3 mars 2009

Pri ultraporteblaj komputiloj

Sekve de miaj antaŭaj blogeroj pri la temo (tie, tie kaj ĉi-tie), jen aliaj interesaj novaĵoj pri ultraporteblaj komputiloj kaj miaj opinioj pri tiuj novaĵoj.

1- Finfine la unua portebla komputilo dotita de procezilo Via Nano (rivalo de la procezilo Intel Atom) aperis. La firmao Samsung elektis uzi la procezilon Via Nano en sia portebla komputilo NC20. En la suba tabelo mi komparis la du procezilojn:


2- Mi antaŭe skribis pri la Arm-kongruaj proceziloj OMAP3 (kiel OMAP3530) de la firmao Texas Instruments. Tiu firmao lastatempe prezentis novan familion de proceziloj OMAP4. Ĝi estas konstrukciita ĉirkaŭ dukerna kalkula elemento Cortex A9 kaj estas la unua Arm-kongrua procezilo kiu povas spektigi videajn donitaĵojn en formato alta distingiveco 1080p (ĝis nun ne-tro-energikonsumantaj proceziloj kapablis ĉefe spektigi formatojn HD720p). Ĝi konsumas tre malgrandegan energion kompare al siaj rivaloj, Intel Atom kaj Via Nano.

3- La firmao Always Innovating (ĉiam inventi) estas prezentinta ultraporteblan/tabuletan komputilon dotitan de Arm-kongrua procezilo. Ĝi kostos malpli ol 300 USD kaj kapablos funkcii dum 10 horoj ĝis 15 horoj nur pere de siaj piloj.

P.S: Mi forgesis mencii, ke la procezilo Via Nano en sia elektronika cirkvito estas 64-bita procezilo dum Intel Atom cirkvite estas 32-bita procezilo kaj imitas kapablojn de veraj 64-bitaj proceziloj.

2 commentaires:

Steven Brewer a dit...

Mi scivolas pri la "netbook" komputiloj, sed por mi plej grave estas la klavaro. Kelkaj havas fuŝitajn klavarojn kiuj mankas, ekz, la dekstra majuskliga klavo. Por mi, tio ne servus.

becxjo a dit...

Vi pravas Steven. La retkomputiletoj ne estas komfortaj aparatoj.