14 janv. 2009

Homoj kaj dinosaŭroj


Ie mi legis, ke multaj usonanoj (48%) kredas kunvivadon de homoj kaj dinosaŭroj en iu sama tempo pasinta. Iuj argumentas, ke tiom granda nombro da usonanoj pro religiaj kialoj tiel kredas. Mi tamen opinias, ke tio estas ĉar multaj usonanoj infanaĝe estas spektintaj la animacion "The Flintstones" (eo. la familio Flintstone). Mi ankaŭ kiam estis junega knabo, antaŭ la islama revolucio, spektis tiun animacion. Sed pliposte kaj en mezlernejo mi lernis, ke dinosaŭroj antaŭ apero de homoj sur la planedo jam malaperis. Ĉu neniu instruas tion al usonaj infanoj?

1 commentaire:

::júbilo::haku:: a dit...

mi pensas ke oni instruas pri tio al ili.... sed ili vidas pli televidon, ol la zorgo ke ili uzas lerneje