7 janv. 2009

Nur iomete pri konflikto inter Israelo kaj palestinanoj

En alia blogero kaj pri la konflikto inter Ĉinio kaj Tibeto, mi skribis kiel oni povas erari kaj reduktante kompleksan aferon, konsideri ĝin kiel false simpla (ne facila sed simpla kontraŭ kompleksa) temo. Konflikto inter Israelo kaj Palestinanoj estas alia kompleksa temo kiun oni ne devas tuj redukti kaj konsideri ĝin kiel simpla batalo de iu tute bona flanko kontraŭ absolute diabla malamiko. Estas bona, legi asertojn de ambaŭ flankoj kaj lerni ion antaŭ havigi opinion al si mem. Eĉ kiam oni estas iel konvinkita pri sia opinio rilate la konflikton estas bona konsideri tiun opinion ŝanĝebla kaj malferma al evoluo. Kompreneble kiel ĉiu alia konflikto en tiu ĉi konflikto ankaŭ oni povas trovi kontraŭdirajn pretendojn ĉe ambaŭ flankoj. Malgraŭ tio ankoraŭ eblas detekti kelkajn veraĵojn en tiuj kontraŭdiraj pretendoj kaj estigi opinion pli trafan surbaze de tiuj veraĵoj.

Mi trovas nesufiĉa esperantlingvan version de Vikipedio pri la grupo Hamas. En la anglalingva versio ekzistas pli da informoj pri originoj de tiu grupo. Ezkemple pluraj fontoj mencias subtenon de la israela registaro kaj ĝia sekureca organizaĵo, Mossad, favore al Hamas dum la 1970aj jaroj por plifortigi ĝin kontraŭ nereligia palestina grupo Fatah (estrita de Jasser Arafat) kiu tiutempe ĝuis grandan popularecon kaj konsideriĝis kiel serioza defio kontraŭ volo de Israelo [1], [2].

Mi ankaŭ ne ŝatas Hamason ĉar tiu grupo nur semas abomenon kaj vivtenas ĉefe dank' al konflikto kaj milito, tamen apud pretendoj de la israela registaro pri ĉeso de la batalohalto per Hamas, tie ekzistas pretendoj kiuj sugestas, ke fakte la israela armeo mem unuafoje rompis batalohalton, en la 5a de novembro 2008, kiam atakante mortigis 6 membrojn de tiu grupo.

Kaj ankaŭ alia afero; oni ne senhezite kredu ĉion kiun ĉiu el la du flankoj de iu konflikto asertas. Kiel mi antaŭe skribis en alia blogero, la vero povas esti malfacile lernebla. Ekzemple la israela aremo metis filmon kiun montris atakon al kamioneto kiu ŝajne portis misilojn. Pliposte kiel tiu ĉi artikolo en BBC montras, evidentiĝis, ke fakte la kamioneto portris cilindrojn de oksigeno.

Ĉiuokaze mi opinias, ke politikaj eventoj estas pli kompleksaj ol "tiu flanko tute pravas kaj la alia tute malpravas". Por analizi ilin oni devas lerni laŭeble iun grandan parton de faktoj pri diversaj aspektoj de tiuj eventoj. Kaj miaopinie en neniu konflikto ekzistas prava flanko. Ĉiufoje kiam konflikto transformiĝas al perfortoplena batalo, ĝiaj ambaŭ flankoj (kaj iusence tuto de la homaro) estas same fiaskintaj konservi pacon kaj solvi problemojn sen uzo de armiloj.

2 commentaires:

Barkituro a dit...

multaj homoj opinias al la konflikto de diversaj flankaj. Tio faras min pensi ke la konflikto estas ne simpla

Anonyme a dit...

Post multaj jaroj pensante pri ghi, mi nun estas konvinkita ke la afero simplas: Kion volas Israelo fari pri Palestino (Gazao kaj Cisjordanio)?

Estas du ebloj:

-Unuregna solvo: palestinaj teritorioj kunighu al Israelo; do chiu loghanto de Israelo havu samajn rajtojn.

-Duregna solvo: Palestino estu regno sendependa de Israelo.

Israelo havas la povon, kaj povas decidi. Sed ghis nun Israelo apogis neniun solvon (por la dua, ghi neniam publikigis klarajn proponojn por limoj): ghin interesas pli havi palestinanojn en "bastustanoj": sen rajtoj, dependaj. Do lau mi Israelo klare kulpas.

Enriko