn.

La rusa registaro insistas, ke ĝi atakis al la kartvela armeo por protekti civilulojn. Ĝi ankaŭ pravigas sian agon per analogio de Kosovo. Kaj fakte similecoj estas multnombraj. Tiel ŝajnas ke finfine Rusio trovis oportunon por venĝi sendependiĝon de Kosovo. Samtempe ĉiu scias, ke nafto ludas gravan rolon en la konflikto. Kartvelio ne havas nafton sed ĝi estas grava transportvojo por nafto kiu venas el ĉirkaŭ Kaspio. Fakte Rusio deziras resti grava transportanto de energio al Eŭropo, sed Eŭropo serĉas alternativajn vojojn por havigi energion al si.

Kvankam tiel ŝajnas, ke Rusio gajnis militon, tamen la okcidento kaj la kartvela registaro ankaŭ povas konsideri sin iel gajnintaj. La milito transformis la rusajn soldatojn en Kartvelio el antaŭaj pacfarantoj al nunaj okupantoj. Cetere multaj nun rigardos Rusion kiel grandega ŝtato kiu kun sia pezega armea potenco subpremas siajn najbarojn. Almenaŭ ĝis nun la rusa registaro estas rezigninta rekoni sendependecon de Osetio kaj Abkazio (tio povas esti kiel konsento rilate sendependiĝon de Kosovo kaj eĉ danĝera rilate Ĉeĉenion).

Bedaŭrinde BBC pravas pri unu afero en sia listo de gajnintoj kaj perdintoj; la ĉefaj perdintoj de la konflikto estis mortaj kaj vunditaj rusoj, osetoj kaj kartveloj.

La mapo montras proponitan transportvojon por nafto kaj gaso el ĉirkaŭ Kaspio al Eŭropo tra Kartvelio.

11 août 2008

Nia Damo de la floroj

Ĝis nun mi prezntis pentraĵojn de Luis Royo kaj Boris Valejo. Nun mi ŝatas prezenti pentraĵon de la retejo b-9.it. Ĝi plaĉis al mi ĉar ĝi estas miksaĵo de tradicia kaj moderna. Ĉiela kaj karna. Eĉ ĝia titolo estas alloga; Nia Damo de la floroj (fr. Notre Dame des fleurs).

© b-9.it.

Demando

Kiel oni prononcigas voĉon de la vorto "Esperanto" per la greka kaj la cirila alfabetoj? Ĉu la nomo de la lingvo "Esperanto" en lingvoj kiuj skribiĝas per tiuj alfabetoj kongruas kun tiuj formoj? Ĉu Εσπεράντο (la greka) kaj Есперанто (la cirila) prononciĝas kiel Esperanto?

8 août 2008

Protekti siajn civitanojn

En Parizo mi laboris kiel programisto en malgranda firmao. De tempo al tempo mia estro akceptis studentojn aŭ metilernantojn kiuj deziris staĝi en tiu firmao. Unu foje venis s-ino kiu havis ege malhelan haŭton kaj la francan ne scipovis eĉ en mia nivelo. Ŝi venis el Barato sed havis la francan civitanecon! Post iom da tempo mi lernis ke ŝi venas el la regiono Pondiĉero (en. Pondicherry - fr. Pondichéry) en Barato. Tiu parto de Barato iam estis kolonio de Francio. Kiam francoj forlasis ĝin, ili proponis francajn pasportojn al la loĝantoj tie (ĉu ankoraŭ hongkonganoj havas britan civitanecon?). Tiu s-ino ankaŭ estis filino de unu el loĝantoj kiuj konservis siajn francajn civitanecojn.

En Sud-Osetio multaj loĝantoj havas rusan civitanecon. Grupo da osetianoj ankaŭ deziras sendependiĝon de Kartvelio. Nun Rusio nome de protekti siajn civitanojn estas alsendinta tankojn al tiu regiono. Mia opinie tio estas por premi Kartvelion por ke ĝi ne plu alproksimiĝu al NATO kaj Usono. Sed preteksto estas protekti rusajn civitanojn tie. Mi esperas, ke milito ne okazos kaj homoj plu ne mortos.

