19 avr. 2009

Vera kaj fikcia

Min interesas efikoj de medioj sur percepto de la publiko rilate sciencon. Min interesas kiel filmoj, literaturaĵoj kaj aliaj kulturaj kreaĵoj povas influi entuziasmon de la publiko aŭ ĉe socio krei miskomprenojn pri sciencaj temoj. Kiam mi parolas pri la publiko, tiu publiko povas ankaŭ inkludi fakulojn de diversaj branĉoj de la scienco. Iam mi legis skribaĵojn de komputilisto kiu ne sciante la plej bazajn konceptojn de la biologio argumentis kontraŭ teorio de la biologia evoluo. Unu el niaj kolegoj kvankam bone konas la medicinan fizikon, sed ne povas akcepti rolon de la homara agado sur klimatoŝanĝo.

La fikciaj filmoj, tv-serioj kaj rakontoj povas grave influi niajn perceptojn rilate potencojn kaj nekapablecojn de la scienco. Se iam kelkaj el ili kaŭzas miskomprenon pri la menciitaj temoj, tiam la socio povas agi malutile kaj noce. Tio precipe pli severe okazas kiam okazaĵoj de la filmo ne rekoniĝas malsimilaj de la realo. Ekzemple kiam mi rigardas la tv-seriojn franĝo, Stargate SG-1, Dosieroj iks k.s. mi scias, ke ili klare estas fikciaj. Sed precipe pri detektivaj kaj prikrimaj tv-serioj tia rekonado ne ĉiam facile eblas.

Interesa ekzemplo de tia miskompreno kaj konfuzo estas la tv-serio CSI (en. Crime Scene Investigation). Ĝi estas populara tv-serio kiu temas pri laboro de tiu branĉo de la polico kiu per sciencaj metodoj enketas materiajn indikojn de krimoj kaj deliktoj kaj helpas policon por trovi krimulojn (iam tio estas laboro de iu branĉo de polico kaj iam polico uzas servojn de sciencaj laboratorioj kiuj ne estas parto de ĝi). Kvankam la produktantoj de la tv-serio uzas konsilojn de veraj krimo-enketistoj, sed por plividebligi iliajn metodojn sur la televidilo ili devas ŝanĝi multajn detalojn de tiuj metodoj. Tiel la tv-serio kreas miskomprenon rilate veran laboron de polico kaj krimo-enketistoj.

Du tagoj antaŭ mi spektis la dokumentan filmon kiu montris diferencojn inter la tv-serio kaj la vera laboro de polico (ĝia angla titolo estis; THS Investigates: The Real Life CSI). En tiu filmo oni insistis, ke ekzemple ne ĉiam eblas trovi fingro-spurojn, DNA-o ne estas centprocenta indiko. Oni devas regule averti la publikon pri supraj faktoj. Precipe en jursistemoj kie ĵurio el la publiko decidas pri sorto de akuzitoj.

Ekzemploj pri efiko de la tv-serio CSI (en. CSI effect) estas pluraj; ekzemple en la menciita dokumenta filmo viktimo protestis al polico, ke ili ne korekte faras sian laboron ĉar en la tv-serio CSI oni aliel faras enketon! Aŭ ekzemple kiam ĵurio tro apogas sur valoro de DNA-o por konkludi kulpon de la akuzitoj.

Antaŭ nelonge en Ontario perdiĝis knabineto 8-jara. Post enketo polico trovis videon de sekureca kamerao kiu montris, ke la knabineto eliris el sia lernejo kune kun nerekonebla virino. Du-tri foje mi aŭdis, ke la ĵurnalistoj demandis, ke ĉu oni ne povas plirekonebligi vizaĝon de tiu virino sur la video kaj ĉiufoje specialistoj devis averti, ke la tv-serio CSI estas iugrade fikcia kaj kun aktuala teknologio kiun polico havas ne eblas fari tion.

Unu el la Plej interesaj el tiuj fikciaĵoj kiujn oni montras en la tv-serio kaj nur povas okazi en filmoj estas tri-dimensia holografia virtuala nekropsio. Ho! Mi ege ŝatas ĝin. Ĝi estas tre bona!

3 commentaires:

Anonyme a dit...

"DNA-o ne estas centprocenta indiko". Kion vi celas per tio? Fakte oni povas esti preskaŭ certa, ke DNA de difinita persono troviĝis en difinita loko. Bedaŭrinde, ĉiuj homoj konstante perdas haŭton kaj harojn, kaj la vento povas porti tiujn haŭton kaj harojn al ajna loko, do la fakto, ke DNA de difinita persono troviĝis en difinita loko pruvas nenion. Cetere, eĉ stulta krimulo kapablas meti DNA-on de alia homo en la lokon de krimo. Jam de jardekoj la junuloj, kiuj ŝtelas aŭtojn, plenigas la cindrujon per cigaredstumpojn, kiujn ili prenis de atendejo en stacidomo aŭ simila loko. Ne pensu, ke ili ne kovras la krimejon per polvo el publika transportilo, kiu konsistas grandparte el haŭto de hazardaj pasaĝeroj. Krimuloj ĝenerale estas stultaj, sed policanoj kaj ĵurianoj ofte estas eĉ pli stultaj.

becxjo a dit...

Aliflanke se vi ne suspektas personon kiel krimfarinto trovi similecojn inter DNA-o trovita sur loko de krimo kun DNA-o en datenbazo (en tiuj okazoj tie estas cxiam parta simileco inter du DNA-oj) pruvas nenion.

Tonyo a dit...

Tiu influo de la televido ja okazas multfoje. Ekzemple, mi legis ke juĝistoj en Hispanio plendas ke homoj kondutas en juĝejo en la maniero kiel ili vidas en la usonaj filnoj, senkonsidere ke la juĝaj proceduroj estas malsamaj en ambaŭ landoj.

Eĉ pli frape, ŝajnas ke nuntempaj italiaj mafiuloj kondutas laŭ la modelo de la mafiuloj de la usonaj filmoj. Ŝajne, ili ekuzis la vorton "baptopatro", post la filmo de Coppola.

Mi aldonu ke pri io simila temis mia komento en antaŭa teksto, kiam vi skribis pri Susan Boyle. Ne estas ke mi kontraŭas ŝian aperon, kiun ankaŭ mi trovis iom emociiga, sed ke mi senvole filtras la bildojn, konsiderante ke en televido ĉio enhavas fikcion. Eĉ la "reality shows".