27 mai 2009

Politikistoj ankaŭ alfrontiĝas al lingvaj problemoj

Oni multe parolas pri lingvaj problemoj en multlingvaj socioj, precipe rilate al labortrovado, profesia progreso, k.t.p. Sed ofte oni konsideras ilin kiel problemoj de ordinaraj homoj kaj ne tiuj de altrangaj politikistoj. Ĉiuokaze oni supozas, ke politikistoj aŭ pro sia alta eduko ne alfrontiĝas al tiaj problemoj aŭ kiam ili alfrontiĝas al tiaj problemoj pro sia potenco kaj riĉeco pli facile povas solvi ilin.

Fakte mi ne sciis pri lingvaj problemoj de politikistoj ĝis mi venis en Kanado. Kiel la kara leganto scias, en Kanado ekzistas du oficialaj lingvoj (la angla kaj la franca). Ĉiu loĝanto de Kanado povas atendi ricevon de ŝtataj servoj en unu el aŭ ambaŭ tiuj du lingvoj. Malgraŭ tio ĉio, kanadanoj ne estas du lingvaj tiel kiel oni povas imagi. Tie estas multaj kanadanoj kiuj ĉefe scipovas la anglan sed ne kapablas uzi la francan lingvon. Ankaŭ estas multaj kanadanoj kiuj flue parolas la francan sed ne sufiĉe regas la anglan. Tio ofte ne kaŭzas problemon ĝis tiam kiam la menciitaj homoj ne iras al la teritorio de la alia grupo por tie longtempe loĝi (aŭ lernas la lingvon de la alia grupo okaze de translokiĝo).

Por kanadaj politikistoj tamen sufiĉe scipovi la ambaŭ oficialajn lingvojn de la lando estas ege necesa. Dum la lastatempaj balotokampanjoj nesufiĉa regado de la angla lingvo konsideriĝis kiel unu el problemoj de la eks-estro de la liberala partio, s-ro Stéphane Dion. Same estro de la verda partio, s-ino Elizabeth May, havas problemon kun la franca lingvo. Tiaj problemoj faras la menciitajn partiestrojn malpli kapablaj.

Malgraŭ tio ĉio tiel ŝajnas, ke lingvaj problemoj de politikistoj kaj la socio en Kanado estas nenio kompare al lingvaj problemoj en Kirgizio. En tiu lando kandidatoj de prezidentiĝo devas pasigi lingvan ekzamenon pri la kirgiza lingvo kiu konsideriĝas oficiala (apud la rusa). Problemo estas tio, ke post disfalo de la Sovetunio, ĉefa lingvo de la loĝantoj, la kirgiza iĝis oficiala lingvo de la ŝtato sed politika elito ankoraŭ sub influo de la sovetunia epoko ĉefe estas ruslingva. Kvankam ŝajnas stranga, ke oni preventus prezidentiĝon de bona politikisto surbaze de sia lingva kapablo aŭ nekapablo, sed en Kirgizio tio estas realo.

1 commentaire:

Tonyo a dit...

Tiu afero estas ofte polemika en Vaskio. Neniu el la antaŭaj prezidantoj de la aŭtonoma registaro estis fluaj parolantoj de la aŭska lingvo, eĉ se ili estis naciistoj. La nuna (socialisto) apenaŭ parolas ĝin. Tamen, la kono de la lingvo estas deviga por plejmulto de la publikservaj postenoj.