27 avr. 2009

Nova scienca revuo en Esperanto

Kiel mi antaŭe estas skribinta (tie kaj ĉi-tie), mi opinias, ke kompare al aliaj kampoj de la homaraj agagoj, scienca literaturo en Esperanto estas kruele magra. Longtempe klopodoj en ĉi tereno estis koncentritaj ĉirkaŭ surpapera revuo de la Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE) kiu nomiĝis Scienca Revuo. Sur la interreto tiuj klopodoj ĉefe okazis en formo de artikoloj en STEB (kies formon mi ne ŝatas) kaj instrumaterialoj de la Akademio Internacia por Sciencoj (AIS-Sanmarino).

Lastatempe aperis la unua eldono de la interreta revuo Teleskopo kiu povas esti signo de nova komenco por verki altnivelajn sciencaj artikolojn en Esperanto. Kompreneble tio estas nur komenco kaj ni devas vidi, ke kio okazos estontece. Mi mem estas ege entuziasma por kontribui skribaĵojn en ĝi. Ni vidos, se mia laborokupo permesos min.

1 commentaire:

Anonyme a dit...

Nur nun mi ektrovis tiun informon. Ja mi shatus ke "Teleskopo" sukcesos!

Amike,

Enriko