31 déc. 2008

Al la jaro 2009

Dum en kelkaj lokoj en la mondo la jaro 2009 estas jam komencita, ĉi-tie en Kanado ni ankoraŭ estas en la lasta tago de la jaro 2008. Dum la jaro 2008 okazis diversaj gravaj kaj malgravaj eventoj; s-ro Obama elektiĝis kiel prezidento de Usono, ekonomia krizo okazis, la konflikto inter Rusio kaj Kartvelio transformiĝis al arma batalo, k. t. p. Bedaŭrinde je la fino de ĉi tiu jaro okazis alia milito en Mez-Oriento. Mi eniros la jaron 2009 kun espero de paco kaj malpli da sufero por ĉiuj homoj sur la planedo. Ĉu homoj lernos esti pli saĝaj kaj agi pli saĝe? Tion oni nur povas esperi ...

28 déc. 2008

Malĝoja pro morto de homoj

Ĉi tiuj feritagoj ne estis bonaj! Nu! Ĝi bone komenciĝis, sed post iom da tempo konflikto inter Israelo kaj palestinaj militantaj grupoj iĝis severa milito. Bedaŭrinde denove Mezoriento brulas.

Ĉi-foje tamen io ne estas kiel antaŭaj similaj okazaĵoj. Dum la du pasintaj tagoj mi sekvis la perslingvajn blogojn sur la interreto. Kiel kutime multaj iranaj blogistoj (eĉ multaj el tiuj kiuj ne vere konsentas vidpunktojn de la islama respubliko kiu senhezite kaj senkondiĉe subtenas palestinajn militantajn grupojn) esprimis malaprobon rilate atakojn faritajn de Israelo en Gaza. Malgraŭ tio, por mi estis interesa vidi, ke por la unua fojo relative granda parto de iranaj blogistoj aliflanke kondamnis fiagojn de la grupo Hammas kaj rigardis tiun grupon kulpa.

Kompreneble ankoraŭ multaj deziras, ke palestinanoj ne ege suferos. Tamen multaj rekonas, ke Hammas estas provokinto kaj respondeculo por la situacio. Tiel ŝajnas, ke post la malsukcesa milito en Libano, ĉi-foje la israela registaro estas pli bone preparinta sin por la publika opinio. Almenaŭ por la unua fojo mi sentas, ke multaj irananoj konsideras palestinanojn kiel viktimoj de ne nur Israelo sed ankaŭ Hammas.

23 déc. 2008

Prezento de monstro

Nur por montri pri kia monstro mi nun estas okupata; jen ekvacio kiun mi devas solvi kaj uzi la rezulton por priskribi donitaĵojn de miaj eksperimentoj!
Mia montsra ekvacio

Kiam ni forlasos animalecon?

    - Ĉiam maniulo
Kiam mi estis knabo, tiu rakonto ĉar ŝajne enhavis maldecajn sugestojn pri senvestiĝo kaj senvestigo estis alloga por ni; en tiu ĉi parto de la mensmalsanulejo oni zorgis pri tiuj mensmalsanuloj kiuj havis manion por rompi vitrojn. Kiel kutime, psikoterapiisto de tempo al tempo venis kaj taskis progreson de kuracoj. Li demandis malsanulojn por vidi kiel ilia situacio estas ŝanĝitaj.

- se oni lasus vin iri ekster ĉi tiu loko, kion vi unue farus? demandis la psikoterapiisto el la unua malsanulo.
- mi prenus ŝtonon kaj frakasus vitrojn de la plej granda restoracio de la urbo.
- kaj kion vi farus, se oni lasus vin? Li ripetis la demandon por la dua malsanulo.
- mi irus kaj per sago frakasus vitrojn de banko en nia kvartalo.
La psikoterapiisto demandis la saman demandon el la tria malsanulo. Li respondis:
- Mi? Mi irus kaj trovus laboron.
La menskuracisto estis ekscitata. Li demandis: "Kion post tio vi farus?"
- Mi laborus, ŝparus monon kaj aĉetus domon.
- kaj post tio?
- Mi trovus edzinon.
La psikoterpaiisto estis ege surprizita kaj scivolema. Li petis, ke la malsanulo diru kion li post tio farus.
- Mi prenus mian edzinon al la dormoĉambro.
- Interese! Kaj post tio?
- Mi forprenus ŝiajn vestaĵojn.
- Ho ege bona! kaj post tio?
- Mi ankaŭ forprenus ŝian mamzonon.
- Kaj post tio?!
- Ho! Kun tiu zono mi fabrikus katapulton kaj frakasus vitrojn de la najbaroj.
    - Eble ni ankaŭ
Tiel ŝajnas, ke ni ŝajne sanaj (mense) homoj ne estas ege pli bonaj ol tiuj mensmalsanuloj de la supra rakonto. En 1963 sciencisto faris studon. Li petis volontulojn elektre ŝoki alian personon, kiam tiu persono malĝuste respondas al demando. Kompreneble la elektraj ŝokoj ne estis realaj, kaj ankaŭ la ŝokita persono estis aktoro kiu ŝajnigis, ke li suferas pro la ŝokoj. Tion tamen la volontuloj ne sciis. En tiu laboro esploristoj rivelis, ke 80% de la volontuloj kapablis suferigi alian personon.

