23 mars 2009

Mi kaj televidaj reklamoj

Por mi plejofte televidaj reklamoj estas tiuj enuigaj interrompoj kiujn mi ne laŭkore bonvenigas meze de interesaj kinfilmoj kaj tv-serioj. Mi ofte ne atentas pri ili kaj dum ili spektiĝas mi faras ion alian; pretigas maĝaĵetojn, lavas lavendaĵojn, iras pisi, aŭ trarigardas skribaĵojn de revuoj kiujn mi havas ĉemane. Mi opinias, ke multaj aliaj televidspektantoj ankaŭ faras kiel mi. Se tio estas ĝusta, tiam, mi pensas, ke reklamfaristoj ĉefe esperas pri efiko de tiuj televidaj reklamoj sur nia subkonscio (pere de trudanta efiko de troripetiĝo).

Malgraŭ tio ĉio, de tempo al tempo tie estas reklamoj kiuj instigas mian intereson. Jen du ekzemploj:

La unua estas reklamo pri la aŭtomobilo konstruita de la japana firmao Subaru. La reklamo montras kvar homojn kiuj ĝuas veturadon dum aŭskultas la germanlingvan kanton "Rock me Amadeus" de aŭstra kantisto Falco (aŭskultu la muzikaĵon mem ĉi-tie). Evidentiĝas, ke ili estas germanaj fakuloj kiuj testas la japanan aŭtomobilon (sed ankaŭ ĝuas ĝin). Fine oni diras "Subaru, japana aŭtomobilo kiun ŝatis konstrui germanoj" (germanoj estas famaj pro ege bona kvalito de siaj aŭtomobiloj). Tiu reklamo mem estas farita per kanadaj reklamfaristoj.

La dua estas ege kortuŝa reklamo kiu portas humanan mesaĝon. Mi ne priskribas ĝin. Ĝuu ĝin rigardante ĉi-tie.

2 commentaires:

::júbilo::haku:: a dit...

la unua estas amuza... tio ofte akazas pri reklamoj kun "one hit wonders" :P

mi estas zapisto, kiam reklamo alvenas, mi ŝanĝas kanalon

Tonyo a dit...

Mi konfesu ke la lastan reklamon mi tute ne ŝatas. Tiuj bonkoraj reklamoj de grandaj entreprenoj kutime impresas min kiel falsaj, kiujn ne kredas ne nur la farintoj sed eĉ malpli la mendintoj.