22 mai 2009

Decido

Legantoj de mia blogo facile konsentos, ke mi ne estas ege morala persono. Ĉiuokaze kvankam mi ne refutas komplikecon de la afero, tamen mi opinias, ke oni ne devas fari abortigon leĝe krima. Mi ankaŭ kredas al rekonado de homaj rajtoj por samseksemuloj same kiel aliseksemuloj. Ankaŭ mi ĝuas erotaĵojn (eĉ pornografiaĵojn). Tiel en sia konservativa senco mi ne konsideras min mem morala.

Malgraŭ tio ĉio kaj kvankam mi ne povas taksi ĝin morala decido tamen mi finfine decidis, ke mi ne iros kaj ne spektos la novan kinfilmon 'Terminator Salvation'. Mi scias ke multaj aliaj aktoroj estas farintaj multe pli malbonajn agojn. Ankaŭ mi scias, ke mia decido havas nenian ajnan efikon sur la entuta spektiĝo de la filmo per la publiko. Tamen ĉar mi estas aŭdinta tiujn naŭzajn insultojn de la ĉefrolludinto de la filmo Terminator, Christian Bale [kaj lia ege malbona traktado de alia persono], mi plu ne kapablos elspezi monon kaj ĝui tiun filmon. Mi preferas atendi kaj spekti ĝin televide. Ĉi-somere estas multaj aliaj bonaj filmoj kiujn mi povas spekti kineje [star trek, transformer, ktp].

1 commentaire:

Tonyo a dit...

Mi ne juĝas vian moralecon surbaze (nur) de via rilato al seksaj aferoj. Tiu ja estas la katolika vidpunkto, kaj mi supozas ke ankaŭ tiu de aliaj religioj, sed miaopinie tiu estas nur malgranda parto de la moraleco.

Krome, ni notu la pure kinan aspekton: kiel povas esti interesa kvara parto de "Terminator"? La decido fari ĝin ja estas malmorala ago en si mem :)