Gratulon al niaj norvegaj amikoj. Ilia kantisto, Alexander Rybak (naskita en Belorusio) gajnis la kanto-konkurson Eurovision 2009. Mi rigardis lian kantadon kaj devas diri, ke miaopinie li plene meritis tiun atingon.
(kiel kutime ĉi-jare ankaŭ la plejparto de kantoj estis anglalingvaj)
P.S 1: Hodiaŭ la 17-a de majo ankaŭ estas la nacia tago de Norvegio (ankaŭ pro tio gratulon).
P.S 2: Nun kiam ni estas ĝuantaj arton de skandinavoj ĉar ili ege bone kantas anglalingvajn kantojn mi ŝatas ankaŭ prezenti tiun 10-jaraĝan svedan knabinon kiu bele kantas kaj nomiĝas Zara Larsson. Aŭskultu ŝin!
1 reagoj:
Belege...
Venkigis Norvegujon belorusa kantisto anglalingve...
Mi konfuziĝas kaj ne plu komprenas tion kio signifas "esti [naci]-ano".
Enregistrer un commentaire