1 mai 2009

Eksmoda

Anataŭ nelonge komputilo per kiu mi laboras en la universitato malrapidiĝis. Mi ne trovis infektiĝon per virusoj aŭ alia problemo en ĝi. Tial mi forviŝis ĉiujn datenojn sur la durdisko kaj instalis programojn sur ĝi dekomence. Antaŭe por skribi miajn proprajn programojn mi uzis la mikrosoftan kodotradukilon "Visual C++ 6.0" (kaj pli lastatempe "Visual Studio 2003"). Ĉi-foje mi decidis provi pli novan kodotradukilon kaj instali "Visual Studio 2008 Express Edition".

Ĉu iu el vi estas jam laborinta kun tiu kodotradukilo? Ĝi ŝajnis ege nekutima al mi. Mi kreis ekzemplan projekton en la kodotradukilo kaj rigardis ĝian kodon. Tie ne estis kutimaj "#include" sed "pragma" kaj "namespace". Ankaŭ ne plu videblis MFC klasoj. Tiel ŝajnas, ke la nova kodotradukilo estas pli influita de .NET ol ANSI C. Kio estas tiel nomata "Managed C++"?

Ĉiuokaze ĉar mi bezonis rapide modifi kelkajn programojn kiujn mi estis antaŭe skribinta, finfine mi malinstalis tiun kodotradukilon kaj instalis "Visual Studio 2003". Nun ĉio iras glate sed mi sentas min pli maljuna kaj miajn konojn jam kadukaj! Ve!

Aucun commentaire: