25 mars 2009

Koncentriteco de solvaĵoj

Hieraŭ en nia grupo oni demandis kiel mezuri koncentritecon de solvaĵo da nanostangoj (materio en formo de stangoj je dimensio de nanometroj)? Ĉar mia laborfako estas la fiziko de optiko, mi tuj respondis, ke per spektroskopio eblas mezuri tiun kvanton. Por fari tion oni devas mezuri kvanton de lumo kiu sorbiĝas en la solvaĵo (en. absorbance). Tiam eblas skribi:

Abs = cεl

En kiu Abs estas lumosorbiĝo por certa ondolongo, c estas la koncentriteco, l estas estas dikeco de la solvaĵo tra kiu la lumo estas trapsinta kaj ε nomiĝas koeficiento de la lumomalpliiĝo (en. extinction coefficient). Respondinte tion, kolego demandis, ke de kie vi scias la valoron de ε? Mi respondis, ke nu tio estas jam mezurita kaj menciita en tabeloj.

Post tio mi pensis, ke kiel eblas mezuri tiun kvanton ε se ĝi ankoraŭ estas nekonata? Nu, unu vojo estas pretigi solvaĵon de la studata materio je certa konata koncentriteco, mezuri la lumosorbiĝon kaj uzi la supran formulon por kalkuli ε. Sed kiel eblas esti certa pri koncentriteco de la solvaĵo? Mi memoras, ke eblas kemie sen uzi optikan spektroskopion mezuri koncentritecon de iuj solvaĵoj. Ĉu krom tio estas aliaj manieroj por mezuri ĝin?

2 commentaires:

Axel a dit...

Ankaŭ en "kukarto" oni bezonas mezuri koncentritecon (ĝenerale pri siropo por scii kiom da sukero ĝi enhavas)

Oni povas uzi spektroskopion sed oni havas alian ilon kiu nomiĝas koncentritecometro (tutsimple). Ĝi aspektas kiel "termometro" sed estas nur mezurilo kiu havas pezon sube.
Laŭ la koncentriteco, ĝi eniras pli aŭ malpli en la siropo.

pliaj informoj en la franca :
http://fr.wikipedia.org/wiki/Densim%C3%A8tre

Amike,

Axel

::júbilo::haku:: a dit...

mi iros rigardi televidon :P