8 avr. 2009

Alian muzikaĵon mi nun serĉas

Mi estas jam uzinta tiun ĉi blogon por peti informojn rilate muzikaĵon kiun mi memoris de la infanaĝo sed ne konis ĝin. Denove vagado sur la interreto portis min al dolĉa infanaĝo kaj alfrontiĝo al muzikaĵo vekis nostalgiajn sentojn en mi. Tial mi decidis iun pluan fojon peti helpon de legantoj de mia blogo por trovi muzikaĵon.

Ĉi-foje tamen mi konas kion mi serĉas, sed ne sukcesis trovi ĝin. Kiam mi estis knabeto, en Irano spektiĝis porinfana animacio kiu nomiĝis "rakontoj de floroj" (en. Flower stories - ĝi estis parto de la tv-programo pinglorado - en. Pinwheel). Ĝi estis kreita de brita animaciisto Kate Canning kaj post iom da tempo anstataŭiĝis per iu similforma animacio Ĝejmz la kato (en. James the cat).

La unua de tiuj du animacioj (rakontoj de floroj) komenciĝis kun tre bela gitar-muzikaĵo. Lastatempe mi trovis, ke iranano estas reludinta tiun muzikaĵon kaj metinta ĝin sur Jutubo (ĉi-tie). Mi serĉas la originalan muzikaĵon. Ĉu oni konas ĝin kaj scias, ke kiel mi povas trovi ĝin sur la interreto?

Ĉi-tie sur Amazon estas VHS-filmo kiu enhavas partojn de la rakontoj de floroj, ankaŭ informoj pri ĝi germanlingve estas ĉi-tie. Tiu animacio konsistigas parton de la plej belaj memoraĵoj de mia infanaĝo.

Aucun commentaire: