13 avr. 2009

Bela voĉo de Susan Boyle

La 47-jara sinjorino kiun multaj el la publiko opinias ne alloga (diru seksalloga laŭ la konvencioj de la moderna socio), loĝinta en malgranda vilaĝo en Skotio (Britujo) stuporigis juĝistojn de programo kiu serĉas talentulojn por spektakloj. Kiam Susan Boyle [pr. Suzan Bojl] venis antaŭ la publiko por iom pliposte kanti, neniu atendis, ke io grava okazos. Sed kiam ŝi komencis kanti la kanton "Mi revis" (en. I dreamed a dream) el la muzika teatraĵo "la mizeruloj" ĉiuj estis stuporitaj. Nun ŝia kantado sur Jutubo estas unu el la plej viditaj filmetoj. Sen ia ajn dubo Susan Boyle havas tre belan voĉon. Rigardu kiel ŝi neatendite stuporigas la publikon. La evento memorigis al mi la rakonton de "la malbela anaseto" verkita de Hans Christian Andersen. Tiel ŝajnas, ke iu anglalingva proverbo diras "don't judge a book from its cover" [ne prijuĝu libron per ĝia kovrilo]. Kvankam mi opinias, ke ĉiu homo, precipe s-ino Boyle, havas propran belecon nur oni devas malkovri ĝin.

P.S: Nun s-ino Boyle havas propran paĝon sur Vikipedio.

4 commentaires:

Manuel a dit...

Nu, mi ne konsentas pri la malbeleco de S-ino Boyle.

Ŝi ja aspektas malbela, sed pli multe pro propra malzorgo ol pro iu esenca malbeleco ŝia.

Ekzemple, rigardu la abomenindajn ŝuojn kiujn ŝi portas...

becxjo a dit...

Kiam mi skribis pri s-ino Boyle (la 13-a de aprilo) sxia kanto estis vizitita kelkmiloj da fojoj. Hodiau post nur kvin-ses tagoj pli ol 11 milionoj da fojoj gxi estas vizititaj (mi mem kelkcent-foje).

Io en sxia rakonto allogas homojn. Mi ne scias, ke kio gxi estas...

Tonyo a dit...

Mi lernis iom malfidi la "purecon" de la televidaj spektakloj. Ne estus strange ke estas iomete da antaŭa reĝisorado, kaj ke la respondeculoj de la programo antaŭvidis la rezulton.

Mi bedaŭras la cinikecon, sed la televido estas industrio tiel matura ke mi dubas ke ili lasis ion por la hazardo.

becxjo a dit...

Tonyo kontraue al vi, mi ne intencas batali kontrau cxiu kiu venas de la establata potenco (au populara kulturo au televida industrio). Mi simple gxuas magiajn momentojn de la vivo. Pardonu min por ne esti revoluciano.