15 janv. 2009

El Avesto (22)

Jen traduko de alia verso de Gathao. Ĝi estas la naŭa verso de la dua kanto (la ĉapitro 29) en la unua parto (Ahnavajiti) de Gathao.

Unue ĝia transskribo per la esperanta alfabeto:
Atĉa geuŝ urva raosta je anaeŝem ĥŝanmene radem vacem nereŝ asurahja jem a vasemi iŝa ĥŝcrim kada java hvo ang-hat je hoi dadat zastavat avo.

Ĝia traduko estas:
Tiam animo de la kreitaĵaro lamentkriis; “ĉu mi devas ricevi helpon de senpova homo kun malforta voĉo?” Verdire mi esperis helpon de superpotenca mastro. Kiam tia homo aperos kaj helpos min?

En la pasintaj versoj ni lernis, ke animo de la kreitaĵaro petis helpon de homo por defendi sin kontraŭ malbonaĵoj kiuj plenigas la mondon. Finfine la Bona Penso proponas Zoroastron. En tiu ĉi verso, ni vidas, ke animo de la kreitaĵaro protestas tiun elekton kaj plendas, ke zoroastro ne estas potenca (en materia senco de forto la animo de kreitaĵaro esperis helpon de militomastro. Ĉi-tie Gathao aludas al delikata temo; unuavide tiel ŝajnas, ke helpe de forto kaj per potenco oni povas porti bonon kaj pacon. En la venontaj versoj ni vidos opinion de Madzajasnismo pri tiu opinio kaj la plendo de animo de la kreitaĵaro.

Arkivo de la tradukoj de Avesto.

Aucun commentaire: