26 avr. 2009

Mortiga epidemio

Dum lastaj tagoj oni pli kaj pli aŭdas pri epidemio de porkodevena gripo kiu bedaŭrinde estas jam kaŭzinta morton de kelkdeko da homoj en Meksikio. Hodiaŭ Usono kaj Kanado ankaŭ konfirmis infektiĝon de siaj loĝantoj per tiu formo de gripo, kvankam tiel ŝajnas, ke en tiuj du landoj la infekto (ĝis nun) ne estas severa kaj ne estas vivominacanta.

Kvankam la evento estas bedaŭrinda tamen ankoraŭ eblas lerni ion novan. Ekzemple mi ne sciis, ke la tutmonda organizaĵo por sanzorgo (en. World Health Organization - WHO) konsideras 6 nivelojn por indiki severecon de epidemioj. Pri la lastatempa porkodevena gripo nun ni estas en la fazo 3.

Ankaŭ en Esperanto ni uzas la vorton epidemio. En la angla lingvo ekzistas tri diversaj vortoj kiuj aludas al tri malsamaj okazaĵoj;
Endemic: estas okazo de malsano kiu regule kaj ne tiom severe okazas en limigita regiono de la mondo (kiel malario kiu estas ĉefe limigita al Afriko).
Epidemic: Kiu estas disvatigita malsano.
Pandemic: Kiam epidemio disvastiĝas al multaj partoj de la mondo oni nomas ĝin pandemic.

Por mi estos interesa scii, ke kiel kontraŭuloj de la teorio de evoluo volas priklarigi aperon de novaj virusoj de gripo!

Aucun commentaire: