12 avr. 2009

Esperantista renkontiĝo en Toronto

Ĉiujare dum la longa semajnfina ferio kiu okazas ĉirkaŭ Viktoria-Tago en Kanado, okazas Mez-Kanada Renkontiĝo (MeKaRo). La renkontiĝon ĉefe partoprenas esperantistoj en la du mezaj provincoj de Kanado (Ontario kaj Kebekio), sed ankaŭ venas esperantistoj el najbaraj regionoj en Usono. Post mia alveno al Kanado la 4-a Mekaro okazis en Otavo sed bedaŭrinde mi ne kapablis partopreni ĝin. Du jaroj antaŭ la 5-a Mekaro okazis en Montrealo pri kiu mi estas jam skribinta ĉi-tie. Pasintjare Mekaro ne okazis ĉar en Kanado estis TutAmerika Kongreso Esperantista (TAKE-7) kiu okazis en Montrealo. Ĉi-jare la 6-a Mekaro okazos en Toronto. Sendube tio estas oportuna okazo por viziti tiun ĉi interesan urbon sub esperantlingva etoso. La renkontiĝo okazos de la 16-a ĝis 18-a de majo 2009. Se vi estas proksima al Toronto kaj havas nenion alian por fari dum tiuj tagoj, mi rekomendas, ke vi venu kaj vizitu nin en Toronto.

Aucun commentaire: