25 mai 2009

Voĉdonado en kiu mi ne partoprenos

La 12-an de junio en Irano oni elektas novan prezidenton. Mi tamen sen ia ajn intereso observas okazaĵojn ĉirkaŭ tiu ĉi supozebla (sed ne vere libera) elekto. Ĉi-jare ankaŭ kiel antaŭe mi ne voĉdonos, kvankam laŭ la leĝo mi ankoraŭ konsideriĝas civitano de tiu lando. Mi havas nenian intereson pri tiu ĉi falsa spektaklo kiu rezultigas nenian veran ŝanĝon kaj movon direkte al pliboniĝo de la situacio. La ege potenca konsilio gardanta de la konstitucio (kiu fakte gardas la potencon de religiestroj) nur permesis kvar kandidatojn por balotkampanjoj. Ili estas: la nuna prezidento Mahmud Ahmadineĵad, la eksa ĉefministro Mirhosejn Musavi kiu estis ĉefministro dum la unuaj jaroj de milito inter Irano kaj Irako, la eksa komandanto de la revolucia armita forto Mohsen Rezai, kaj la eksa kunordiganto de la parlamento Mehdi Karrubi. Ĉiuj el tiuj ĉi kvar estas personoj antaŭ-elektitaj de la reganta potenco.

Mi aliloke estas skribinta pri la balotoj en Irano.
Registaro de la islama respubliko en Irano malhelpas alireblecon al la retejo Facebook antaŭ la voĉdonado.

P. S: Bedaŭrinde tiu frenezulo Ahmadineĵad ne hontas. Nun li volas debati kun la usona prezidento Obama kaj gvidi lin al la (laŭ li) bona vojo!

1 commentaire:

zooplah a dit...

Estas bedaŭrinde, ke la demokratio de Irano estas mallibera kaj nur ŝajna. Kompreneble en Usono ni havas similan problemon: religiuloj reganta politikon (la malsameco estas, ke tiuj ne regas la landon, sed uzas propagandaĉon).