Nun nova studo farita de sciencistoj de la universitato Santa Clara en Usono montris, ke proksimume 70% da studitaj personoj kapablis suferigi alian personon.

Mi demandas min mem "kiam la homoj malproksimiĝos de siaj animalaj naturoj?" Eble neniam! Kiu scias?

La novaĵo en la novaĵoretejoj BBC kaj Reuters.

19 déc. 2008

Okaze de Kristnasko

Estas normala paroli pri Kristo kaj Kristanismo proksime al Kristnasko. Kontraŭe al tio, kiun diras multaj religiemaj kristanoj, mi persone kiel nekristano tute ne ĉagreniĝas gratuli okazon de religia festo ĉe Kristnasko (uzi la anglan esprimon "Merry Christmas" anstataŭ "Happy Holiday"). Miaopinie kristanoj mem estas tiuj kiuj antaŭ ĉiu alia estas senigintaj Kristnaskon je ĝia spirito de kunestado, kompato kaj karitato. Ili mem estas transforminta ĝin al komerca frenezeco kiun oni vidas hodiaŭ. Ĉiuokaze mi deziras tre bonan kaj feliĉan Kristnaskon por legantoj de mia blogo.

Inter rakontoj de Biblio (kiun mi ne konas senpere sed nur per nereligia literaturo kaj filmoj) mi tre ŝatas la suban rakonton. Mi unuafoje legis mencion pri ĝi en sciencfikcia novelo de Isaac Asimov (mi pensas, ke ĝi estis "la Ŝtalaj Kavernoj" - en. The Caves of Steel). La biblia rakonto laŭ Johano en ĉapitro 8 estas:

Sed Jesuo iris al la monto Olivarba. Kaj li revenis frumatene en la templon, kaj la tuta popolo venis al li; kaj li sidiĝis, kaj instruadis ilin. Kaj la skribistoj kaj Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte ŝin en la mezo, ili diris al li: Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem. En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras? Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero. Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis, kaj diris al ili: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero. Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo. Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi: Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis? Kaj ŝi diris: Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi: Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku.
Mi ege ŝatas tiun rakonton ĉar ĝi aludas al laŭ mi vera temo: tio, ke kiel tikla estas juĝi aliajn kaj kondamni ilin (mi ne parolas pri juĝistoj sed ordinaraj homoj), dum ĉiutage ni tre facile, senhezite kaj senĉese faras tion (juĝi aliajn).

Tie estas pluraj pentraĵoj surbaze de tiu rakonto. Inter ili ege plaĉis al mi la supra laboro de la rusa pentristo Vasilji Dmitrieviĉ Polenof (1844-1927). Mi deziras feliĉan Kristnaskon por ĉiuj amikoj.

18 déc. 2008

Mia longa foresto

Pardonu, ke mi estis tiom longtempe for de mia blogo kaj skribis nenion okaze de Esperanto-Tago. Senkonsidere de tio, ke ĉu la usona ŝtato finfine donos vizon al mi aŭ ne, ĉiuokaze ĉar mia laboro estas akceptita kiel kontribuo en konferenco, do mi devis skribi artikolon por la konferenca libro. Finfine la laboron prezentos aŭ mi aŭ alia kolego en nia grupo, sed artikolon mi devis skribi kaj ĉar la angla lingvo ne estas mia denaska lingvo do profesoro por kiu mi laboras devis korekti miajn erarojn. Pro tiu antaŭartikolo mi estis ege okupita dum la lastaj tagoj.

