28 janv. 2009

Mirakloj dum militoj

Por sendi homojn al batalo kaj devigi ilin al mortigo de homoj en la alia flanko de tiu batalo oni devas forte konvinki ilin pri praveco de ilia flanko. Ideologioj (komunismo, ŝovinismo k.t.p.), religioj aŭ sociaj ligoj ĉefe funkcias en tiu direkto. Min ĉiam fascinis religiaj iluzioj kiuj helpas soldatojn por trovi sian flankon de la batalo tute prava kaj tiel kun malpli da ĝeno murdi tiujn kiuj estas en la malĝusta flanko(!) de la batalo. Dum la ok-jara milito inter Irako kaj Irano, kvankam ambaŭ flankoj estis ĉefe islamanoj, tamen en la irana flanko ni ofte aŭdis pri dia praveco de tiu specifa flanko.

Dum niaj amikoj mortis unu post la aliaj kaj ni spektadis (eble por doni spiritan kuraĝon al ni pri la fina venko de nia lando) kadavrojn de malamikaj soldatoj en televido, tie estis abundo da rakontoj pri mirakloj kiuj okazis favore al iranaj soldatoj en bataloj. Oni nomis tiujn miraklojn, kaŝitaj helpoj el Ĉielo (امداد‌های غیبی) [iomete rilata al tiaj mirakloj estas la latina esprimo "Deus ex machina"].

Oni ne kuraĝis denunci tiujn rakontojn kiel iluzioj. Malgraŭ tio post iom da tempo aperis ŝercoj pri ili. Jen unu el tiuj ŝercoj:

Dum batalo eksplodo okazis kaj pro tio mano de soldato detranĉiĝis for de lia korpo. Pro la doloro kaj ŝoko li svenis. Kiam la soldato retrovis sian konscion, li vidis viron en blanka vestaĵo kaj trovis ke lia mano estas re-alligita al lia korpo. Li vokis la blankvestitan viron kaj diris: Ho! Dankon mia Sinjoro. Ĉu vi estas anĝelo sendita de Imamo?
La viro respondis: Ho ne! Mi estas vendprezentanto de glufirmao!

Mi neniel intencas argumenti pri praveco de iu ajn flanko dum bataloj inter Israelo kaj Palestinaj militantoj. Ĉi-tie mi nur observas, ke samtipaj religiaj motivoj estas uzitaj dum (ankaŭ antaŭ kaj post) batalo. Jen rakonto pri virino kiu avertis israelajn soldatojn kaj rabeno kiu pretendas tiu virino estis Raĥel (preferata edzino de Jakobo kaj patrino de Jozefo) kaj ke li estis sendinta ŝin por helpi israelajn soldatojn [1],[2]. Min fascinas kiel senkonsidere de religio (ĉu islamo, judismo aŭ kristanismo) ankoraŭ tiuj rakontoj iĝas indikoj por konsideri sin tute prava, justa kaj ĝusta.

P.S: Tie nepre estas abundo da similaj rakontoj inter batalantoj de la grupo Hamas.

Aucun commentaire: