14 janv. 2009

Kiam esti diversa estas bona

Ĉu ekzisto de diversaj lingvoj estas bona aŭ malbona? Ĉu kultura diverseco inter homoj estas bona aŭ malbona? Mi ne scias respondon de tiuj demandoj ĉar mi ne estas lingvisto nek antropologo. Eble amikoj kies fakoj estas tiuj branĉoj de la scienco povas pli bone respondi al la supraj demandoj.

Almenaŭ tiel ŝajnas, ke en biologio kaj pri vivestuloj diverseco ludas gravan rolon en pluestado de specioj. Sciencistoj estas studintaj DNA-ojn (genan materialon en ĉeloj) de tasmaniaj tigroj (sc. thylacinus cynocephalus) kiuj estas anoj de jam malaperinta specio. La esploro montris rilaton de tiu specio al la aliaj specioj de animaloj. Tasmaniaj tigroj similis al hundoj kaj ankaŭ havis iujn trajtojn de la grandaj katoj. Surprize la studoj montris, ke ili estas pli rilataj al kanguruoj kaj koaloj. DNA-oj eltiriĝis el konservitaj haroj de du tigroj en usona kaj sveda muzeoj. La tasmaniaj tigroj jam ekzistis ĝis 1900-aj jaroj kaj ĉasado kaŭzis ilian kompletan malaperon.

Studoj sur DNA-oj de tiuj du tasmaniaj tigroj montris, ke gene ekzistis nur tre malgrandega diverseco inter tiuj du animaloj. Sciencistoj opinias, ke la gena diverseco ebligas iun specion al pli bone adaptiĝi al ĉirkaŭaj ŝanĝoj kaj havi pli grandan ŝancon por pluestado. Nun sciecistoj angoras pri sorto de alia endanĝerigita specio nome tasmanian diablon (sc. sarcophilus harrisii). Tio estas ĉar la nombro de tiuj animaloj ankaŭ estas malgranda kaj inter ili ankaŭ ekzistas malgrandega gena diverseco. Sciencistoj strebas artefarite konservi altan genan diversecon de tiuj animaloj.

Aucun commentaire: