11 mars 2009

Loterio kaj imposto

Ĝis hodiaŭ mi tre malofte estas provinta loterion. Tio tamen ŝanĝiĝis kiam dum la du pasintaj semajnoj kaj ege angora de malbona ekonomia situacio mi du-foje aĉetis loteriajn biletojn (kaj gajnis nenion). Post tio mi pensis, ke kiom estas terura ĉar iuj regule aĉetas loteriajn biletojn kaj cedas al iluzio de tuja riĉiĝo. Precipe estas konata, ke kelkaj el malpli riĉaj homoj elspezas grandajn monsumojn esperante gajni kolosajn kvantojn da monoj. Mi pensas, ke mi mem agis tiel ĉar ekonomia situacio estas ege malbona kaj mi havas malgrandan esperon pri bona ekonomia situacio dum la nuna kaj la venonta jaroj. Ĉiuokaze mi decidis, ke plu ne tiel sinsekve aĉeti loteriajn biletojn kaj ne fari tion kiel kutimo mia (nur rigardi ĝin kiel ludo malofte provinda por amuziĝo).

Cetere de tio ĉio, mi pensis, ke oni povas rigardi loterion kiel iel inversa imposto; imposton homoj pagas por disigi riĉecon de la socio el malmultaj al pli multaj da socianoj [supozeble riĉuloj devas pagi pli kaj tiu mono disiĝas inter ĉiuj kaj precipe utilos por disponigi servojn por malpli riĉaj homoj]. Loterio estas kolekti monon de multaj homoj kaj doni grandan monsumon al malmultaj homoj. Ofte malpli riĉaj cedas al iluzio de loterio kaj regule aĉetas loteriajn biletojn. Tiu riĉeco el multaj malriĉaj homoj iras al unu aŭ du gajnontoj. Ĉu oni ne rajtas dedukti, ke "loterio = mal-imposto"?!

4 commentaires:

::júbilo::haku:: a dit...

la afero estas ke impostoj estas disdonitaj laŭ reguloj (al hospitaloj, lernejoj, kto) [ĝustaj aŭ ne, reguloj finfine] sed loterio estas donita laŭ ŝanco.. do eble al iu kiu laboris tutan la vivon.. aŭ iu, kiu jam antaŭ de la loterio riĉis....

Manuel a dit...

Mi tamen pensas ke loterio ja estas imposto.

En mia lando, loterio estas ŝtata monopolo. El la enspezita mono por difinita lotumado, estas garantiata redono da 70% kiel premioj, sed la cetera 30% iras dikigi la publikan trezoron.

Tiel mi nomas loterion "la volonta stultula imposto", ĉar ĝi estas ludata tute volonte per stultuloj kiuj ne kapablas mezuri la malprobablecon de atingo, kaj la fina efiko rezultas en enspezo por la lando.

Mi treege ŝatus impost-sistemon kies bazo estus loterio: tiel, la publikaj servoj estus pagataj de tiuj, kiuj volonte donas sian monon ;-) Nu, ja, tio estus maljusta ĉar oni pagos laŭ monavidemo, ne proporcie al propraj enspezoj. Sed, bone... kial ne provi? :-)

Manuel a dit...
Ce commentaire a été supprimé par l'auteur.
becxjo a dit...

Dankon Manuel! Cxu vi konsideris min ankau inter tiuj stultuloj?! :))