5 mai 2009

Malĝusta informo pri Kanado

Mi opinias, ke oni devas loĝi almenaŭ dum unu jaro (ne turistumi) en iu lando por iomete kompreni, ke kio okazas en tiu lando. Nun post pli ol tri jaroj da loĝado en Kanado mi iomete scias pri aferoj ĉi-tie. Min ankaŭ interesas preceptoj de usonanoj kaj la usonaj amaskomunikiloj rilate Kanadon. Kiam ili ŝercas pri pacoamantaj kanadanoj (en. peace lover canadians) kaj kanadaj policanoj kiu devas senmove stari kaj ne reagi kaj aliaj aferoj.

Tipo de tiaj ŝercoj en la tv-programoj kiel tiu de John Stewart estas interesaj (ekzemple kiam s-ro Obama venis al Kanado). Plejofte Kredo al tiaj stereotipoj pri Kanado per ordinaraj usonanoj ne kaŭzas problemojn. Sed iam ili estas pli seriozaj; ekzemple tiu mito kiu asertas kelkaj el teroristoj kiuj atakis al Usono en la 11-a de septembro 2001 venis el Kanado al Usono! Bedaŭrinde tiun malĝustan informon nur ne diras ordinaraj usonanoj sed senatano John McCain kaj sekretariino de la usona enlanda sekureco Janet Napolitano ripetas saman malĝustaĵon (scii pri aferoj de la usonaj landlimoj estas ŝia tasko mi supozas)!

Mi demandas min, ke ĉu tiaj nescioj pri aferoj rilataj al kampo de sia respondeco ne estas problema en Usono?

2 commentaires:

Anonyme a dit...

Saluton, Becxjo!

Mi jxus legis jenan novajxon en hispana jxurnalo (kaj nenie alie). Cxu vi scias ion pri gxi?

http://www.elmundo.es/elmundo/2009/05/05/internacional/1241524922.html

SxTONUMITA VIRO EN IRANO POST KONCEDI KE LI ADULTIS

Viron oni sxtonumis en Irano post koncedi ke li adultis. Tiel kreskas gxis kvin la nombro de homoj ekzekutitaj tiumaniere en la lastaj du jaroj en tiu Azia lando.

La kondamnito, agxanta 30 jarojn, laboris por provinca oficejo de la Ministrejo pri Komerco kaj logxis en Parsabad Moghan, vilagxo proksima al Azerbajgxano.

La jugxa proparolanto Alireza Jamshidi konfirmis ke la viron oni sxtonumis kaj ke la virino kun kiu li estis en rilato savis sin de la kondamno, pro sia bedauxro. "Tio kion vi diris pri la sxtonumo estas gxusta. Tamen, la virino pentis... En la okazoj kiam la kondamnon oni ne plenumas, tiam estas pento de la implikita homo."

Laux la Kriminala Kodo de Irano, la viroj kondamnitaj pro adulto estu enterigitaj gxis la talio kaj la virinoj gxis siaj mamoj, antaux ol sxtonumo. [*] Ankaux, la sxtonoj uzataj ne estu tiel grandaj ke ili mortigus tuj la homon.

Tiu viro ne estos la sola ulo ekzekutita. Morgaux supreniros la esxafodon du junuloj kondamnitaj pro deliktoj faritaj kiam ili estis neplenagxaj.

Unu agxas 18 jarojn kaj koncedis esti ponardinta alian knabon dum kverelo antaux du jaroj. La alian oni kondamnis pro samspeca hommortigo kiam li agxis 17 jarojn.

La Islaman Respublikon malmilde riprocxis la Euxropa Unio, la Hom-Rajtaj grupoj kaj la Unuigxintaj Regnoj pro sxtonumi deliktulojn. Efektive, ekzistas multaj oficialaj rekomendoj Iranaj por ke tiu kutimo ne okazu.




[*] Mi legis antauxe aliloke ke estu inverse: virinoj gxis la talio, kaj viroj (pli fortaj, plej ofte) gxis la brusto. (E-iginto)

becxjo a dit...

Povas esti. Mi ne scias.