En 2002 kiam mi estis doktora studento en Francio, nia grupo decidis, ke mi prezentu rezultojn de mia esploro en konferenco en Usono. Ĉar estrino de nia departmento estis unu el la ĉeforganizantoj de la konferenco, do ŝi mem skribis oficialan invit-leteron por mi. Kun tiu letero mi iris al la usona ambasadejo en Parizo. Tiutempe mi loĝis en Francio per studenta vizo (mi devis renovigi ĝin ĉiujare). En la usona ambasadejo oficisto studis mian dosieron kaj post kutime atendataj demandoj (kiel via kialo por viziti Usonon, kiom longa vi volas esti tie k. s.) subite demandis min:

- Ĉu vi posedas domon en Francio?
- Ne! mi respondis.
- Ĉu vi posedas aŭtomobilon en Francio?
- Ne!
- Ĉu vi havas edzinon ĉi tie? (pliposte mi lernis, ke tio signifas edzinon kiu kiel ostaĝo restos en Francio pro kiu mi revenos).
- Ne!
- Ĉu en Francio vi havas hundon?
- Ne!
- Kion pri kato?
- Ne!

Tiam li diris: "kiel vi povas certigi, ke vi revenos al Francio?". Mi respondis, ke mi estas doktora studento kaj por defendi mian disertacion mi devas reveni. Li pardonpetis kaj diris, ke tio ne estas sufiĉa garantio kaj sen plua diskuto rifuzis doni vizon al mi.

Ĉi-foje kiam oni akceptis, ke mi prezentu mian laboron en konferenco en Usono kaj mi decidis peti vizon, mi pensis, ke situacio ne estos kiel antaŭe. Kvankam mi ankoraŭ nur havas iranan pasporton sed mi plu estas laŭleĝa almigrinto al Kanado. Mi havas permeson por ĉiam loĝi en Kanado. Mi eĉ estis pli preta por neatenditaj demandoj; nun en Kanado mi posedas aŭtomobilon (modelo 1998), havas koramikinon kiu kvankam estas irandevena sed depost pli ol 10 jaroj estas kanada civitano. Kaj mi plu ne estas studento sed mi laboras ĉi-tie. Tamen kiam mi iris al la usona konsulejo en Toronto, oficistino demandis, ĉu vi havas familianon en Usono? Mi respondis, ke mi havas kuzon tie. Li demandis, ĉu vi havas familianon en Kanado kaj stulta mi pensis, ke koramikino ne estos sufiĉa. Mi ankaŭ havas kuzon en Kanado sed depost longa tempo ni estas perdintaj ian ajn spuron de li. Do mi ne rememoris pri li kaj respondis ne. Tiam ŝi petis, ke mi skribu pri mia scienca laboro sur papero kaj tie ankaŭ estis alia problemo por mi; depost iom da tempo mi tiom uzas aŭtomatan korektigan eblecon de la programo Word, ke mi malpli zorgas pri ortografio de vortoj. Tiel ekzemple mi dubis pri ĝusteco de la vorto "effectiveness" kaj iuj aliaj vortoj.

Ĉi-foje tamen oni ne rifuzis mian peton por usona vizo. Oni nur haltigis procedaron pro la leĝo 221g de la migrado kaj civitaneco de Usono (221g - Immigration and Nationality Act).

Do mi ankoraŭ atendas respondon de la usona administracio, tamen aliaj taskoj miaj devas plenumiĝi.

12 déc. 2008

Kompleksaj sistemoj kaj nestudataj faktoroj

Unu el kutimaj kritikoj pri la moderna scienco estas ĝia reduktisma naturo. La vorto reduktismo povas aludi al du signifoj; tio, ke por kompreni iun kompleksan sistemon oni rajtas/povas redukti ĝin al pli simplaj aŭ fundamentaj eroj kaj partoj, tiam studi interagojn kaj reagojn de tiuj eroj. Ĝi ankaŭ povas aludi al filozofia vidpunkto laŭ kiu iu kompleksa sistemo estas nenio krom sumo de ĝiaj partoj.

