2 janv. 2009

En serĉo de iu programo

Scii horon ofte estas grava afero por mi. Tio estas ĉar dum mi loĝas en Kanado miaj familianoj loĝas en Svedio. Tial kiam mi volas telefoni al ili aŭ scii en kiu parto de la tago ili estas mi devas rigardi tutmondan horaron. Ja tio estas stranga! Ĉar sufiĉas parkeri kiom da hora diferenco ekzistas inter tempoj en Toronto kaj Stokholmo (nun 6 horoj). Tio bedaŭrinde ne estas evidenta ĉar tagoj en kiuj oni ŝanĝas horojn por ŝpari energion ne estas samaj en Kanado kaj Svedio. Cetere mi estas pigra por mensaj kalkuloj (kredu min eĉ por adicii du nombrojn mi ofte uzas paperon aŭ kalkulilon).

Kelkfoje ne scii ekzakte la horon sed nur scii, ke ĉu en iu loko de la mondo estas nokto aŭ tago ankaŭ estas helpa por mi. Ekzemple kiam lastatempe mi sekvis novaĵojn pri la konflikto en Mezoriento, mi ŝatis scii ĉu tie estas tago aŭ nokto. Kiam mi havas alireblecon al la interreto tie estas retpaĝo kiu havas mapon de la mondo kaj sur ĝi montras kie estas nokto kaj kie tago (sen konsideri nubojn). Mi tamen deziris trovi programon kiu donus samajn informojn kiam mi ne havas alireblecon al la interreto. Tie estas kelkaj pagataj programoj kiuj faras tion sed kiel fonobildo de ekrano. Ĉu oni konas programeton kiu faras tion en malgranda fenestro kiun mi povus meti en angulo sur ekrano de komputiloj?

6 commentaires:

Luís a dit...

Ubuntu (Gnome) tion havas.

becxjo a dit...

Dankon Luis. Kio estas nomo de tiu programo en Gnome? Mi sercxas similan programon por Vindozo.

Anonyme a dit...

Saluton, Becxjo. Mi tre sxatas legi vian blogon. Se vi volas scii la ekzaktan stokholman horon iru al Guglo kaj tapu -> time: stockholm

becxjo a dit...

Kara sennamulo tion mi scias, sed tio funkcias kiam vi estas konektita al la interreto.

ĵeromo a dit...

ne tute laŭ via peto sed sufiĉe simile estas senpagaj ekranfonaj programoj xearth xplanet kaj verŝajne aliaj. mi uzas xplanet, kiu pli belas, kaj laŭ mia kompreno ĉerpas informojn el la reto nur pri meteorologiaĵoj. eble pro tio ĝi kelkfoje ne trovas siajn ŝtrumpojn ("cannot allocate socket").

ne tre oportune, vi devas mem ŝanĝi la koordinatojn, kiam vi scivolas, kio okazas aliflanke de la planedo.

ĵeromo a dit...

... kaj pli konforme al via sopiro: InstantTimeZone