11 mai 2009

Kion montras kvantuma fiziko?

Ĉu kvantuma fiziko montras, ke reala fenomeno estiĝas/ŝanĝiĝas pro observo [1],[2]? Ĉu tiu kvantuma realo bezonas ekziston kaj intervenon de iu memkonscia observanto? Ĉu ĉi-tie memkonscienco estas necesa aŭ nur observanto (eĉ se ne memkonscia) sufiĉas? Kaj kio estas la ago observi? Ankaŭ ĉu la universo ekzistis antaŭ tiu tempo kiam la evoluo kaŭzis aperon de memkonsciaj observantoj [ni ofte pensas, ke homoj estas la nuraj memkonsciaj estuloj sed iuj animaloj ankaŭ montras signojn de memkonscieco, kvankam ne tiom ellaborita kiel la homa memkonscieco]? Ĉu fiŝo estas malpli reala por urso ĉar ĝi ne estas memkonscia observanto kaj ne kapablas interveni/krei kvantuman realon?

Respondon de tiuj demandoj mi ne scias. Al mi tiel ŝajnas, ke tio ĉefe dependas de filozofia vidangulo kiun oni elektas por respondi al la demandoj. Ĉu Monismaj vidpunktoj;

Materialismo: nur materio estas fundamenta kaj ĝi kreas menson.
Idealismo: nur menso estas fundamenta kaj ĝi kreas materian realon (nenio ekzistas ekster menso).

Ĉu dualismaj aŭ pluralismaj vidpunktoj;

Ĉioanimismo (en. Panpsychism): materio entenas menson.
dualismo: materio kaj menso ambaŭ estas fundamentaj sed ankaŭ distingeble apartaj.

Aŭ pli komplikaj vidanguloj kiel dualismo en kiu materio kaj menso implice interagas aŭ profunda monismo en kiu ili (menso kaj materio) ambaŭ estas formitaj el io pli fundamenta ol ili mem.

[1] Quantum physics says goodbye to reality.
[2] Physicists bid farewell to reality?

Aucun commentaire: