2 févr. 2009

Malbonŝanca mi!

Ve! Mi estas malbonŝanca! Ĉiufoje kiam mi devis eniri novan etapon de mia vivo, io malbona okazis. Jen denove tio okazas! Ĉi-jare ie proksime al junio mia kontrakto kaj postdoktoriĝa laboro ĉe la universitato Ryerson finiĝos. Nature mi devas trovi novan laboron antaŭ tiu dato. Eĉ sen ekonomia krizo mi ne estas bona labortrovanto (mi ne estas bona vendanto de miaj kompetentoj). Nun kun la ekonomia krizo mi ege angoras. Dio kompatu min ...

5 commentaires:

Tonyo a dit...

Ne malesperu, certe alia pordo malfermiĝos.
Kuraĝon... kaj bonŝancon!

::júbilo::haku:: a dit...

sed la malbonsxanco de la krizo estas por cxiuj

Reza a dit...

cxiam ekzistas lumo kaj truo tra kiu sekveblas ...

Steven Brewer a dit...

Mi bedaŭras ke vi estas maltrankvila pri la estonteco. Mi esperas ke vi trovos novan postenon baldaŭ.

sonjaaa a dit...

Se vi bezonas helpon por bonigi vian vivresumon aŭ anglajn leterojn, mi povas helpi. Ankaŭ ne maltrafu karierajn foirojn, ekz. http://www.torontojobclassifieds.com/job_fairs.htm