12 janv. 2009

Israelo ne egalas Judismon

Kiam mi estis en Irano, registaro de la islama respubliko estis reprezentanto de Dio sur la tero. Tiam se oni protestis pri malbona ekonomia situacio, manko de liberesprimo, k. t. p., aprobantoj de la registaro tuj akuzis tian personon al agado kontraŭ Dio kaj la religio de Dio (kiu estis islamo). La islama respubliko estis kaj ankoraŭ estas sankta (ne kritikebla).

Nun la situacio de Israelo estas sama. Se oni protestas kontraŭ krimoj de la israela registaro, oni tuj diras, ke tiu persono estas antisemito. Ne karaj! La isreala registaro ne egalas Judismon kaj ĝi ne estas reprezentanto de ĉiuj judoj sur la tero. Ankaŭ ĉiu faro de tiu registaro ne egalas instruojn de la religio Judismo. La israela registaro simple estas alia surtera registaro, kritikebla kaj riproĉebla. Nenio pri la ŝtato Israelo estas sankta. Kaj ne ĉiuj protestantoj de fiagoj de la israela registaro deziras forpuŝi judojn kiuj nun loĝas en tiu lando al maron.

6 commentaires:

Marko a dit...

Jes mi cxi-foje ankaux konsentas kun vi... Sed sxajnas, ke kritiko de Israelo kaj ties registaro estas ofte iom tabua temo. Neniu sxajne auxdacas kritiki la agojn de tiu lando, pro timo esti deklarita "antisemito". Sed, jes ja, la israela registaro estas registaro kiel cxiuj aliaj tra la mondo, gxi foje meritas lauxdojn, foje meritas kritikojn...

Steven Brewer a dit...

Vidu: oni ne nomas "antisemitoj" tiujn, kiuj diras "Mi kontraŭas la atakon en Gaza". Oni nomas "antisemitoj" tiujn, kiuj diras "Oni mortigu la malpurajn judojn kiuj ĉiam agas por satano". Oni ja rajtas plendi kiam oni uzas tian lingvaĵon kiu ataktas la homon aŭ la etnon, anstataŭ ol kontraŭi la agojn.

becxjo a dit...

Kara Steven, bedaurinde hodiau aprobantoj de la israela registaro uzas la vorton antisemito por sufoki cxian proteston kontrau gxiaj agoj.

Steven Brewer a dit...

Nepre ankaŭ tio okazas, sed komprenu ke ja estas multego da freneza kontraŭjuda malamo kiu aperas ankaŭ. Ĉe la blogo de James Howard Kunstler kiun mi kutimas legi, li ricevis lastatempe mesaĝojn kiel tiuj ĉi.

Legu ekzemple ankaŭ tiu ĉi, juda ĵurnalo kiu priskribas la protestojn kaj proponas ke ĉe la plejmulto de usonaj judoj ne subtenas la atakon. Do, ni ne trosimpligu la aferon.

dkessous a dit...

Estas ankau multego da freneza kontrauislama malamo kiu aperas ie tie. Vi nur partoprenu en la yahooa listo per-esperanto-politiko por legi tiajn frenezajhojn. Reciproke mi neniam vidis tie ajnan kontraujudan malamon.

Djémil KESSOUS

neil.nachum a dit...

Mi logxis en Israelo dum dek-unu jaroj. Jes Usono, Francio, Germanio kaj Israelo ne estas perfektaj. (Iru al Skandinavio se vi volas preskau' perfektecon). Sed vidu la realon: Israelo estas lando kie reprezentantoj de Komunista, Laborista, Naciista, Nac-religa, Araba, politikaj partio devas sidi unu apud la alia en Knesset (Parlamentejo) por kritiki unu la aliajn. Cxu similaj partioj ekzistas en Irano?