8 janv. 2009

VAIO P

Ĉi-tie en sia blogo, bezonata sribis pri la nova portebla komputilo de la firmao Sony, kiu nomiĝas VAIO P. En du antaŭaj blogeroj (tie kaj ĉi-tie) mi estas jam skribinta pri tiaj ultra-porteblaj komputiloj. Kiel la nova komputilo de SONY estas malsamilia de siaj rivaloj? Ĝi ege similas al ili. La nura diferenco estas distingivo de ekrano; sur 8-cola ekrano ĝi disponigas distingivecon de 1600 × 768. Ankaŭ ĝi havas impresan memorkapaciton de 2 GBajtoj. Ĝiaj malavantaĝoj estas ĝia alta kosto (900 USD por la plej baza modelo) kaj ĝia procezilo (ŝajne Intel Atom je kadenco 1.33 GHz).

Mi ne estas certa, ke kial oni volus pagi tiom da mono pro tiom alta distingivo sur nur 8-cola ekrano (alta distingivo estas bona por grandaj ekranoj). Ankaŭ jam abundas simile ultra-porteblaj komputiloj kun proceziloj Intel Atom je kadencoj pli ol 1.6 GHz.

1 commentaire:

dominiko a dit...

Belegas. Ĝia ekrano grandas kiel la klavaro, sed disponigas sufiĉe bonan distingivecon. Tre plaĉas al mi. Sed jes ja, iom multekostas por tekokomputileto. Tekokomputiletojn kun procezilo ARM mi ankoraŭ antaŭĝojas.