21 avr. 2009

Konvena respondo

Mi ne komprenas kialon de tiom da bruo ĉirkaŭ respondo kiun Miss-Kalifornio donis al demando kaj laŭ mia opinio tiu respondo estis tute racia, honesta kaj konvena. Ŝia respondo estis en tute mala direkto komapre al respondo de Miss-Sud-Karolino en 2007 (respondo de tiu lasta sinjorino pri kapablo de usonanoj por montri landon sur mapo estis tute nesencohava).

Kiam oni demandis la Miss-Kalifornion pri ŝia opinio rilate kunedziĝon de samseksemuloj ŝi respondis, "Mi opinias, ke kunedziĝo [geedziĝo] devas esti inter viro kaj virino". Tio estas tute honesta opinio de tiu sinjorino (miaopinie tute respektebla). Kompreneble samseksemuloj (kelkaj el ili estas miaj amikoj) eble protestos, ke tio estas kontraŭ homaj rajtoj de samseksemuloj. Mi tamen ne opinias tiel.

Ŝi dum la sama respondo aldonas, "Ni vivas en lando en kiu oni rajtas elekti inter kunedziĝo de samseksemuloj aŭ malsamseksemuloj". Kompreneble ŝi celis nereligian kuniĝon (en. civil union) kiun leĝoj de multaj okcidentaj landoj permesas. Ankaŭ ŝi petas, ke oni ne konsideru ŝian respondon kiel atako al samseksemuloj (ŝi diras "No offence to anybody out there, but that's how I was raised"). Mi vidas nenian problemon se homoj diras, ke religia geedziĝo devas esti konservita por malsamseksaj paroj, ĝis tiam kiam tiuj homoj ne admonos bruligadon, batadon aŭ senigadon de samseksemuloj je iliaj rajtoj.

Ankaŭ miaopinie eklezio tute rajtas insisti pri tradicia senco de la religia geedziĝo (se ĝi deziras fari tion tio miaopinie estas rajto de religia aŭtoritato). Ĉiuokaze mi opinias, ke la respondo de Miss-Kalifornio estis honesta kaj konvena.

3 commentaires:

Anonyme a dit...

Bone, jes, gxi estas sxia opinio, tute respetebla. En mia opinio, la problemo estas kiam la plejparto d ela homoj pensas same kiel sxi. Cxuij devas havi samaj rajtoj.
Kompreneble mi ne parolas pri religia geedzigxo. Cxi tio esta alia temo.

::júbilo::haku:: a dit...

ne gravas kion multaj homoj pensas... plejmulto pensas ke estas malbona fumi, kaj kiuj faras tion faras tion..

kion gravas estas leĝoj... tio gravas

becxjo a dit...

Anonyme skribis…
Cxiuj devas havi samajn rajtojn.
Miaopinie nur suficxas, ke socio respektu bazajn rajtojn homajn de cxiuj (ankau samseksemuloj).