6 août 2008

Mi kaj borso

Antaŭ nelonge novtrovita amiko venis al mi. Li petis, ke mi helpu lin kaj kreu matematikajn modelojn aŭ disvolvu jam ekzistajn indilkilojn por antaŭdiri evoluon de borso. Fakte tio ne estis mirinda peto ĉar mi estas jam lerninta, ke almenaŭ en Kanado iuj bankoj kaj financaj firmaoj aldone al ekonomikistoj kaj matematikistoj ankaŭ serĉas fizikistojn por tiaj studoj. Tio estas ĉar en la naturo ekzistas multaj fenomenoj kiuj entenas lotecajn evoluojn same kiel la borso. Tial fizikistoj jam konas metodojn kaj matematikajn manierojn por studi tiajn evoluojn. Eble niaj simplaj metodoj neniam sukcesos ekzakte antaŭdiri evoluon de ege kompleksa sistemo kiel la borso, sed ni jam estas lernintaj multon pri tiu ĉi temo.

Mi promesis konsideri proponon de mia amiko nur kiel teknika kaj intelekta defio. Por diri la veron, mi ne estas ege entuziasma pri la afero. Mia problemo kun borso estas tio, ke se konsideri ĝin kiel ludo (jam iuj uzas la ludoteorion por studi ĝin), ĝi estas ludo de gajnanto-malgajnanto. Tio signifas, ke gajno de iu en borso egalas malgajnon de alia(j). Se temus pri ordinaraj ludoj kiel ŝakludo aŭ kartludo, tio ne ĝenus min. Sed la borso ne estas ordinara ludo kaj vivo de homoj dependas de ĝi. Tial pri la financo kaj ekonomio mi naive ĉiam serĉas gajnont-gajnontajn ludojn (ĉi-teme mi naive deziras feliĉecon de ĉiuj ludantoj).

Kiam mi komencis studi matematikajn aspektojn de la borso, mi pensadis ĉu eblas krei alian ekonomian sistemon kiu estos pli justa? Pro jam bone konataj kialoj, mi ne favoras socialismajn sistemojn (en ili ege mankas ebleco de konkureco kaj ili tre rapide rezultigos ekskluzivajn avantaĝojn por ŝtatanoj). Tial mi ne scias la respondon de la ĉi-supra demando.

3 août 2008

En defendo de subhomoj

Min ĉiam amuzas senĉesa peno de konservativuloj por unue redukti ĉiujn formojn de kuraĝo al nur uzo de forto ĉe konfliktoj kaj post tio ŝajnigi, ke kvazaŭ nur ili posedas monopolon de la kuraĝo. Ilia plej ŝatata epopeo de ĉiuj epokoj ankoraŭ estas tiu de Homero kiu laŭ ili pritraktas la du centrajn metaforojn de la homa vivo: militon kaj vojaĝon. Kaj ili forgesas, ke por la hodiaŭa homo, sepjara milito, detruo de urboj kaj morto de miloj pro forrabita kunulino de iu reĝo eble aspektas iomete eksmoda kaj tute senracia! Ili penas konvinki homojn, ke honoron kaj respekton oni devas protekti verŝante sangojn. Por ili ankoraŭ justeco signifas denton kontraŭ dento kaj okulon kontraŭ okulo. Kaj ili dum krias por justeco fakte ofte nur deziras venĝon. Sed pli konsterna ol tio ĉio, estas ilia interpreto de kuraĝo.

Antaŭ kelkaj tagoj, en aŭtobuso kiu vojaĝis inter du urboj meze de Kanado, pasaĝeroj aŭdis timigajn kriojn. Baldaŭ kelkaj el ili rimarkis, ke unu el pasaĝeroj ponardas alian pasaĝeron. La buskondukisto aŭdinte la kriojn eltrafikigas la buson kaj malfermis ĝiajn pordojn. Tiel li ebligis, ke la pasaĝeroj elbusiĝu. La pasaĝeroj savis sin kaj kelkaj el ili baris eskapvojon de la agresinto. Li reiris al sia jam morta viktimo kaj eltranĉis lian kapon. Pasaĝeroj dum tempo staris kontraŭ eskapo de tiu atakinto kaj unufoje la buskondukisto faris la buson nefunkcianta ĝis policanoj alvenis tie. La kanada polico kaj la novaĵmedioj laŭdis kuraĝon de pasaĝeroj kaj buskondukisto. Nun konservativa komentariisto Michael Coren (pri liaj malhonestaj komentarioj mi estas jam skribinta) protestas, ke tio ne estis kuraĝo kaj ili devis interveni kaj korpe lukti kun la atakinto por savi la viktimon. S-ro Coren forgesas kiom da fojoj li estas praviginta uzadon de elektroŝokantaj armiloj per jam bone trejnitaj policanoj ĉar ili devas unue protekti siajn vivojn. Se policanoj kiuj trejnas sin por alfronti danĝerajn situaciojn rajtas protekti siajn vivojn kaj agi prudente, kial pasaĝeroj kaj kondukisto de tiu buso devis riski siajn vivojn? (kaj fakte ili ja riskis siajn vivojn barinte eskapvojon de la armita atakinto).

