10 janv. 2009

Ne faru alian religion el Esperanto

Diversaj ideologioj ĉu religiaj, politikaj aŭ sociaj, pro siaj naturoj, postulas lojalecon de siaj kredantoj al certaj ideoj kiujn ili konsideras kernaj por si mem. Determini kiuj ideoj estas kernaj al iu ideologio povas esti temo de debato(j) ĉu inter kredantoj de tiu ideologio aŭ homoj nekredantaj je ĝi.

Esperanto estas lingvo. Mi ŝatas ĝin tia kaj uzas ĝin por komuniki kun aliaj pri miaj ideoj kaj opinioj. Se oni nomus min esperantisto ĉar mi povas uzi tiun lingvon, tiam ja mi estas esperantisto. Sed se oni kreas ideologion kaj nomas ĝin esperantismo, poste postulas, ke esperantistoj estu tiuj kiuj adheras al tiu ideologio, tiam kaj en tiu senco mi ne estas esperantisto.

Pardonu min! Sed post mia eskapo el la islama respubliko en Irano, mi promesis min, ke plu neniu (ĉu bonintenca ĉu malbonintenca) reprezentu min kaj esprimu siajn proprajn opiniojn nome de mi sen mia konsento. Tial mi deziras konservi miajn politikajn, religiajn kaj personajn ideojn dum mi uzas la lingvon Esperanto.

Nia amiko Luis rajtas havi siajn opiniojn rilate konflikton inter Israelo kaj palestinanoj. Ni ankaŭ rajtas konsenti aŭ malkonsenti lin kaj liajn opiniojn (mi persone malkonsentas kelkajn el liajn argumentojn). Kaj kompreneble ni ĉiuj rajtas uzi Esperanton por interŝanĝi ideojn, argumenti, diskuti kaj eĉ disputi pri tiuj interkonsentoj aŭ malkonsentoj. Sed neniu rajtas fari esperantismon kiel alia ideologio kaj postuli lojalecon de esperantistoj al ĝi. Kaj estas erara skribi "kiel eblas ke iu esperantisto amanto de ĉiuj landoj/kulturoj/identecoj favoras al manfarita ŝtato kiu ĉiam kreas konfliktojn nome de iu dio?". Tiu frazo pro mil kialoj estas erara sed la plej unua kialo estas tio, ke esperantisto estas tiu kiu scipovas Esperanton. Almenaŭ mi tiel estas esperantisto (alikaze vi povas konsideri min ne-esperantisto).

5 commentaires:

Steven Brewer a dit...

Unu afero kiun Esperantistoj ŝajne dividas estas nekonformemo.

dominiko a dit...

Mi konsentas. Mi nur ŝatas la lingvon pro ĝia facileco, agrableco, logiko, ktp. Ĝi estas hobia lingvo por mi, sed nepre ne pli ol lingvo.

Rita a dit...

Mi ankaux pensas, ke la lingvo belas kaj utilas.
Sed mi ne estas movadema, cxar la movado similas religiojn aux politikajn (maldekstrajn) partiojn.

Marko a dit...

Mi ankaux konsentas kun vi. Nia sxatata lingvo esperanto estas lingvo, bela kaj certe utila ilo por komuniki sed ne pli ol lingvo. Mi tute ne sxatas tiujn sektemajn evoluojn de kelkaj esperantistoj, laux kiuj ni cxiuj devus dividi samajn opiniojn kaj nepre partopreni en "movadon". Cetere, mi ne sxatas la vorton "esperantisto", kiu ankaux havas iom religieca aux politikeca aspekto, mi preferas la vorton "esperantparolanto" aux "esperantuzanto".

::júbilo::haku:: a dit...

mi konsentas tute!

okazas ke fojfoje âjnas ke "plejmulto" de e-istoj estas: ĉu maldekstrulo, ĉu vegeratiana, ĉu pacamanto... ĉu...