16 avr. 2009

Kio estas signifo de tiu marko?

Hodiaŭ kiam mi venis al la laboro, aŭtomobilo el la germana marko Audi, haltis apud nia tramo. Tio kaŭzis, ke mi pensu, ĉu la nomo Audi havas signifon? Tio estis ĉar en la angla lingvo "Audio" estas aŭdebla parto de iu signalo.

Veninte al la laboro mi rigardis Vikipedion. Kontraŭe al mia espero, ĝi estas mallongigo "Auto Union Deutschland Ingolstadt". La vortoj Union [unuiĝo], auto [aŭtomobilo], Deutschland [Germanio] estas konataj por mi. Kion signifas "Ingolstadt?

4 commentaires:

::júbilo::haku:: a dit...

laŭ mia kono estas urbo... kie la firmao ekestis...

becxjo a dit...

Dankon ::júbilo::haku::? Cxu vi ne povas skribi vian nomon en pli facila formo? Kio estas tiuj :: ???

Anonyme a dit...

Mi aŭdis, ke la markonomo "Audi" estas latina traduko de la familia nomo de la fondinto de la firmao: Horch. Laŭdire tio estis ankaŭ lia alnomo en la lernejo.

zooplah a dit...

La lasta komento estas plejparte ĝusta. La famlinomo estas Hören, kiu la germanalingva vorto por aŭdi. Tial oni nomis la markon laŭ la latina vorto (kiu similas al la Esperanta).