27 mars 2009

Tiu interesa manĝaĵo, pico

En filmoj senzorgaj homoj montriĝas kiel personoj kiuj eksterordinare ordonas aŭ ĉiutage pretigas picon por manĝi. Mi persone ĝuas manĝi de tempo al tempo bonan picon. Bedaŭrinde tiu industria pico kiu ofte aĉeteblas en Toronto (ankaŭ en Montrealo kaj laŭ mia memoro en Parizo) ne estas vera kaj bongusta pico. Tio estas ĉar laŭ mia opinio oni ne devas trakti picon kiel Makburgero kaj pretigi ĝin industri-nivele (en. mass production). Bona pico miaopinie devas konsideriĝi kaj pretiĝi same kiel aliaj hejmfaritaj pladoj. Ĉiuokaze mi pli kaj pli konvinkiĝas, ke pico estas mistera manĝaĵo.

Sed pli interesa ol tio ĉio estas rilato de diktatoroj kun pico. Tiun rilaton mi trovas stranga. Ĉu vi memoras, ke iam Ahmadineĵad, prezindeto de la islama respubliko en Irano, provis malpermesi uzadon de la vorto Pizza (angla formo de pico - Mi estas jam skribinta pri tio)? Nu! Nun alia diktatoro en Nord-Koreio montras intereson pri pico. Dum miloj da ordinaraj nord-koreanoj suferas malsaton, la diktatoro de Nord-Koreio estas sendinta delegiton da kuiristoj al Napolo (en Italio) por lerni kiel (pli bone!) kuiri picon por li.

Sed eble la plej interesa novaĵo pri la manĝaĵo estas lastatempa plano de italoj por fabriki aŭtomatan vendmaŝinon kiu tujfaras/vendas picon. Ho ve! Ĉiuokaze bongusta pico ankoraŭ mankas al mi.

1 commentaire:

::júbilo::haku:: a dit...

meksikurbo estas du tipoj de picoj.. industriaj kaj hejmaj...

do por havi bonan picon, oni iru al Pan en Via aŭ al Iatalianis

http://www.paneenvia.com/
http://www.italiannis.com/

kaj verdire ne petu ĝin per telefono al Domonies