Pri la dua signifo de la vorto reduktismo kiu estas filozofia ideo mi havas ne precizan opinion. Pri la unua signifo tamen, mi ne povas imagi alian manieron por fari esplorojn pri multaj temoj en diversaj branĉoj de la scienco. Kiel mi skribis pli antaŭe, mi ne estas certa, ke ĉu tio estas pro kapablo de nia menso, ke ni ne povas priklarigi iujn kompleksajn sistemojn reduktante ilin al iliaj eroj aŭ ĉu pro siaj naturoj iuj kompleksaj sistemoj ne povas priklariĝi per reduktado. Tio povas esti pro ambaŭ supraj kialoj (limoj de nia menso kaj naturo de kompleksaj fenomenoj). Ĉiuokaze kiel studanto de eksperimenta fiziko, mi opinias, ke oni rajtas/devas redukti sistemojn al ĝiaj pli simplaj eroj ĉie kie tio eblas (kelkloke tio ne eblas).

Ekzemple kiam mi volas studi efikon de temperaturo sur iu fenomeno, estas tute nesaĝa lasi, ke premo, elektromagnetaj kampoj, humideco kaj aliaj aferoj ankaŭ influu la fenomenon. Feliĉe en la fiziko ofte eblas plani eksperimentojn kiuj ne permesas efikojn de nestudotaj faktoroj. En medicino, tio estas multe pli malfacila. Pri korpo kiel esploristo povas fordisigi nedeziratajn efikojn? Ĉu eblas diri, ke dum oni studas efikon de iu medikamento sur persono, tiu persono devas ne manĝi, spiri kaj iĝi varma/malvarma? Tial malsimile de la fiziko en la medicino efiko de kuracmetodoj estas probablaj kaj statistikaj.

Mi memoras, ke mia patro intuicie konsilis, ke ni, mi kaj mia frato, manĝu pilolojn nur kun akvo (ne lakto aŭ fruktosuko). Nun esploristoj en la universitato Western Ontario (Okcidenta Ontario) estas trovintaj, ke fruktosuko povas malhelpi efikon de iuj piloloj.

11 déc. 2008

Korpo de poemo

Se iu poemo estas korpo
kaj deziro estas pli ol unu

vorto, tiam mi deziras la korpon
de tiu ĉi poemo, staranta tra tiuj ĉi

vortoj, nuda, neskribita, turmente ekscitanta min
per turni sin al vi, leganto, juĝanto kaj ekzekutanto

...

Virtuala Realo, Bob Perelman

10 déc. 2008

Ses dek jaroj

Hodiaŭ la universala deklaracio de homaj rajtoj iĝis 60-jara. La ĝenerala asembleo de la unuiĝantaj nacioj en la 10-a de decembro 1948 proklamis tiun deklaracion. Kio okazis depost tiu tempo? Ĉu progreso rilate respekton de rajtoj proklamitaj en la deklaracio estas okazinta? Ĉu hodiaŭ tiuj rajtoj pli respektiĝas? Ĉu pli da homoj hodiaŭ kredas ekziston kaj universalecon de tiuj rajtoj?

Mi havas miksitan senton pro tio ĉio. Diversaj registaroj enkondukis diversajn esceptojn al la originala deklaracio (ekzemple islama homo havas rajtojn iom malsame de tiuj de la universala deklaracio). Eble ĉinoj ankaŭ devas atendi respekton al alia tipo da rajtoj por si mem. Iam ne estas klara limo inter rajto de homoj kaj bono de la socio; en Irano mi, kiel zoroastrano do neislamano, ne rajtis labori en eduka sistemo, armeo kaj nutraĵoindustrio. Ankaŭ mi havis nenian ŝancon por akceptiĝi por studo de doktora nivelo. Tio okazis sed ekzistis neniu skribita leĝo pri la limoj. Mi ne kapablis pruvi diskriminacion ĉar ĉio okazis pro administriciaj postuloj. Ĉi-jare por la dua fojo en mia vivo Usono malakceptis doni vizon al mi por partopreni en scienca kongreso tie. Denove tio okazas nur pro administraciaj postuloj, kaj mi neniel kapablas pruvi, ke mia naskiĝoloko iel ajn estas influinta la decidon!

Ja la afero de homaj rajtoj estas svaga. Ĉu la malliberejo Guantanamo estas malrespekto de homaj rajtoj aŭ ne? Ĉu sendi supektajn teroristojn al landoj en kiuj ili torturiĝos estas kongrua kun la homaj rajtoj? Ĉu perforte trudi sian religion al aliaj estas kongrua kun homaj rajtoj? Ĉu diskriminacii homojn surbaze de iliaj religioj ne estas malrespekto de homaj rajtoj?

