10 mai 2009

Fiaskita prezento

Hieraŭ la 9-a de majo en Ontario okazis la programo "Science Rendezvous" kiu celas kontaigi kaj interesigi la publikon pri sciencaj esploroj. Kiel oni povas en plano de la programo vidi, la universitato Ryerson ankaŭ kontribuis en tiu programo. Ofte aliaj profesoroj, universitataj studentoj aŭ esploristoj en firmaoj vizitas laboratorion en kiu mi laboras. Ĉi-foje tamen la publiko konsistis ĉefe el nefakulaj familioj kaj junaj studentoj de bazlernejoj. Bedaŭrinde ĉar oni antaŭe ne avertis min pri tiu fakto kaj mi ankaŭ ne sciis kion atendi, tial mia prezento estis parola kaj ege tediga.

Mi bedaŭras tion ĉar eble mi povus pretigi ion pli allogan por nefakula publiko. Fakte interferometria aparato per kiu mi laboras povas (kun iomete da modifado) detekti trapason de subteraj trajnoj tra stacio kiu estas proksima al la universitato (en placo Dundas). Ĝi eĉ povas detekti vibradon de aero kiam oni plaŭdas. Kompreneble se mi volus montri tion ĉio, mi devus zorgi ĉar la aparato uzas laserojn kaj laŭleĝe kiam oni ŝaltas ĝin tie devas esti sekurigaj rimedoj.

Ĉiuokaze mi konsideras mian hieraŭan prezenton fiaskita. Verdire estas ege malfacila esti bona instruisto de la scienco kiel Carl Sagan kaj Richard Feynman. Nun mi ege pli admiras ilin.

Aucun commentaire: