19 mai 2009

Islam-arabaj superherooj

Malgraŭ ĉiuj malsamecoj, anoj de diversaj kulturoj havas similecojn pri kiuj oni ofte ne pensas. Tiuj similecoj, laŭ mia opinio, originas el naturo de homoj kaj tiu komuna psika kvalitaro kiu konduktas ĉiujn el ni. Tial ne estas surpriza vidi, ke kvankam kulturoj ofte batals inter si, tamen en iliaj tre diversaj produktoj eblas trovi similecojn. Ĉiuokaze iam nur unu solvo (kaj ne plu) ekzistas por iuj problemoj.

Kiam oni rigardas mezopotamiajn ziguratojn apud mezamerikaj ŝtupopiramidoj tie estas du eblecoj por priklarigi similecojn de tiuj du tipoj da konstruaĵoj kiuj estas konstruitaj per la virtuale du tute apartaj antikvaj kulturoj; aŭ akcepti ideon de homoj kiel Eric Von Däniken, kiu opiniis eksterateraj civilizacioj estas originoj de tiaj monumentoj. Aliflanke ankaŭ eblas argumenti, ke ĉiuj homoj deziras alproksimiĝon al la ĉielo kaj supreniri. Pro tia komuna psika trajto de ĉiuj homoj la antikvaj civilizacioj konstruis tiujn montosimilajn monumentojn.

Ĉu oni ne miras, ke kial formo de aŭtomobiloj ĉiutage pli kaj pli iĝas similaj? Tio ne estas pro iu malica komploto fare de aŭtomobilfirmaoj. Kiam inĝenieroj provas plibonigi funkciadon de aŭtomobiloj kaj tial studas iliajn formojn en ventotuneloj, aerodinamikaj leĝoj diktas similajn rezultojn.

Ne gravas en kiu kulturo oni laboras. Kiam tie estas celo kaj provo estas atingi ĝin persisteme, ne eblas trovi plurajn malsamajn rezultojn. Tial kiam artisto kreskita en islam-araba kulturo provas elpensi fikciajn superheroojn por infanoj, ili ne estos ege malsamaj de tiuj superherooj kiujn okcidentanoj estas jam kreintaj. Tial oni ne atendu egan malsamecon inter superherooj de la bildstria serio "la 99" kaj plibone konata superheroo de la usonaj rakontoj.

Ĝis nun la mondo de la bildstriaj superherooj estis ĉefe sub influo de usonaj bildstriaj rakontoj (ekz. produktoj de la eldonejo Marvel) kaj japanaj mangaoj. Nun almenaŭ tie estas ankaŭ provo por prezenti islam-araban version de tiuj superherooj. La serio 99 estas kreita de kuvajta Naif al-Mutava kiu estas fondinta eldonfirmao Teŝkil komunika grupo. La numero 99 estas aludo al islama kredo pri 99 kvalitoj de Dio. Ĉiun el tiuj kvalitoj aperas ĉe unu el superherooj de la serio. Malgraŭ ĝia islama temo, oni ne atendu, ke tiuj superherooj preĝu, kriu la nomo Allaho aŭ aliel montru religian propagandaĵojn. Eĉ el inter 40 inaj personaĵoj de la rakonto nur unu "Batina" havas hiĝabon kaj la aliaj estas nur iomete pli ol okcidentaj superheroinoj vestitaj. S-ro Mutava mem diras "mi ne atendas, ke islamistoj aprezu ĝin ankaŭ mi ne atendas, ke ultraliberaluloj [sekularuloj] aprezu ĝin".

Artikolo pri la serio en la revuo The Guardian.

1 commentaire:

::júbilo::haku:: a dit...

Piramido estas strukturo kiu estas konstruita facile, kaj ne bezonas, ekzemple, tre bonaj 'gluaĵo' inter la brikoj.. tial ĉi, estas efika..

novaj aŭtoj.. estas ankaŭ efika...