3 avr. 2009

Kongrueco inter nekongruaj

Ĉiu kiu malamikas kun mia malamiko tiu estas mia amiko.

Mi ne kapablas kompreni la supran arguemnton sed tiel ŝajnas, ke la nord-korea Kim Jung-il, la irana Mahmud Ahmadineĵad kaj la venezuela Hugo Chavez kredas tion. Tiel ekzemple kvankam en la islama respubliko en Irano ĉiu inklino al maldekstraj ideologioj (komunismo, socialismo, k.s.) estas severe punata (kaj multaj homoj por favori tiajn ideologiojn ekzekutiĝis post la establiĝo de la islama respubliko) tamen iranaj misil-spertuloj iras al Nord-Koreio kaj helpas tiun landon por lanĉi sian misilon.

Eĉ se filino de la famkonata argentina revoluciinto Che Guevara protestas komparon de sia patro kun martiroj de la islama respubliko kaj asertas, ke "la islamaj revolucioj ne povas kunmiksiĝi kun la socialistaj revolucioj", sed Kim Jung-il kaj Hugo Chavez ankoraŭ tutkore pretas helpi la islaman respublikon en Irano.

Tio ĉio okazas ĉar la supraj regantoj kredas tiun aserton, ke "malamiko de mia malamiko estas mia amiko". Nur mi ne komprenis kial la irana Ahmadineĵad devas bonvenigi la venezuelan Chavez ne en lia propra lingvo (hispana) sed en la angla kiu estas lingvo de Granda Satano (t.e. Usono - Welcome en la supra foto)!

Ĉu vi sciis, ke la islamista grupo Hezbolaho vigle aktivas en Latin-Ameriko?

La foto estas de ĉi-tie kaj la karikaturo de ĉi-tie.

2 commentaires:

::júbilo::haku:: a dit...

mi supozas ke se Usono no estos tia granda reganto.. ili ne bezonos esti amikoj...

becxjo a dit...

Vi eraras cxar ili estas malamikoj de cxiuj liberaj homoj ne nur Usono. Malamikeco kun Usono nur estas preteksto por sufoki siajn proprajn logxantojn.