Kion la homaro estas atinginta, dum la situacio en Birmo, Kongo, Zimbabvo kaj Darfuro estas tiom malbona? Ĉu Ĉinio ne devas respondi pri malrespekto de la homaj rajtoj? Ses dek jaroj pasis kaj deklaracio de homaj rajtoj iĝis nur politika ludilo. Nun estas ege malfacila diri, ke "ĉu homo esence havas iajn ajn rajton aŭ ne".

La novaĵo en VOA, AFP kaj BBC.

9 déc. 2008

Kisu prudente!

Neniam subtaksu potencon de kiso! Tiu ĉi novaĵo estas bedaŭrinda kaj samtempe interesa. Tiel ŝajnas, ke pasiega kiso estas kaŭzinta problemojn ĉe oreloj de ĉina sinjorino [1],[2]. Jam de longa tempo oni scias, ke kisi buŝon, lipojn kaj langon povas esti malsaniga pro transmetiĝo de infekto. Sed ĝis nun eble multaj ne suspektis, ke pasiega kiso povas ankaŭ kaŭzi surdiĝon de kisita persono.

Medicinistoj opinias, ke dum kiso povas okazi malekvilibriĝo de aerpremo en oreloj. Tio povas kaŭzi aŭdproblemojn. Feliĉe tiel ŝajnas, ke la kisita sinjorino resaniĝos kaj baldaŭ kapablos denove aŭdi. Ĉiuokaze mia konsilo al geamantoj estas tio, ke nenio estas pli plezura ol prudenta kaj karesa kiso kun pura buŝo!

En la persa lingvo por brua kiso (kun suĉado) oni diras "Maĉ". Mi pensas, ke la angla vorto "Smooch" ankaŭ volas diri la saman aferon. Kio pri aliaj lingvoj? Ĉu ili ankaŭ havas samsonajn vortojn por nomi tiajn kisojn?

8 déc. 2008

Pri akademioj kaj asocioj

Miaopinie la revuo "la ondo de Esperanto" estas unu el la plej bonaj revuoj esperantlingvaj kaj mi ricevas ĝin papere. En la lasta numero de tiu ĉi revuo estis skribaĵo de Komitatano Z. Mi trovis ĝin ege bona kaj prava. Mi sekvas retejon de la eksa Esperantlingva Verkista Asocio (EVA) [nun nomata Akademio Literatura de Esperanto - ALE] kaj kvankam ne konas s-ron Mauro Nervi, sed mi ankaŭ ne trovis neceson por ŝanĝi titolon de tiu organizaĵo al akademio. Prestiĝo de ĉiu organizaĵo ne venas de ĝia titolo sed de ĝia agado. Ĉu akademio aŭ asocio, tio estas kvalito de laboro kiu faras iun organizaĵon fidinda kaj referenca, ne ĝia titolo kaj nombro de diplomitoj kiujn ĝi havas kiel siaj agantoj. Estas bone organizi agadojn kaj trovi bonajn titolojn por organizaĵoj, sed tio nur estas ŝajnaĵo de agadoj kaj ne devas iĝi iliaj celo kaj koncentro.

7 déc. 2008

Dia amo

De tempo al tempo sur tiu ĉi blogo mi skribas pri muzikaĵoj kiuj plaĉas al mi [1],[2],[3],[4]. Malsimile de multaj mi ne metas ĉiu matene mp3-ludilon en miaj oreloj por aŭskulti muzikon survoje al mia laboro. Mi preferas aŭskulti muzikon aŭ hazarde el televidilo aŭ per interretaj legiloj kiujn sendas al mi amikoj.

Inter muzikaĵoj kiuj plaĉas al mi estas la kanto "love's divine" [eo. amo estas dia] de Seal. Mi aŭdis ĝin unuafoje en Francio. Depost tiam iam mi trovas ĝin kaj aŭskultas ĝin ree. Seal estas brita kantisto naskita en Londono. Miaopinie li havas veluran voĉon. Li kantas la muzikon "Soul" [angla vorto kiu signifas 'animo'] kiu estas enmiksiĝo de gospelo kaj bluso.

Estas interesa lerni, ke Seal ankaŭ estas kantinta la muzikon "jen la mondo de viroj" [en. it's a man's world]. Mi prezentis versiojn de tiu kanto antaŭe.

