29 juin 2009

Kiam regantoj ne fidas je politikaj sistemoj

Kiam mi rigardas al la lastatempaj politikaj tumultoj en Irano, mi ne povas deteni min de konstato de du-dimensia malfido. Unu malfido kiu estas pli sentebla kaj pli konata per ĉiuj aliaj homoj tra la mondo estas tiu malfido de la ordinaraj civitanoj je registaro en malpli demokrata reganta sistemo. Tiun malfidon pri Irano oni povas senti ekzemple vidante krion de nia amiko Reza. Tio estas kutima dubo de civitanoj en nedemkrataj landoj pri ĝusteco de pretendoj antaŭmetitaj per tiuj kiuj regas.

Sed aliflanke ankaŭ ekzistas alia malfido kiu helpas konflikton en tiaj socioj; tio estas malfido de la regantoj je la politika sistemo. Permesu min klarigi mian vidpunkton. En demokrata sistemo la reganto fidas je sistemo kaj eĉ kvankam sincere kredas je siaj politikaj vidpunktoj tamen ne konsideras venkon de konkurantaj vidpunktoj kiel fino de la sistemo. En tiaj sistemoj eĉ kiam diversaj politikaj partioj denuncas politikojn de rivaloj kiel seriozaj mispaŝoj tamen ili ne tentiĝas konduki ekster reguloj de la politika ludo. Tiel la politika potenco sen konflikto kaj perforto cirkulas inter ludantoj de la politika ludo. En tiaj sistemoj malvenkintaj partioj esperas revenkon kaj fidas, ke la reganta sistemo povas ripari mispaŝojn kaj supervenki krizojn. Tiel ekzemple kvankam s-roj Bush kaj Cheney serioze estis kontraŭ politikoj de s-ro Obama sed ili allasis regadon de Usono al li.

En malpli stabilaj regantaj sistemoj tia fido ne ekzistas. Mi donas kelkajn ekzemplojn krom Irano kaj ĉar ne konas politikan situacion tie tial supozas, ke la regantoj havas bonajn intencojn kaj deziras prosperon kaj feliĉon por siaj landoj (povas esti ĝusta supozo aŭ ne - ne ĉagreniĝu se vi trovas malsimilajn landojn unu apud la aliaj. Mi scias, ke la situacio en ĉiu el tiuj landoj estas malsame de tiu de la aliaj).

Unue demokrata lando kie nia amiko Luis loĝas (Kolombio). Se tio kion Luis mem en sia blogo skribas estas ĝusta kaj la aktuala prezidento de tiu lando s-ro Uribe eĉ iomete tentiĝas daŭrigi sian prezidentecon, tio miaopinie signifas, ke li trovas neniun alian personon en sia lando sufiĉe kapabla por daŭrigi sian vojon al prospero kaj feliĉo de Kolombio. Tio povas iĝi elirpunkto por apero de diktatoro (eĉ kvankam bonintenca).

En la najbara Venezuelo ekzistas simila situacio (mi scias, ke malsimilecoj ekzistas kaj oni ne devas reduktante kompari tiujn du landojn) pri fido de s-ro Chavez je aliaj politikistoj en sia propra lando. Li agas kvazaŭ li ne fidas demokratan sistemon por ebligo de feliĉon kiun li deziras por Venezuelo. Tial li okazigas referandumon kaj celas resti prezidento pli longe.

Due en Rusio sinteno de s-ro Putin montras lian malfidon je la reganta sistemo. Antaŭ prezidentiĝo de s-ro Medvedev ni ekster Rusio ne konis la rusajn ĉefministrojn. Oni malmulte aŭdis kaj sciis pri ĉefministroj de Rusio. Nun s-ro Putin estas farinta tiun ĉi postenon multe pli konata ĉirkaŭ la mondo. Lia rolo estas tiom sentebla, ke multaj opinias, ke fakte malnataŭ la politika scenejo de Rusio li estas la vera reganto. Denove mi supozas, ke s-ro Putin havas la plej bonajn intencojn kaj deziras prosperon kaj feliĉon de Rusio. Lia deziro por resti reganto tamen montras, ke li ne fidas je politika sistemo de sia lando kaj konsideras neniun alian krom si mem sufiĉe kompetenta por ebligi progreson de Rusio.

Trie estas Nord-Koreio. Multaj politikaj analizistoj opinias, ke lastatempaj manovroj de la reĝimo en Pjongjango (testoj de atombombo kaj misiloj) estas provoj de la aktuala reganto en la lando por pretigi anstataŭiĝon de sia filo anstataŭ si mem (Kim Jong-woon). Tio montras eĉ pli seriozan malfidon de la regantoj je la politikaj sistemoj kiujn ili mem regas. Pri Nord-Koreio la malfido eĉ iras ĝis ekstremo kiam la reganto fidas neniun ekster sia propra familio.

Simila ekstremo ŝajne ekzistas pri la islama respubliko en Irano. Kiel la leganto scias la vera potenco en Irano ne estas inter manoj de la prezidento sed la suprema religia regnestro (Ĥamenei). Post la lastatempaj tumultoj en Irano oni pli kaj pli aŭdas, ke fakte la fraŭdo en la baloto estis la unua paŝo por apartenigi la potencon al filo de la suprema religia regnestro Moĝtaba.

Pri Nord-Koreio kaj islama reĝimo en Irano, la regantoj fidas neniun krom siaj filoj kaj tre limigita nombro de proksimuloj kaj tion mi ŝatas nomi krizo de malfido flanke de regantoj.

P.S: Mi komparis tre malsimilajn landojn ĉi-tie nur por montri unu aspekton de politika regado. Mi koscias pri malsimilecoj kiuj ekzistas inter la supre menciitaj landoj (kvankam ne konas profunde tiujn malsimilecojn).

1 commentaire:

Tonyo a dit...

Mi konsentetas sed ne tro. Mi klarigas: ŝajnas al mi ke la malfido al la ceteraj estas afero kiu ankaŭ okazas en demokratiaj landoj. Eĉ pli, mi konsideras tion tute natura fenomeno: honestaj homoj kiuj fariĝas politikistoj kaj emas regi, faras tion ĉar ili pensas ke ili agos pli bone ol la ceteraj, kaj do iliaj politikoj estos pli bonaj. Kaj ankaŭ ili emus lasi la povon al siaj familianoj. Eĉ en demokratiaj landoj ekzistas tiaj "dinastioj", en kiuj la filoj sekvas la vojojn de la patroj, kaj tiuj ĉi favras siajn familianojn. Ekstrema kazo de tiu situacio estas Grekio, en kiu la gvidado de la du ĉefaj partioj pasas de unu familiano al alia.

En mia lando ne estas oficialaj limoj por la regantoj, kaj kelkaj gvidantoj konservis la postenon dum multaj jaroj. Ĉefe en la novaj aŭtonomaj regionoj la regado kelkfoje estis pli longa ol 20 jaroj, kaj en iuj kazoj eĉ filo havas politikan postenon.

La diferenco kiun mi vidas estas ke en la demokratioj ekzistas instituciaj proceduroj por malhelpi tiajn aferojn, dum en la diktaturoj ne ekzistas tiaj kontraŭpezoj. Do, ne temas pri persona emo, sed pri socia forto.