Konservativuloj tiel pretendas, ke ĉar s-ro McCain estas partopreninta en milito, do li povas esti pli bona prezidento por Usono kiu estas jam en milito. Sed oni devas demandi sin, kial nur partopreno en milito devas doni pli grandan taŭgecon al iu kandidato. Ĉiuokaze li ne estis altranga komandanto dum la milito. Li ne estis planinta sukcesajn operacojn. Kaj li ne estis strategiisto. Do kial li estas pli taŭga por gvidi nacion dum milito, ĉar li iam estis partopreninta militon?

Konservativuloj ŝatas mallaŭdi sanktafektajn bigotojn kaj denunci subhoman moralan paralizon. Ili samopinias kun Heinrich von Treitschke kiu rigardis militon kiel la plej ĉefa ago de la homaro kie kuraĝo, honoro kaj kompetento pli ol ĉiu alia agadokampo de la homaro estas necesaj. Kun Friedrich Nietzsche kiu opiniis, ke milito estas plej bona situacio por ke Übermensch (eo. Superhomo) montru siajn heroecon, honoron kaj aliajn virtojn. Eble ili ripetas kun si tiun frazon de Thomas Mann kiu sojle de la unua mondmilito skribis:
Is not peace an element of civil corruption and war a purification, a liberation, an enormous hope?
Ĉu paco ne estas kaŭzo de la socia korupto kaj milito ia purigado, liberigo, iu grandega espero?
Tiu malamo de subhoma morala paralizo ĉe ili kaŭzas, ke ili samdirekte kun faŝistoj deziras malaperon de la subhomo (en. infrahuman – estas koncepto kiun uzis nazioj por mortigi judojn, orienteŭropanojn kaj ciganojn). Rezigno de uzo de forto ne signifas, ke pacemaj homoj ne batalas kaj ne rezistas. Tio ne signifas, ke ili faras nenion kaj akceptos ĉian maljustaĵon. Pacemuloj jam plurfoje estas pruvintaj tion.

2 août 2008

Alia vorto, ĉu bonvena?

Lastatempe nia amiko vastalto skribas (tie kaj ĉi-tie) pri misuzoj de vortoj en Esperanto fare de parolantoj de eŭropaj lingvoj. Fakte ĉiuj neeŭropanoj iam alfrontiĝas al tiaj misuzoj en Esperanto kaj tiu ideo, ke nur sufiĉas aldoni -o, -a aŭ -i en la fino de latindevena vorto por fari ĝin esperantlingva. Nu! Almenaŭ la vorton pri kiu li skribas estas esperanta vorto (aberacio) kaj debato estas pri amplekso de ĝia senco. Mi trovis alian misuzon kiu eĉ ne estus necesa. Ŝajne eŭropdevenano ie estis skribinta "...praktikas akribion pri alies nomo, sed ...". La vorton akribio mi ne trovis en NPIV, nek en PIV. Ĝi ankaŭ ne troviĝas en la vortaro J. C. Wells, nek en tiu de Butler. Same pri la vortaro de Akademio de Esperanto kaj la reta vortaro. Sur la reto serĉi kun du vortoj "akribio" kaj "kaj" por havi nun esperantlingvajn rezultojn, rezultas nur ses trovitajn retpaĝojn. En surretaj tradukservoj oni trovas, ke la germana vorto "akribie (f)" estas "meticulousness" en la angla. Por la angla vorto "meticulous" oni trovas la esperantajn vortojn detalema kaj pedanta (Wells kaj Benson). Tie ekzistas ambaŭ nuancoj negativa kaj nenegativa de la signifo, do ne mankas vorto por esprimi tiujn du nuancojn. Nun kial oni estas sentinta neceson por trudi alian vorton al Esperanton? Mi ne komprenis tion!