4 févr. 2009

Lanĉi sputnikon en spacon kaj limigi la interreton

Plejeble vi estas jam informitaj pri lanĉo de la unua tute-enlande-produktita sputniko de la islama respubliko en Irano. Aliloke ĉefulo de la irana aeroforto anoncis enlandan produkton de ĉasaviadilo kiu povas eskapi detektiĝon per radaroj (en. stealth). Tiuj progresoj ĉiuj okazas dum la ekonomia situacio de la ordinaraj irananoj estas multe malpli bona ol tiu en kelkaj jaroj antaŭ. Prezoj en Irano eĉ pli altiĝas ol la tutmonda altiĝo de la prezoj. Tio ĉio memorigas al mi epokon de la Sovetunio, kiam tiu ŝtato lanĉadis grandiozajn kaj prestiĝajn projektojn sed ordinaraj sovetanoj vivis mizere kaj finfine ekonomio de tiu ŝtato disfalis pro pezo de tiaj projektoj.

Apud tiuj progresoj la registaro pli kaj pli limigas alireblecon de irananoj al la interreto. Pluraj perslingvaj retejoj estas forfiltritaj aŭ sabotitaj per agentoj de la ŝtato aŭ adeptoj de ĝiaj politikaj vidpunktoj. Tie estis retejo 'Haftan' kies uzantoj povis konatigi ligojn al prikulturaj retskriboj perslingvaj unu al la aliaj. Tiu retejo ne estis politika kaj penis ne ŝajni kontraŭ-registara. Lastatempe tiu retejo iĝis nealirebla en Irano. Ankaŭ la alia retejo 'Balatarin' kiu servis kiel perslingva klaku.net, Digg.com kaj aliaj similaj retejoj estas sabotita per nekonataj personoj.

Tio estas naturo de despotaj reĝimoj kiel islama respubliko en Irano kaj komunista registaro en Nord-Koreio; ŝajnigi sin grandiozaj koste de sufero de siaj ordinarajn civitanoj.

P.S: La novaĵo en la angla lingvo pri sabotado de la retejo 'Balatarin' en Global Voices kaj Rotten Gods.

2 commentaires:

::júbilo::haku:: a dit...

mi ne certas se gravas la religio kaj ekonomikregimo .. por esto despota...

ekzemple.. Venezuela.. ne estas islama... aŭ irako no estas komunista...

becxjo a dit...

Politika islama kaj komunismo pli ol aliaj ideologioj inklinas favori estigxon de despotaj regximoj. Venezuela nepre ne estas tiom libera lando kaj gxi estas socialisma. Irako ankau ne estas bona ekzemplo por demokrata sxtato