4 mai 2009

En esperantujo

  • Dum iom da tempo mi ne plu kapablas aliri al la retejo startu.net. Ĉu tiu retejo ne plu funkcias? Mi precipe uzis ĝin por tra ĝi atingi interŝanĝojn sur la dissendolisto soc.culture.esperanto.
  • Mi ne komprenas, kial kelkaj protestas kontraŭ tiu ĉi novaĵo en Libera Folio. Se armilvendisto estas esperantisto tio ne estas (en si mem) negativa novaĵo por Esperanto kaj esperantistoj. Tio nur pli montras, ke Esperanto estas lingvo simila al ĉiuj aliaj lingvoj. Imagu se angloparolantoj postulus, ke oni ne informu aliajn pri tiu fakto ke Lecter Hannibal estas anglalingvano! Esperantistoj devas esti pretaj ĉar iam ili eĉ povos trovi krimulojn kiuj scipovas aŭ estas lernintaj Esperanton (aŭ iun esperantiston kiu estos farinta krimon). Kial ne? Esperanto estas nur lingvo.

4 commentaires:

Tonyo a dit...

Ankaŭ mi uzas "startu". Fakte, ĝi estas la komenca paĝo en mia retumilo. Bedaŭrinde mi neniam sciis kiu estis ĝia kreanto. Jam antaŭ iom da tempo ĝi en funkciis portempe. Ni esperu ke ĝi revenos.

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit...

Laŭ "Whois" (ekzemple:
http://whois.domaintools.com/startu.net), la administranto de STARTU.NET estas Jordi Haarman, de Nederlando, (j.haarman@synantics.com). Per alia serĉo pri li, mi trovis ankaŭ retadreson haarman@gmail.com.

::júbilo::haku:: a dit...

mi uzas RSS-legilon por S.C.E.

zooplah a dit...

Se via ISP ne permesis, ke vi senpere aliru novaĵgrupojn, vi povas uzi la servon Google Groups.

Nu, Libera Folio havas historion de kontraŭesperantoeco. Mi konsentas, ke la fakto ke malbonulo estas esperantisto ne estas grava. Eble pli bonaj ekzemploj ol fikciaj estus:
* Timothy McVeigh - respondeculo de la bombado en Oklamoho en la 1990-jaroj; anglalingvano
* Josef Stalin - faŝisma diktatoro; ruslingvano
* Adolph Hitler - diktatoro, genocidisto, rasisto, k.t.p.; parolis la germanan