Jen tre bela muzikvideo de la kanto "love's divine" de Seal.

4 déc. 2008

Dio hontas paroli kun vi idioto!

Mi ege ĉagreniĝas kiam tuj post skribi blogeron pri traduko de Avesto, evento memorigas min pri stultaĵoj kiuj nome de religioj okazas ĉirkaŭ la mondo. En Teksaso viro estas koliziiginta sian aŭtombilon al aŭtomobilo de sinjorino je rapido pli ol 100 mejloj hore [1],[2]. Kiam la polico estas arestinta lin, li estas asertinta, ke Dio estas dirinta al li "Ŝi [tiu virino] ne konduktas ĝuste [ĉu laŭ kristana maniero] kaj li devas forigi ŝin de la vojo". Feliĉe neniu el la du konduktistoj estas severe vunditaj. Respondeculo de Ŝerifo estas asertinta, ke Dio estis kun tiuj du personoj ĉar konsiderante severecon de la kolizio, la akcidento povus esti mortiga". Ĉu iam eblos preventi okazon de tiaj stultaĵoj nome de Dio?

El Avesto (21)

... kaj jen traduko de la oka verso el la ĉapitro 29 de la unua parto (Ahnavaiti) de Gathao. Unue ĝia transskribo per la esperantlingvaj literoj:

aem moi ida je-ne aevo sasno guŝata zaratuŝtro spitamo, hvo ne mazda vaŝti aŝaiĉa carekerectro sravajenĝo hjat hoi hudemem djai vaĥezrahja.

Ĝia traduko estas:

Mi konas nur unun kiu estas aŭskultinta niajn preceptojn; li estas Zoroastro Spitama. Li estas la nura kiu deziras prezenti vojon de la virto per siaj kantoj apoteozaj. Tial elokventa parolo estu donacita al li.

Kiel ni en la antaŭa verso vidis, Dio demandis la Bonan Penson (Vohumana), pri ebla savanto de la kreitaĵaro. La respondo estas tio, ke tie estas nur unu persono kiu estas aŭskultinta/aŭskultanta (sekvi, obei) preceptojn diajn. Tiu persono estas Zoroastro. En tiu ĉi verso ankaŭ la klanonomo de Zoroastro kiu estas Spitama kaj signifas "blanka", menciiĝas. Fine por ebligi sukceson de Zoroastro rilate konatigadon de vojo de la virto, la Bona Penso, sugestas, ke Dio donu elokventan parolkapablon al Zoroastro (ne armeon, fortan korpon, tranĉantan glavon, k. s.).

Arkivo de tradukoj de Avesto.

3 déc. 2008

Demando

Ĉu en iu alia lingvo, krom la angla oni uzas esprimojn kiel "dek du centoj" anstataŭ mil du cent aŭ "kvar sep centoj kaj dek tri" anstataŭ kvar mil sep cent dek tri? Mi estas certa, ke en la persa lingvo tiu formo ne ekzistas kaj laŭ mia kono en la franca ankaŭ oni ne uzas ĝin. Kio pri aliaj lingvoj? Ĉu la usona kaj la brita angla estas malsamaj rilate al tiu ĉi formo?

1 déc. 2008

Sama kaptilo

En alia blogero mi antaŭe laŭdis tiujn kiuj ankoraŭ kapablas revi kaj havas idealojn pro kiuj ili luktas (aŭ agadas). Tamen ankaŭ pli antaŭe mi skribis mian opinion pri la esperanta movado kaj ĝia rilato kun gravaj homoj kaj gravaj organizaĵoj. Tial mi ĉi-foje bedaŭras ke lastatempe bonintencaj esperantistoj denove falis en la sama kaptilo kaj turnis sin direkte al potenculoj. Kompreneble partopreni en publika kampanjo povas funkcii kiel helpilo por ke Esperanto kaj ĝiaj meritoj (se io tia ekzistas) iĝu pli videblaj. Tamen atendi, ke prezidento de Usono aŭ ĉiu alia grava homo aprobi ĝin estas troa. Mi ankoraŭ laŭdas tiujn revojn rilate al Esperanto kiuj celas akceptiĝon de la lingvo per ordinaraj amasoj. Sed mi neniam serĉos aprobon de Papo, prezidentoj, ĉefministroj aŭ reĝoj.